Vikipedio en Esperanto

esperanta versio de Vikipedio

Vikipedio en Esperanto estis fondita la 6-an de novembro 2001 kiel 11-a lingvoversio de la interreta enciklopedio Vikipedio kaj nuntempe enhavas 351 134 artikolojn kaj 342 aktivajn redaktantojn. Ĝia fondinto estas konsiderata la usona esperantisto Chuck Smith. Esperantistoj kontribuis ankaŭ al la fondiĝo de kelkaj pliaj lingvoversioj de Vikipedio (ĉeĥa, slovaka, oseta, svahila) kaj la enkonduko de subteno de la Esperanta alfabeto en januaro de 2002 malfermis la vojon por la alfabetoj de aliaj lingvoj kaj plifruigis la transiron de la tuta Vikipedio al la normo Unikodo.[1]

Vikipedio en Esperanto
Retadreso eo.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo esperanta
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 19-a de marto 2024
Artikolnombro 351 134
Profundeco 16.7
Paĝoj 783 542
Redaktoj 8 642 732
Uzantoj 221 482
Aktivaj uzantoj 342
Administrantoj 14
Dosieroj 17 233
vdr

Laŭ la nombro de artikoloj ĝi estas la 36-a plej granda lingvoversio de Vikipedio.[2] Laŭ deveno de la redaktantoj estas la Vikipedio en Esperanto el ĉiuj lingvoversioj la plej internacia.[3] Vikipedio en Esperanto estas ankaŭ la entute plej granda enciklopedio verkita en konstruita lingvo aŭ planlingvo.[4][5]

Frontpaĝo de la Esperanta Vikipedio, 3 Oktobro 2018

Fondiĝo redakti

En decembro 2001, Chuck Smith laboris kun Jerry Muelver kaj Stefano Kalb por fari bazan vikipedion de 139 artikoloj. La Esperanto-Vikipedio publikiĝis je la 2-a de januaro 2002 kun pli ol 300 paĝoj. Unu jaron post fondiĝo ekzistis 51 vikipediistoj, dudek el ili "tre aktivaj" (pli ol cent redaktoj monate). Komune ili produktis 4.200 artikolojn.

Redaktantoj kaj artikoloj redakti

En januaro 2008, la statistiko menciis entute 860 vikipedianojn, el ili 41 tre aktivaj, kiuj produktis komune 94 000 artikolojn. 76 % el la artikoloj havis pli ol duonan kilobajton, kio estas alta, sed ne treege. En junio 2008 la Vikipedio atingis la nombron de 100 000 artikoloj kaj havis lokon 20 inter la diversaj lingvoj. La 13-an de aŭgusto 2014 ĝi atingis la nombron de 200 000 artikoloj,[6] kaj la 18-an de julio 2021 la nombron de 300 000 artikoloj.[7]

Evoluo de la nombro de tre aktivaj redaktantoj (pli ol 100 redaktoj monate) ekde la jaro 2002
Evoluo de la nombro de artikoloj ekde la jaro 2001



Deveno de la redaktantoj redakti

Inter aprilo 2011 kaj marto 2012, el ĉiuj redaktoj en la Vikipedio en Esperanto, 17,1 % estis faritaj el Francio, 13,2 % el Germanio, 11,6 % el Rumanio, 10,1 % el Hispanio, po 8,5 % el Ĉeĥio kaj Svislando, 5,4 % el Usono, 4,7 % el Hungario, 3,9 % el Pollando, 3,1 % el Belgio kaj po 1,6 % el Nederlando kaj Kolombio. Tio igas ĝin la plej internacia el la observitaj lingvaj versioj de Vikipedio, konkurante nur kun la Arablingva Vikipedio, en kiu tamen 42,8 % da redaktoj venis el nur du landoj.[3]

Deveno de redaktaĵoj (10/2013) Fonto[8]
Germanio
  
20.0%
Francio
  
11.8%
Hispanio
  
10.9%
Rumanio
  
10.0%
Svislando
  
7.3%
Rusio
  
6.4%
Belgio
  
5.5%
Hungario
  
5.5%
Pollando
  
5.5%
Nederlando
  
3.6%
Ĉeĥio
  
1.8%
Kanado
  
1.8%
Italio
  
1.8%
Serbio
  
0.9%
Brazilo
  
0.9%
Usono
  
0.9%
Malajzio
  
0.9%
Islando
  
0.9%
Aŭstralio
  
0.9%
Litovio
  
0.9%
Aŭstrio
  
0.9%
Kolombio
  
0.9%

Graveco por la lingvo redakti

La du plej gravaj enciklopediecaj verkoj en Esperanto traktas nur Esperanton: Enciklopedio de Esperanto (fakvortaro el 1934) kaj Esperanto en Perspektivo (manlibro el 1974). Pri ceteraj temoj ekzistis kaj ekzistas multaj fakaj revuetoj kaj ankaŭ Scienca Revuo, sed ne enciklopedio. Tial Vikipedio estas la unua vera enciklopedio pri ĝeneralaj temoj en Esperanto.

Grava teksto-donaco konsistas el la Enciklopedio el 1934. Kelkaj libro-aŭtoroj permesis onin uzi aŭ preni tekstojn el konkreta libro, same la magazino Monato. Plejparte la tekstoj tamen estiĝas per tradukado el nacilingvaj vikipedioj kaj posta redaktado.

Iniciatoj redakti

Esperanto-organizoj ne rekte kontribuas, sed subtenas la Vikipedion en Esperanto diversmaniere, ekzemple disponigas ĉambrojn dum renkontiĝoj por informado kaj trejnado. Dum la 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo (2008) okazis du vikipediaj kunvenoj kaj prelego dum la Esperantologia Konferenco. UEA, EEU kaj E@I subtenis Esperanto-informilon. Aparte E@I daŭre iniciatas vikipedian agadon en la interreto kaj lige al Esperanto-renkontiĝoj.

Petro Chrdle, en sia artikolo SAEST kaj KAEST. Pri fakaplikaj aranĝoj en Ĉeĥio kaj Slovakio rakontas pri la fakterminaraj taskoj fare ekde 1978 de foje AEST foje SAEST, poste KAEST. Ekde 2002 la afero okazis en Dobřichovice, kiel sidejo de la agentejo mem, en 2002 mem kun ĉeftemo pri elektronikaj rimedoj. Tiuokaze elstara prelego estis tiu de Chuck Smith, fondinto de la esperantlingva Vikipedio kiel unu el la unuaj ne-anglalingvaj versioj en 2001, samjare kun la ĝenerala sistemo. Ekde tiam la rilatoj inter KAEST kaj vikipediistoj estis oftaj. En 2008 okazis trejnseminario por vikipedi-kontribuantoj fare de Pavla Dvořáková kun partopreno de Yves Nevelsteen, redaktoro de manlibro pri Vikipedio. Ĉiuj menciitaj eventoj kaj prelegoj estis kolektitaj en la korespondaj prelegokolektoj.[9]

Historio redakti

Vidu ankaŭ: Vikipedio:Historio

Dekjariĝo redakti

Por omaĝi la 10-jariĝon de la Vikipedio en Esperanto en 2011, Pavla Dvořáková (estrarano de Ĉeĥa Esperanto-Asocio) kunlabore kun E@I okazigis de la 26-a ĝis la 30-a de oktobro en Svitavy (Ĉeĥio) la unuan esperantistan Vikimanion - unikan internacian renkontiĝon de esperantistaj vikipediistoj kaj interesiĝantoj pri Vikipedio.

Solena prelega kaj muzika programo omaĝe al dekjariĝo de la Vikipedio en Esperanto okazis vendrede la 28-an de oktobro 2011 en kultura salonego de la Domo de Ottendorfer en Svitavy (Ĉeĥio) kadre de la aranĝo Esperanta Vikimanio. Sekve la fondinto Chuck Smith faris toston en la Esperanto-muzeo troviĝanta en teretaĝo de la domo. La dekjariĝan solenaĵon partoprenis proksimume 66 personoj, inkluzive de Miroslav Malovec, esperantisto kaj fondinto de la Ĉeĥa Vikipedio, kaj David Šimek, urbestro de Svitavy.

Dudekjariĝo redakti

Malferme de la jaro 2021 ILEI publikigis tekston de Mireille Grosjean pri la dudekjariĝo de la esperantlingva versio de vikipedio.[10] Sekvis UEA, kiu same kiel ILEI alvokis al kontribuado cele al atingo de 300 000 artikoloj. La 20-an de julio 2021 tiu artikolonombro estis atingita.[11]

Galerio redakti

Hungara Vikipedio kaj la Esperanto-komunumo redakti

Kelkaj el la artikoloj pri Esperanto en hungara Vikipedio uzas artikolojn el la Enciklopedio de Esperanto kiel fonton[12].

Referencoj redakti

  1. Unicoding the Esperanto Wikipedia (Part 3 of 4)
  2. List of Wikipedias. Alirita 1an Septembron 2022.
  3. 3,0 3,1 Wikimedia Traffic Analysis Report - Page Edits Per Wikipedia Language, citita la 11-an de oktobro 2012
  4. List of Wikipedias by language group. Alirita 29-a de aŭgusto 2015.
  5. Antaŭe tia enciklopedio estis la volapuklingva Vikipedio, kiu tamen plejparte konsistas nur el maŝine generitaj artikoloj enhavantaj statistikajn informojn de precipe geografia karaktero.
  6. artikolo "Vikipedio atingis 200 000 artikolojn" la 14-an de aŭgusto 2014 en Libera Folio (esperante)
  7. artikolo "Vikipedio nun havas 300 000 artikolojn" la 18-an de julio 2021 en Libera Folio (esperante)
  8. Wikimedia Traffic Analysis Report - Page Edits Per Wikipedia Language
  9. Petro Chrdle, SAEST kaj KAEST. Pri fakaplikaj aranĝoj en Ĉeĥio kaj Slovakio, en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3) pp. 627-635.
  10. Vidu Internacian Pedagogian Revuon 2021/1
  11. Vidu la Facebookpaĝon "Esperanta Vikipedio" en tiu tago.
  12. Genadieviĉ ŜIRJAEV, Ivan. Enciklopedio de Esperanto (1934). Alirita 24-01-2022. “Manko en nia literaturo de informlibro, kie Esperantistoj, precipe kursgvidantoj kaj kursanoj, povus senpene kaj rapide trovi koncizajn kaj ĝustajn sciigojn, necesajn al ili pri kio ajn rilatanta al la Esperanto-movado, kie estus koncentrigitaj kaj eternigitaj biografiaj notoj pri kiel eble plej multaj memorindaj agantoj de la movado, kaj cet., igis min entrepreni tiun ĉi malfacilan taskon, al kies plenumo mi dediĉis tutajn jarojn da laborado." Tiujn vortojn ni legas en la antaŭparolo (apr. 1930) de Ivan Ŝirjaev, kiu en 1931 sendis sian laboraĵon al Literatura Mondo en sep malgrandaj kaj unu granda manskribitaj kajeroj. Tiu ĉi materialo estis la kerno kaj elirpunkto de la Enciklopedio de Esperanto kaj Ivan Ŝirjaev (mortinta en 1933), el kies artikoloj ni uzis multajn por la nova verko, fariĝis pro sia iniciato ĝia ĉefredaktoro. Estas dolore bedaŭrinde, ke li ne povis ĝisvivi la disbranĉiĝon de la arbo, kiu kreskis el la nobla semo de lia valora iniciato. Ni kredas, ke la verko ne malinde gardos lian karan memoron.”.

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti