Svato

propono de edziĝo aŭ edziniĝo

Svato estas propono pri edziĝo aŭ edziniĝo, aŭ pli konkrete evento en kiu unu persono en intima interrilato petas la alian akcepti edziĝon respektive edziniĝon. Se la alia persono akceptas la proponon, por ambaŭ komenciĝas la periodo de fianĉeco. La evento ofte havas ceremonian kvaliton, kelkfoje implikante la prezenton de ringo.

Viro surgenuiĝas antaŭ virino proponante geedziĝon
Propono kun ringo en fortuna kuketo

En anglalingvaj kaj aliaj okcidentaj landoj estas tradicia kutimo ke la viro genuflekse malaltiĝas antaŭ la virino dum li esprimas la proponon. Kelkfoje la propono celas esti surprizo. Se la virino akceptas la proponon, ŝi parole esprimas la konsenton al la viro kaj, se ŝi ricevis ringon, kutime portos la ringon dum la tempo ĝis la geedziĝo. Akcepto de la propono ne estas deviga en la okcidenta kulturo.

La averaĝa daŭro de fianĉeco varias konsiderinde inter la kulturoj kaj kutimaroj de diversaj mondopartoj. Por la geedzeco mem la geedoj interŝanĝas geedziĝaj ringoj inter ili.

HistorioRedakti

La esprimo "geedziĝa propono" ne ekzistis antaŭ la moderna epoko, ĉar plej multaj geedzecoj estis okazigitaj kiel rezulto de aranĝo inter familioj, kaj riĉaj kaj malriĉaj, kaj nobelaj kaj tute ordinaraj. Por la ŝtatestraj familioj la geedzeco estis kiel politika interkonsento inter landoj.

La unua historia rekordo de geedziĝa propono, kiu akompanas diamantan ringon, estas en 1477, kiam Maksimiliano la 1-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio, proponis geedziĝon al Marie, Dukino de Burgonjo. Per ĉi tiu geedzeco li aneksis al lia krono ŝiaj landoj de Burgonjo.