Emma Goldman

anarĥi-komunisto

Emma GOLDMAN (naskiĝis la 27-an de junio 1869 en Kaŭno, Rusia Imperio, mortis la 14-an de majo 1940) estis anarĥi-komunisto konata pro siaj anarĥiismaj verkoj kaj paroladoj.

Emma Goldman
Persona informo
Naskiĝo 27-an de junio 1869 (1869-06-27)
en Kaŭno, Kovna gubernio,  Rusia Imperio
Morto 14-an de majo 1940 (1940-05-14) (70-jaraĝa)
en Toronto
Mortokialo apopleksio
Tombo Ilinojso
Lingvoj anglagermanarusajido
Ŝtataneco Rusia ImperioUsonoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Subskribo Emma Goldman
Familio
Edz(in)o Jacob Kershner
Amkunulo Alexander Berkman
Parencoj Stella Cominsky Ballantine
Okupo
Okupo politika aktivisto • anarkiisto • ĵurnalisto • politika filozofo • aktivisto pri virinaj rajtoj • preleganto • eldonisto • pacaktivisto • aŭtobiografo • flegisto • verkistofilozofo
Verkoj Vivi Mian Vivon
Anarkiismo kaj aliaj eseoj
La socia signifo de la moderna dramo
Mia seniluziiĝo de Rusio
Mia plia seniluziiĝo de Rusio
vdr
Tomboŝtono de Emma Goldman, kiu mortis la 14-an de majo 1940, ne 1939, kiel diras la surskribo, kiu tekstas: "Libereco ne malsupreniĝos al la homoj, la homoj devas supreniĝi al libereco."

Goldman agadis dum la unua feminisma ondo kaj esprimis multe da kritiko al la movado, kiu portis sur sian standardo sole la lukton de sufragetoj (la lukto por la balotrajto por virinoj, ĉefe en Britio kaj Usono).

Ŝiaj ideoj inspiris kelkajn inismajn movadojn, por kiuj ŝi reprezentas la inisman "ribelulon". Tamen, Goldman grave rolis en la evoluo de anarĥiismo en Usono kaj en Eŭropo dum la unua duono de la 20-a jarcento. Ŝi elmigris al Usono kiam ŝi havis 17 jarojn, kaj poste elpeliĝis al Rusio, kie ŝi observis la okazaĵojn de la Rusia revolucio de 1917. Ŝi vivis dum kelkaj jaroj en suda Francio, kie ŝi verkis sian aŭtobiografion, Living My Life ("Vivi mian vivon"), kaj aliajn verkojn, antaŭ partopreni en la Hispana Enlanda Milito en 1936 kiel la anglalingva reprezentulo en Londono de la CNT-FAI.

Ŝia nomo estis aklamita fare de ŝiaj adorantoj kiel modelo al "ribelulino" de la libera penso, dum ŝiaj kritikistoj portretis ŝin kiel subtenanto de politikaj atencoj kaj perforta revolucio. Post ŝia vivo, Goldman estis forgesita en la publika diskurso, sed renoviĝinta intereso en ŝi kaj ŝia heredaĵo ekestis ekde la 1970-aj jaroj. Interalie ŝi estas menciita en la libro «Kronikoj el la monteto» de Anna Maria Riccardi, eld. Edistudio 2020, ISBN 9788870360943

Filozofio redakti

La paroladoj de Goldman kaj ŝia produktiva verkado traktis larĝan gamon de temoj. Ŝi malaprobis ortodoksan kaj fundamentisman pensadon, kaj kontribuis multon al la pensado en la kampo de moderna politika filozofio. Goldman estis influita fare de multaj pensuloj kaj verkistoj, inkluzive de Miĥail Bakunin, Henry David Thoreau, Piotr Kropotkin, Ralph Waldo Emerson, Nikolaj Ĉerniŝevskij, kaj Mary Wollstonecraft. Alia filozofo kiu influis Goldman estis Friedrich Nietzsche. En ŝia aŭtobiografio ŝi skribis: "Nietzsche ne estis socia teoriulo, sed poeto, ribelanto, kaj inventinto. Lia aristokrateco ne devenis de naskiĝo aŭ riĉeco; sed tiu estis lia spirito. En tiu signifo, Nietzsche estis anarkiisto, kaj ĉiuj veraj anarkiistoj estis aristokratoj." [1]

Anarkiismo redakti

Goldman identigis sin kiel anarkiisto ekde la tumulto de Haymarket kaj estas konsiderita unu el la plej gravaj figuroj en la historio de anarkiismo. Ŝi integrigis ĝendran politikon en anarkiisma teorio. Kaj skribis kaj parolis regule danke al anarkiismo. En la ĉefa artikolo en ŝia libro, "Anarkiismo kaj Aliaj Artikoloj", ŝi skribis:

El ĉiuj sociaj ismoj, nur anarkiismo deklaras ke socio ekzistas por la individuo, kaj ne la homo por la de socio. La nura legitima misio de la socio estas servi la bezonojn de homo kaj antaŭenigi liajn aspirojn. Nur tiamaniere ĝia ekzisto pravigas, kaj tiele ĝi servas la progreso kaj la kulturo. ... La aspiro de homo al liberiĝi sin de ĉia aŭtoritato kaj regado neniam estos subpremita. Lia sopiro al libereco de ajna kateno estas eterna, ĝi estas necesa, kaj ĝi ja realiĝos.

... Anarkiismo do reprezentas la liberecon de la homa spirito kontraŭ la regado de religio, la liberecon de la homa korpo kontraŭ la regado de la posedaĵo, liberon kontraŭ katenoj kaj registaraj limigoj. Anarkiismo reprezentas socian ordon bazitan sur la libera asociado de individuoj kun la celo produkti realan socian kapitalon. Socia ordo, kiu certigos al ĉiu homo liberan aliron al la Tero, kaj plenan ĝuadon de la vivneceso, laŭ la deziroj, gustoj kaj inklinoj de la individuo.

— Emma Goldman, Anarchism and Other Essays.

La anarkiismo de Goldman komenciĝas de la persona loko kaj tial anarkiismaj pensuloj estas postulataj vivi siajn vivojn kiel anarkiistoj kaj montri la principojn de teorio en ĉiu ago kaj vorto. "Mi ne zorgas ĉu la mondkoncepto pri morgaŭ estas ĝusta," ŝi skribis, "Mi ja zorgas ĉu la spirito de hodiaŭ estas en la ĝusta loko." [2] Anarkiismo kaj libera organizo estis por ŝi logika respondo al la limigoj de registara kontrolo kaj kapitalismo. Ŝi skribis: "Ŝajnas al mi, ke ĉi tiuj estas la novaj formoj de vivo, kaj ke ili anstataŭigos la malnovajn, ne per predikadovoĉdonado, sed per vivado de tiuj principoj en la praktiko." [2] Vivi laŭ anarkiismaj principoj, laŭ Goldman, ne malhelpis plezuron, ĝojon kaj la rajton al sinesprimo, sed male ili estas necesaj, endaj kaj indaj. [3]

Kapitalismo redakti

Goldman kredis ke kapitalismo estas ekonomia sistemo kiu subfosas homajn elektojn. Ŝi skribis, ke la amasiĝo de posedaĵoj kondukas al la amasiĝo de pli kaj pli da posedaĵo. Proprieto signifas riĉecon en la kapitalisma koncepto. Riĉeco estas interpretita kiel potenco. La potenco subpremi, ekspluati, la potencon sklavigi, fari maljuston, humiligi [4]. Alia aserto estas ke kapitalismo damaĝas la homecon de la laboristoj. Komence ŝi kontraŭis io ajn malpli ol kompleta revolucio, sed en unu el ŝiaj paroladoj ŝi estis defiita fare de pli maljuna laboristo kiu venis por aŭdi ŝin, kiel ŝi priskribis en sia aŭtobiografio:

Li diris, ke li komprenas mian malpaciencon kun malgrandaj postuloj kiel iom malpli da laborhoroj tage, aŭ iom pli da mono semajne ... sed kion fari pri viroj de lia aĝo? Ili verŝajne ne vidos la finan falon de la kapitalisma sistemo. Ĉu ili devus rezigni duhoran libertempon de sia malamata kaj fremdiĝata laboro? Ĉi tio estas ĉio, kion ili povas esperi atingi dum sia vivo. — Emma Goldman, Living My Life. P. 52

Sekvante tiun okazaĵon, Goldman diris ke malgrandaj klopodoj plibonigi kondiĉojn, kiel ekzemple plibonigado de salajrokondiĉoj kaj reduktado de laborhoroj, ankaŭ povis esti parto de socia revolucio.

Kiam celoj kaj intecoj (ne)sanktigas la metodojn kaj rimedojn redakti

Goldman kredis ke celkonscia perforto eble estos akceptebla rimedo de agado. Frue, Goldman kredis ke uzi perforton, eĉ se ĝi kaŭzis doloron aŭ suferon, povus esti efika por atingi la komunan bonon. Ŝi apogis "propagando per agado" - perfortaj agoj celantaj instigi la amasojn al ribelo kaj revolucio. El tiu ĉi vidpunkto ŝi vidis en la provo de sia partnero, Alexander Berkman, murdi la industriiston, Henry Clay Freak, taŭgan agon kaj eĉ volis partopreni en ĝi. Goldman kredis ke la agoj de Freak dum la Homestead-striko estis kondamnindaj kaj ke lia murdo atingus pozitivajn rezultojn por la laboristoj, tiele en kazo kiel ĉi tiu, la celo sanktigas la rimedojn. Kvankam Goldman neniam eksplicite apogis la murdon de prezidanto William McKinley fare de Leon Czolgosz, ŝi defendis la idealojn kiuj kondukis lin al perforta ago, kredante ke tiaj agoj estis natura rezulto de subpremaj institucioj.

Ŝiaj spertoj en Rusio igis ŝin pripensi denove pri la principo, ke revoluciaj celoj pravigas perfortajn rimedojn. La subpremo kaj subprema kontrolo de Sovet-Unio kaŭzis radikalan ŝanĝon en ŝia mondkoncepto. En la enkonduko al ŝia libro "Mia seniluziĝo en Rusio", Goldman klarigis: "Ne ekzistas pli absurda aserto ol la kredo ke celoj kaj intencoj estas unu afero, dum metodoj kaj taktikoj estas alia. La rimedoj, kiujn ni praktikas, fariĝas, per kutimo de la individuo kaj la sociaj kutimoj, integrita parto de la fina celo ... ". [5]

Goldman vidis la ŝtaton kiel institucio kiu estis esence kaj neeviteble ilo de kontrolo kaj subpremo. Kiel rezulto, ŝi kredis ke voĉdonado en balotoj estis neefika en la plej bona kazo, kaj danĝera en la plej malbona. Ŝi skribis ke voĉdonado en balotoj disponigas la iluzion de partopreno, sed fakte kaŝas la realajn strukturojn de decidiĝo. Anstataŭ partopreni en la demokrataj balotoj, Goldman apogis celkonscian reziston en la formo de strikoj, protestoj kaj rekta agado. Ĝi restis en sia opozicia pozicio al la voĉdono eĉ kiam multaj anarki-sindikatistoj en Hispanio voĉdonis por la kreado de liberala respubliko. Ŝi eĉ kontraŭbatalis la sufragisman movadon, kiu postulis la voĉdonrajton por virinoj. En sia artikolo, "Voĉdonantaj virinojn", ŝi mokis la ideon, ke virina interveno ĵetos pli justan tendencon en demokratio: "Oni povus pensi, ke virinoj ne vendis sian voĉon, ke politikistinoj ne povas esti elaĉetitaj!". Malgraŭ tio, ŝi konsentis kun la aserto de la sufragistoj ke virinoj estas egalaj al viroj, sed ne konsentis ke partopreno en la balotprocezo sole povus igi la landon pli justa. "... tial, supozi ke virina voĉdono sukcesos purigi ion kiu ne estas purigebla estas atribui supernaturajn fortojn al ĝi." [6]

Feminismo redakti

Goldman kontraŭbatalis la ideojn por kiuj batalis la unua ondo de feminismo kaj la sufragistoj, sed estis fervora subtenanto de la rajtoj de virinoj, kaj estas konsiderita la fondinto de la anarki-feminismo, defiante patriarkecon kiel speco de hierarkio por esti kontraŭbatalita kune kun ŝtato, potenco kaj klasdivido. En 1897 ŝi skribis: "Mi postulas sendependecon por virinoj, la rajton de ĉiu virino vivteni sin, vivi por si mem, ami kiun ajn ŝi deziras, kaj tiom multe kiom ŝi deziras. Mi postulas liberecon por ambaŭ seksoj, liberecon de agado, libereco en amo kaj libereco de patrineco." [2]

Kiel flegistino per profesio, Goldman estis unu el la unuaj propagandantoj de edukado de virinoj por uzi kontraŭkoncipon. Simila al nuntempaj feministoj, ŝi vidis aborton kiel tragedia sekvo de sociaj kondiĉoj, kaj kontraŭkoncipon kiel pozitiva alternativo. Goldman ankaŭ apogis liberan amon - termino kiu priskribas koncepton kiu kontraŭbatalas la institucion de geedziĝo kaj foje eĉ monogamion, kaj apogas la liberecon de la individuo kiam temas pri lia seksa vivo, kaj la ne-enmiksiĝon de ŝtato kaj religio en romantikaj kaj seksaj rilatoj.

Ŝi argumentis ke tiuj aferoj apartenas al tiuj kiuj estas implikitaj, kaj ne iu ajn alia. La feministoj de ŝia tempo estis, laŭ ŝia opinio, ligitaj fare de la sociaj fortoj de puritanismo kaj kapitalismo. Ŝi skribis:

Ni devas kreski sen inhibicioj, preter malnovaj tradicioj kaj kutimoj. La movado por la liberigo de virinoj ĝis nun faris nur la unuan paŝon en la direkto de la liberigo. Mi esperas, ke ĝi adoptos kaj faros pliajn paŝojn. Voĉdonrajto kaj egalaj civitanrajtoj estas bonaj postuloj, sed la vera liberigo ne estas en balotoj kaj ĉe la tribunaloj. Liberigo komenciĝas en la menso de la virino interne. La historio instruas al ni, ke ĉiu subpremata klaso atingas sian liberecon per la potenco de siaj propraj klopodoj. Nepras, ke virinoj lernu ĉi tiun lecionon, tio signifas, ke ili komprenas, ke ilia libereco estos atingita en la sama mezuro, ke ilia potenco ĝin garantias. Estas do pli grave por virino komenci la procezon de internigo de sia potenco (agenteco) kaj scii kiel liberiĝi de la pezo de antaŭjuĝo, tradicio kaj kutimoj. — Emma Goldman, Anarchism and Other Essays.

Goldman ankaŭ kritikis la integriĝon de virinoj en laboro kiel fonto de seksegaleco:

La liberigo alportis ekonomian egalecon inter virinoj kaj viroj. La virino povas elekti sian profesion kaj komercon, tamen ŝia pasinta kaj nuna trejnado ne trejnis ŝin por konkuri kun la viro, kaj ŝi ofte estas senhelpa, elĉerpita kaj tre streĉa por disponigi merkatan valoron. Malmultaj sukcesas. ... La glora sendependeco! Ne mirinde, ke centoj da knabinoj deziras akcepti la unuan svatanton kaj lia edziĝproponon, malsanaj kaj tre lacaj de la "sendependeco" malantaŭ la kaso, la kudromaŝino aŭ la presilo. Ili estas pretaj geedziĝi same kiel etburĝaj knabinoj, kiuj faras ĉion por liberiĝi de gepatra suvereneco (aŭ kiel eŭfemisme nomata gepatrozorgo). La tiel nomata "sendependeco, kiu alportas vivtenon al ekzisto" ne tiom evoluigas la virinon kaj ne estas tiom sublima, ke oni atendas, ke la virino oferos ĉion por li. Nia glorata sendependeco ne estas, ja, sed malrapida procezo de malutilo kaj subigo de la naturo de virino, ŝiaj pasioj de amo kaj la instinkto de patrineco. — Emma Goldman, Anarchism and Other Essays.

GLAT rajtoj redakti

Goldman malkaŝe parolis kontraŭ antaŭjuĝoj kontraŭ samseksemuloj kaj ne-normaj genraj identecoj. Ŝia kredo ke socia liberigo ankaŭ devus inkludi "inversojn" (angle: inverts), aludante al iu ajn viro aŭ virino kun seksaj identecoj aŭ ne-normative seksaj orientiĝoj) estis fakte senprecedenca siatempe, eĉ inter anarkiistoj. Magnus Hirschfeld skribis: "Ŝi estis la unua kaj sola virino, certe la unua kaj la nur usona virino, kiu defendis samsekseman amon antaŭ la ĝenerala publiko." En sennombraj paroladoj kaj leteroj, Goldman defendis la rajton de GLAT-homoj ami laŭplaĉe, kaj kondamnis la ekzistantajn timon kaj stigmojn pri ili. Ŝi skribis en letero al Hirschfeld: "Ĉi tio estas tragedio, mi pensas, ke homoj kiuj estas malsamaj en sia sekseco estas malliberigitaj en mondo kiu montras tiom malmulte da kompreno pri ili, kaj estas tiel indiferenta pri ĉiuj nuancoj kaj formoj kiujn havas sekso, kaj ilia granda signifo por vivo." [7]

Homaj rajtoj kaj esprimlibereco redakti

Kiel anarkiisto, Goldman kredis de la realigo de homaj rajtoj por ĉiuj homoj. Ŝi estis precipe aktiva en temoj de esprimlibereco kaj prizonreformoj. Ŝi estis persekutita pro esti anarkiisma kaj pro ŝia opozicio al la Unua Mondilito. Krome, ŝi aktivis en la movado por esprimlibereco komence de la 20-a jarcento, kaj vidis esprimliberecon kiel esenca neceso por atingi socian ŝanĝon. Ŝia vigla kaj publika defendo de ŝiaj principoj, fronte al multaj arestoj, inspiris Roger Baldwin, unu el la fondintoj de la American Civil Liberties Union.

Kriminaleco kaj malliberejoj redakti

Goldman vidis krimon kiel natura sekvo de maljusta ekonomia sistemo. En ŝia artikolo, "Prizonoj: Socia Krimo kaj Fiasko", ŝi citas 19-ajarcentajn verkistojn kiel ekzemple Fjodor Dostojevskij kaj Oscar Wilde, skribante:"“Jaron post jaro, la pordegoj de la prizona infero revenigas al la mondo maldikan, distorditan, malvolontan kaj ruinigitan publikon de la homaro, kun la signo de Kaino sur la fruntoj, la esperoj disbatitaj, kaj ĉiuj siaj naturaj inklinoj malhelpitaj. Kiam estas nenio krom malsato kaj malhomeco kiu salutas ilin, tiuj viktimoj baldaŭ sinkas reen en krimon, kiel la sola ebleco de ekzisto." [8]

Ateismo, Religio kaj Cionismo redakti

Kiel devota ateisto, Goldman vidis religion kiel alia ilo por kontrolo kaj inspektado. En ŝia artikolo, "La Filozofio de Ateismo" ŝi ofte citas Miĥail Bakunin pri tiu temo, aldonante:

Konscia aŭ nekonscie, la plej multaj teistoj vidas diojn kaj demonojn, ĉielon kaj inferon, rekompencon kaj punon, kiel vipon por vipi homojn en obeemon, submetiĝon kaj kontenton ... La filozofio de ateismo esprimas la ekspansion kaj kreskon de la homa spirito. La filozofio de teismo, se ĝi povas esti nomata filozofio, estas fiksa kaj statika. --- Mother Earth (Patrino Tero)

En artikoloj kiel "La Hipokriteco de Puritanismo" kaj en parolado titolita "La Fiasko de Kristanismo", Goldman establis por si grandan nombron da malamikoj en religiaj komunumoj, ĉar ŝi atakis iliajn moralajn sintenojn kaj klopodojn por kontroli homan konduton. Goldman akuzis kristanismon je "festado de sklavsocio", asertante ke ĝi diktas la agojn de homoj sur la tero kaj ofertas al malriĉuloj malveran promeson de estonteco plena de abundo en la ĉielo. Krome, Goldman estis kritika de la cionisma movado, kiun ŝi vidis kiel alia malsukcesa provo ĉe politika kontrolo. [9]

Esperanto redakti

Verkoj redakti

  • Anarchism and Other Essays. (Anarkiismo kaj aliaj eseoj) New York: Mother Earth Publishing Association, 1910.
  • The Social Significance of the Modern Drama (La socia signifo de la moderna dramo). Boston: Gorham Press, 1914.
  • My Disillusionment in Russia (Mia seniluziiĝo de Rusio). Garden City, New York: Doubleday, Page and Co., 1923.
  • My Further Disillusionment in Russia (Mia plia seniluziiĝo de Rusio). Garden City, New York: Doubleday, Page and Co., 1924.
  • Living My Life. New York: Knopf, 1931.
  • Voltairine de Cleyre. Berkeley Heights, N.J.: Oriole Press, 1932.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj fontoj redakti

  • Red Emma Speaks: Selected Writings and Speeches. New York: Random House, 1972.
  • Emma Goldman: A Documentary History Of The American Years, Volume 1 - Made for America, 1890-1901. Berkeley: University of California Press, 2003.
  • Emma Goldman: A Documentary History Of The American Years, Volume 2 - Making Speech Free, 1902-1909. Berkeley: University of California Press, 2004.

Referencoj redakti