Beverley
Beverley [beverli] estas urbo en Britio. Temas pri kampara urbo kun stratbazaro en la province East Riding of Yorkshire (orienta regiono de Jorkŝiro). Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco.
Beverley | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbeto civila paroĥo bazarurbo vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | HU17 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 30 831 (2016) [+] | ||||
Loĝdenso | 4 258 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 53° 51′ N, 0° 26′ U (mapo)53.845-0.42699999999999Koordinatoj: 53° 51′ N, 0° 26′ U (mapo) [+] | ||||
Areo | 7,24 km² ( 724 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Beverley [+] | |||||
Laŭ la stato de 2016 en la urbo vivis 30 831 loĝantoj sur areo de 7,24 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 258 loĝantoj/km².
Ĝi troviĝas 13 kilometroj norde de de la havenurbo Hull kaj ankaŭ 13 kilometroj for de la Ponto Humber.
Ĝi estas tre bonkonata pro la belega katedralo (angle, "minster") kaj la ĉevalkurejo.
Ankaŭ troviĝas tie antikva monaĥejo (Beverley Friary) kaj la bela mezepoka preĝejo de Sankta Maria (angle St. Mary’s), kiu montras ke la urbo estis tre riĉa pro la lankomerco en la 14-a jarcento. Tiam oni taksis Beverley kiel la 11-a plej riĉa urbo en Anglio.