Koridoro de Speguloj

La Koridoro de Speguloj (france Grande GalerieGalerie des Glaces) estas la centra galerio de la Palaco de Versajlo en Versajlo, Francio.

Koridoro de Speguloj, Palaco de Versajlo.

Kiel ĉefa kaj plej rimarkinda atingo de la tria konstruigkampanjo fare de la reĝo Ludoviko la 14-a de Francio en la Palaco de Versajlo (1678–1684), la konstruado de la Koridoro aŭ Galerio de Speguloj ekis en 1678.[1][2][3][4][5][6] Por havigi lokon por la Koridoro de Speguloj same kiel por la salono de la milito kaj la salono de la paco, kio konektas la grandan apartamenton de la reĝo kun la granda apartamento de la reĝino, la arkitekto Jules Hardouin Mansart alproprigis tri ĉambrojn el ĉiu apartamento same kiel la terason kiu estis separinta ambaŭ apartamentojn.[2][3][7]

La ĉefa trajto de tiu koridoro estas la deksep spegul-ornamitaj arkoj kiuj respegulas la deksep arkajn fenestrojn tra kiuj rigardeblas la ĝardenoj. Ĉiu arko enhavas dudek-unu spegulojn kun totala komplemento de 357 uzitaj en la dekoracio de la galerie des glaces.[7] La arkoj mem estas fiksitaj inter marmoraj pilastroj kies kapiteloj montras la tiamajn simbolojn de Francio. Nome tiuj orumitaj bronzaj kapiteloj montras la lilifloron kaj la Gaŭlan virkokon. Multaj el la aliaj atributoj de la Koridoro de Speguloj perdiĝis pro financaj celoj, kiel la arĝentaj tabloj kaj la tabletoj guéridons, kiuj estis fanditaj pro ordono de Ludoviko la 14-a en 1689 por financi la Militon de la Ligo de Aŭgsburgo.[7][8][9][10]

Notoj redakti

  1. Fiske Kimball, "Mansart and LeBrun and the Genesis of the Grand Galerie de Versailles." The Art Bulletin volume 22, (March 1940): 1–6.
  2. 2,0 2,1 Alfred Marie, Naissance de Versailles. (Paris: Édition Vincet, Feal & Cie, 1968).
  3. 3,0 3,1 Alfred kaj Jeanne Marie, Mansart à Versailles. (Paris: Editions Jacques Freal, 1972).
  4. Pierre de Nolhac, La Création de Versailles. (Versailles: L. Bernard, 1901).
  5. Pierre de Nolhac, Versailles, Résidence de Louis XIV. (Paris: Louis Conrad, 1925).
  6. Pierre Verlet, Le Mobilier royal Français. (Paris: 1945).
  7. 7,0 7,1 7,2 Pierre Verlet, Le château de Versailles. (Paris: Librairie Arthème Fayard, 1985).
  8. Marquis de Dangeau, (1854). Journal avec les additions inedites du duc de Saint-Simon, vol. 3 (1689–1692) (Paris: Firmin Didot Freres, 1854).
  9. Gabriel-Jules, comte de Cosnac, Mémoires du marquis de Sourches sur le règne de Louis XIV, (Paris: Librairie Hachette et Cie, 1984).
  10. Mercure galant. (Decembro 1682; Septembro 1686; Decembro 1686).