Pasio (el la latina lingvo passio, t.e. "sufero") estas troigo de la volo, fervorega inklinoemo al io; arda deziro.

Pasio ne estas per si mem malbona, ĉar pasioj povas instigi homo al grandaj faroj; kio kaŭzas malbonon, tio estas la misuzo, kion la homo faras, de pasioj. Ĉiaj pasioj havas sian principon en iu sento aŭ natura bezono. La ĝustasenca pasio estas la trograndigo de iu bezono aŭ sento; ĝi kuŝas en la eksceso, ne en la kaŭzo; kaj tiu eksceso fariĝas malbono, kiam ĝi rezultigas alian malbonon (foje ĝis murdo).

La libro de la spiritoj diras ke pasioj estas kiel ĉevalo, kiu estas utila se ĝi estas regata, sed danĝera, se ĝi mem regas kaj ke pasioj estas leviloj, kiuj dekobligas la fortojn de la homo kaj kiuj helpas lin plenumi la projektojn de la Providenco; sed se anstataŭ ilin direkti, la homos sin lasas direkti de ili, li do falas en ekscesojn.

Laŭ Lev Gumilev, filo de Nikolaj Gumilev, pasieco estas superabundo de biokemia energio en viva estaĵo, kiu manifestiĝas en la homa kapablo al superstreĉo. Ĝi estas karakteriza dominanto, senbrida interna strebo (konscia aŭ plej ofte senkonscia) al agado, direktita al efektivigo de iu celo (tre ofte iluzia).

Same laŭ Gumilev "pasieco de unu homo povas kongrui kun diversaj kapabloj: altaj, mezaj, malaltaj; ĝi ne dependas de eksteraj faktoroj, kaj estas trajto de psikologia esto de konkreta homo; ĝi havas neniun rilaton al etiko, egalfacile provokante heroaĵojn kaj krimojn, kreaĵojn kaj detruojn, bonon kaj malbonon, ekskludante nur indiferentecon; ĝi ne faras homon "heroo", kiu gvidas homamason, ĉar la plimulto da pasiuloj estas ene de la homamaso, determinante ĝian potencon en tiu aŭ alia epoko de evoluo. La modaloj de pasieco estas variaj: tio estas kaj fiereco, kiu instigas avidon je potenco kaj gloro por jarcentoj; vanteco, kiu puŝas al demagogio kaj kreemo; avareco, kiu aperigas avarulojn, profitulojn kaj sciencistojn, kiuj kolektas sciojn anstataŭ monon; ĵaluzon, kiu portas kruelecon kaj protekton de hejmo, kaj aplike al ideo, ĝi kreas fanatikulojn kaj martirojn. Ĉar temas pri energio ne eblas taksi ĝin laŭ moralaj kriterioj: bonaj kaj malbonaj povas esti konsciaj decidoj, sed ne impulsoj".

Proverbo redakti

Ekzistas proverbo pri pasio en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

 
 Malplaĉas nenio, se taksas pasio. 

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-03-21.

Vidu ankaŭ redakti