Apatio laŭ PIV estas Stato de spirito, kiun nenio tuŝas, ekscitas aŭ suferigas.[1]

Le dédain fare de Bouguereau

La apatio estas la manko de emocio, motiviĝo aŭ entuziasmo. Estas termino psikologia por animstato de indiferenteco, en kiu individuo ne respondas al aspektoj de la vivo emocia, socia aŭ fizika.

Tiparo redakti

La klinika apatio estas konsiderata deprimo en la plej modera nivelo kaj ĝi ricevas la diagnozon kiel malordo de disiga identeco en aferoj kiuj ne estas konsiderataj gravaj.

Oni scias ke kelkaj kemiaĵoj okazigas simptomojn asociajn kun aŭ okazignatajn de la apatio.

Ĝi ankaŭ povas esti montro de la malsano de Wernicke.

Historio redakti

En la komenco de kristanismo, la prakristanoj adoptis la terminon «apatio» pozitive por referenci al disdegno pri ĉiuj mondaj priokupoj; nome stato de memsuferigo, kiel preskribas la evangelio. Tiele, la vorto estis uzata ekde tiam inter la verkistoj plej religiaj. Partikulare, Klemento de Aleksandrio donis al la termino novan troan popularecon, en la intenco ke tio pelus filozofojn al kristanismo, pro la aspiro al tiom suprema ekstremo de virto.[2]

La koncepto de apatio estis pli akceptata en la popola kulturo dum la Unua Mondmilito, en kiu la malhumanaj vivkondiĉoj de la okcidenta fronto pelis al la apatio kaj al la streĉa reago kontraŭmilita milionoj de soldatoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. [1] Alirita la 2an de Januaro 2017.
  2. «Apathy» en la Cyclopaedia de 1728 (angla)