Edmund BURKE [Edmund bœrk] (naskiĝis la 12-an de januaro 1729 - mortis la 9-an de julio 1797) estis angla-irlanda politikisto, verkisto, oratoro, politika teoristo kaj filozofo. Li restis longatempe membro de la brita malalta ĉambro (House of Commons), en la politika partio Whig. Oni memoras pri Burke ĉefe pro sia subteno de la amerikaj kolonioj kontraŭ la reĝo Georgo la 3-a, antaŭ la Usona Revolucio.

Edmund Burke
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1729 (1729-01-12)
en Dublino,  Reĝlando Irlando
Morto 9-an de julio 1797 (1797-07-09) (68-jaraĝa)
en Beaconsfield,  Reĝlando de Granda Britio
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando Irlando
Alma mater Kolegio Triunuo
Subskribo Edmund Burke
Familio
Edz(in)o Jane Mary Nugent
Okupo
Okupo politikistofilozofoverkisto • politikologo
Verkoj Pensoj pri la Revolucio en Francio
A Philosophical Enquiry into the Origin of Our Ideas of the Sublime and Beautiful
vdr
Edmund Burke

Li estas ankaŭ konata pro sia firma kritiko de la franca revolucio de 1789 en sia verko Pensoj pri la Revolucio en Francio. Pro tio li fariĝis unu el la plej gravaj personoj inter la plej konservataj membroj de la partio Whig, al kiuj tiam oponis la membrojn favorajn al revolucio, gviditaj de Charles James Fox. Oni ofte rigardas Burke kiel unu el la fondintoj de angla-usona konservativismo.

En lia Filozofa Enketo pri la Origino de Niaj Ideoj de la Sublimo kaj de la Belo (1756), li opinias ke la belon oni asocias kun febleco kaj virineco, dum la sublimon oni asocias kun forto kaj vireco.

Vidu ankaŭ redakti