Komuna bono

Komuna bono estas termino referecanta al diversaj nocioj. En la plej komuna nocio definitas la komuna bono aparta bono kiu estas partoprenata de ĉiuj membroj de aparta socio. Troviĝas difinoj pri la komuna bono ankaŭ en la filozofia kadro kiel en tiuj de la etiko, de la politika scienco, de la religio kaj de jurisprudenco.

Filozofio redakti

En la kampo de la filozofio la koncepto pri Komuna Bono oscile diversas. Ĝi, laŭ iuj filozofiaj fluoj, esprimas ideon, entaĵon aŭ alian aferon, kiu utilas por la tuta komunumo, Ekzemplas ĉi-rilate la stoikistaj filozofoj kiuj situigas la komunan bonon el la "logos" (racia energio) kaj en ties ordinanta agado kun ĝiaj publikaj harmonaj rezultoj. Laŭ aliaj filozofiaj pensadoj, male, la komuna bono estas intencata kiel la “bono de la plej granda parto”: Hegelo devenigas el tiu nocio ke la sola persono en sia individueco havas neniun socian gravecon: kion oponas filozofioj inspiriĝinta el kristanismo.

Interesus esplori kaj rimarkigi la koincidojn kaj malsamecojn, pri la nocio de komuna bono, de Platono ĝis Aristotelo, de diversaj ideismoj, de marksismoj, de skolastikismo, pozitivismo, de la modernaj filozofioj... ktp.

Ĝenerale ĉiuj nocioj pri komuna bono devenanataj el la filozofiaj penso-fluoj koincidas en la principo, laŭ kiu povas okazi ke la komuna bono postulu la oferon de unuopuloj por la savo de multaj: eĉ estas tia cirkonstanco, kiu distingas la komunan bonon el la aliaj bonaĵoj.

Karakterizoj de la komuma bono redakti

Antaŭ ol eniri tiujn sciokampojn, utilas konstati kiom multas kaj diferencas la proponoj pri komuna bono. Grandlinie:
a) Liberalismo (plibonus diri la koncepton de certa fluo de liberalismo): la komuna bono de la socio estas la sumo de la individuaj bonoj.
b) Utilismo (nekonfuzenda kun la “etika egoismo”): la komuna bono de la socio estas la suma maksimumigo de la individuaj bonaĵoj, kiu nemalofte postulas la rezignon de iuj individuaj bonaĵoj, nome ĝi atingeblas malprofite de la bono de iuj subjektoj (elzemple, por atingi la eliminadon de la kancero, utilismo justigas la mortigajn eksperimentojn sur la embrioj aŭ ankaŭ sur plenkreskuloj, per la neado de tiu bono kiu estas la vivo de malmultaj ebligas la savon de la vivoj de multaj personoj).
c) Komunismo: ĉiu bono estas komuna, ne ekzistas privataj bonoj. (Vidu: proprieto)
d) Personismo: la komuna bono de la socio estas porsocia bono, nome la komuna bono “ne konsistas en la simpla sumo de la privataj bonoj de ĉiu subjekto de la socia korpo”; male ĝi “apartenas al ĉiuj kaj al ĉiu” (Kompendio de la Katolika sociala doktrino n. 164; itale, [2]), nome la bono de aliulo estas komponanto de la mia bono.[1].

Precizigo: ankaŭ laŭ liberalismo ekzistas iuj bonoj nature komunaj (nature komuna bono de la familio, de la kunposedaĵo, de la socio), tamen tiuj proponantoj (kun esceptoj) asertas ke bonoj komunaj, por ĉiu persono, estas bonoj instrumentaj-interaj, dum la rezulta-fina bono de ĉiu persono estas nur lia, nome individua.
Male, personismo – kiu nun utilas kiel termino de komparo - asertas ke ekzistas kaj komunaj instrumentaj-interaj (publikaj transportoj, publika sano, disvastiĝo de vendejoj, instruada sistemo, ekonomia prospero, organizo de la ŝtato ktp) kaj bonoj finaj kaj intrinsekaj, kiuj estas bonoj de ĉiuj personoj.
Tiuj finaj kaj intrinsekaj komunaj bonoj estas:
- kunvivado morale bona (ne pura konvivado: ne estas bono kunvivado en la timego kaj/aŭ konflikta kaj surŝutita per luktoj aŭ kunvivado kiu estas ja jes pacigita, sed altrudita de totalismo: certe, analoge, la komuna bono de orkestro ne estas “simpleludi”, sed ludi harmonie), kiu atingas kiel pinto la amikecon morale bonan de la homoj inter ili (tiu morale bona, ĉar ekzistas ankaŭ amikeco malbona, ekzemple tiu kreiĝas en bando da krimuloj);
- la amikeco kun Dio certe ne malfavoras la komunan bonon ĉar tiu harmonio descendas ankaŭ inter la kunvivantoj; temas, ĉiam pri bono inkluziva, pri socio kiu respektas la religiajn konvinkojn;
- bono estas pli intensa se individuo ĝin akiras kune kun aliaj;
- bono akirebla nur per la kunlaboro de aliuloj estas karakteriza signo de komuna bono.

Kroma ellaborado pri komuna bono laŭ Tomaso el Akvino redakti

Tiu koncepto estas ellaborata, en la filozofia-religia medio, de sankta Tomaso de Akvino en Summa Theologiae skribita kaj instruita de 1265 ĝis 1274, kiu diras, rilate la esencon de la leĝo, ke tiu ĉi “nenio alio estas ol priskribo, se rilatata al la komuna bono, promulgita de la subjekto gvidanta la komunumon” (I pars, q. 90, a. 4), asertante tiel ke la komuna bono estas ankaŭ la komuna celo. El la sama verko li aldonas ke “ĉar la leĝo sin konstituas referencante precipe al la komuna bono, ĉiu alia precepto sur aparta objekto ne povas havi veston de leĝo ĝis kiam ĝi ekreferencas al la komuna bono. Tial, ĉiuj leĝoj referencas al la komuna bono”.
El alia pasaĵo de la sama Sumo (Q.29 artt. 37-42), ĉiam traktanta pri la komuna bono, li subtenas la licecon de la mortopuno sur la bazo de la koncepto de la konservo de la komuna bono. La argumentado de Tomaso el Akvino estas la jena: same kiel licas, eĉ oni devas, eltranĉi membron malsanan por savi la tutan korpon, tiel kiam persono fariĝis danĝero por la tuta komunumo aŭ kaŭzo de korupto por la aliaj, ĝi estas eliminanta por garantii la savon de la komunumo. La teologo, tamen, rifuzis la facilecon per kiu siaepoke oni mortopunis: morto puno nur pro gravegaj krimoj kontraŭ kiuj la socioj havas nur tiu sindefendo.

Politika scienco redakti

Komunaj varojkomunaj rimedoj (en la angla commons) estas varoj uzataj de pluraj individuoj, pri kiuj ekzistas - pro diversaj kialoj - malfacilaĵoj de ekskludo kaj kies " konsumo " reduktas la eblecojn de uzado fare de aliaj: ili ĝenerale estas rimedoj sen limigoj pri aliro kaj nemalhaveblaj por homa postvivado.

Kutime la ŝtatoj indikas la esencajn elementojn de la komuna bono en la Konstitucioj.

Religio redakti

Ankaŭ religio kuntrenas propran nocion pri komuna bono. teologoj kaj antropologoj rimarkigas la karakterizajn elementojn de ĉiu religio. La Katolika Eklezio ekzemple, en unu el siaj Konstitucioj fontintaj el la Dua Vatikana Koncilio, proponas la jenan difinon pri la komuna bono: “la amplekso de tiuj kondiĉoj de la socia vivo kiuj ebligas kaj al la grupoj kaj al la unuopuloj atingi sian perfektecon pli komplete kaj pli rapide”. (Gaudium et Spes, 26).[2] En la Katolika sociala doktrino estas subtenate ke la bono komuna, kaj ne nur rilate la materiajn aspektojn, realiĝas pli efike kaj konsistige per la respekto kaj funkciigo de la principo de subsidiareco kaj komplementeco.

Edukado kaj scio kiel tutmondaj komunaj bonoj redakti

Scio estas la komuna heredaĵo de homaro. Scio, kiel edukado, devas do esti konsiderata tutmonda komuna bono. Se scio estas konsiderata nur tutmonda publika bono, atingebleco de ĝi estas ofte limigita.[3] La aktuala tendenco al la privatigo de produktado, reproduktado kaj disvastigo de scio kaŭzas seriozan zorgon. La komunaj scioj iom post iom estas privatigitaj tra leĝo kaj, pli specife, pro la reĝimo de rajtoj pri la intelekta propraĵo, kiu regas la scioproduktadon. La laŭgrada privatigo de la produktado kaj reproduktado de scio estas evidenta en la laboro de universitatoj, pensfabrikoj, konsultadaj firmaoj kaj eldonejoj. Rezulte, multo de la scio konsiderata publika bono, kaj apartenanta al la scio-komunaĵoj estas fakte privatigita. Estas perturbe, precipe kiam temas pri la ekologiaj kaj la medicinaj scioj de indiĝenaj komunumoj, kiuj estas alproprigitaj de tutmondaj entreprenoj. Iu rezisto al tia tendenco estas aperanta inter indiĝenaj popoloj. Rilate al la centra zorgo favora al daŭrigebla evoluo en ĉiam pli interdependa mondo, edukado kaj scio tial estu konsiderataj tutmondaj komunaj bonoj. Tio signifas, ke la kreado de scio, ĝia kontrolo, akiro, validigo, kaj uzo, estas komunaj al ĉiuj homoj kiel kolektiva socia klopodo. [4]

Komunaĵo estas komprenata kiel valora rimedo havebla al ĉiuj, avantaĝo por la homaro kaj ne ekskluzivaj varoj por elito. Ĉi tio inkluzivas liveri librojn en malfermita atingo (aliro) kaj krei vere demokratiajn mekanismojn de cirkulado kaj distribuo. Ankaŭ akademiaj kunhavigaj platformoj kiel Academia.edu, ResearchGate aŭ WikiHow (populareduka) publikigas en blogo antaŭ ol lastatempaj esploroj trovas sian vojon al multekostaj revuoj kaj libroj, kiujn multaj studentoj, sed ankaŭ akademianoj en la Sudo, ne povas pagi. Bonas kaj utilas aperigi malnovajn tekstojn vaste haveblajn, sed la vera bezono de sciencistoj en granda parto de la mondo estas aliri la plej novajn materialojn, partopreni en daŭraj debatoj, adapti sian propran esploradon al tio, kio okazas aliloke. Ĝuste tio akademiaj eldonistoj klopodas malebligi. Multaj sciencistoj liveras senpagan laboron por tiuj eldonistoj, subskribas kontraktojn kun ili - kutime ne-intertrakteblajn - en kiuj ĉiuj rajtoj pri sia propra laboro estas transdonataj, akaparataj kaj privatigataj - kontraŭ DOI-numero kaj PDF. Kial ne oferti ĉion al la socio senpage (ekzemple pere de retejo) kaj kundividi ĝin sen limigoj kun iu ajn interesata, ne nur tiuj, kiuj pagis certan sumon por ĝi. En mondo kie scio estas pli vaste disponebla ol iam ajn, kaj samtempe pli ekskluziva kaj pli elitisma ol antaŭe, scio fariĝis batalkampo[5].

Bibliografio redakti

(angla) Ostrom, Elinor (1990), Governing the Commons. The Evolution of Institutions for Collective Action, Cambridge, Cambridge University Press.

(itala)"La conoscenza come bene comune" (Scio kiel komuna bono) de Charlotte Hess kaj Elinor Ostrom, Bruno Mondadori, 2009

(itala) "Il bene comune" (La komuna bono) de Noam Chomsky, Editore Piemme, 2010

(itala) "Le Undici Regole del Bene Comune" (La dek unu reguloj de la Komuna Bono) de Amedeo Nigra, Edizioni Marketing Sociale.

Vidu ankaŭ redakti

Komunaj bonaĵoj (commons)

  • WikiHow (vikio pri 'kiel fari' en 17 lingvoj)

Referencoj redakti

  1. Kio estas la komuna bono? Por komuna bono estas intencita la amplekso de tiuj socie vivaj kondiĉoj kiuj konsentas al grupoj kaj al la unuopuloj realigi sian perfektigon. (Kompendio de la Katekismo de la Katolika Eklezio n. 407; itale, [1] kun peto de konsento.)
  2. Ankaŭ la Katekismo de la Katolika Eklezio proponas similan difinon. (KKE 1906).
  3. L. Kaul kaj K. le Goulven. (1999) Global Public Goods. International Cooperation in the 21st Century (Tutmondaj publikaj bonoj, internacia korporacio en la 21-a jarcento).
  4. UNESCO. (2015) Rethinking Education: Towards a global common good? (Repensi edukadon: al tutmonda komuna bono?), p. 80–81. ISBN 978-92-3-100088-1.
  5. (en) Jan Blommaert, Looking back: What was important?, blogo