La Gaŭla virkoko (en franca lingvo: le coq gaulois [le kokgoluA]) estas neoficiala nacia simbolo de Francio kiel nacio, kompare al Marianne, kiu reprezentas Francion kiel ŝtato, kaj ties valorojn: nome la Respubliko. La virkoko estas ankaŭ la simbolo de Valonio kaj de la Franclingva Komunumo de Belgio.

Gaŭla virkoko sur la ĝardena krado de la Palaco Elizeo en Parizo, nome oficiala sidejo de la Prezidento de la Franca Respubliko.

Vidu ankaŭ redakti