Monŝranko

(Alidirektita el Kaso)

Monŝranko aŭ eble Sekurŝranko estas sekura ŝlosebla kaso, uzata por sekurigi valorajn objektojn (kiel mono, juveloj, dokumentoj ktp) kontraŭ ŝtelado aŭ difektado. Monŝranko estas kutime kava kubocilindro, kun pordo.

Tipa hejma monŝranko

Specifoj redakti

Specifoj por monŝrankoj povas enhavi kelkajn aŭ ĉiom de la sekvontaj:

  • Rompŝtelisto-rezisto
  • Fajro-rezisto
  • Ekologia rezisto (ekz. al akvo aŭ polvo)
  • Speco de ŝloso (ekz. kombinaĵa, ŝlosila, tempa, aŭ elektronika)
  • Loko (ekz. mura aŭ etaĝa monŝranko)
  • Inteligentaj monŝrankoj kiel parto de aŭtomatigita mono-fingrumanta sistemo

Estas fojfoje eble malfermi monŝrankon sen ĝia ŝlosilo aŭ kombinaĵo; ĉi tiu kontraŭleĝa agado estas populara temo en filmoj de ŝtelado.

Fajro-rezistaj monŝrankoj havas protektantan korpon, tirkeston kaj kovrilon. La forteco de protektado estas indikita per numeroj, ekzemple klaso 350 por papero, klaso 150 por mikrofilmo kaj fotofilmo, kaj klaso 125 por komputilaj diskoj.

 
Monŝranko kun pluraj ŝlosoj

Kaso redakti

Laŭ Francisko Azorín Kaso estas simple Monkesto.[1] Li indikas etimologion el la latina capsa (kesto). Kaj li adonas terminojn kaseto, kasejo, pruntokaso, enmura kaso, kasisto.[2] En NPIV Kaso estas Monkesto, Ĉambro, oficejo, establo, kie mono estas gardata, ricevata aŭ pagata, Monrimedoj, monhavo.[3]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 107.
  2. Azorín, samloke.
  3. NPIV [1] Alirita la 27an de Decembro 2017.