Ĉeĥlingva Vikipedio
La Ĉeĥa Vikipedio (ĉeĥe Česká Wikipedie) estas la eldono de Vikipedio en la ĉeĥa lingvo.
Ĉeĥlingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | cs.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | ĉeĥa |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 27-a de marto 2023 | |
Artikolnombro | 521 487 |
Profundeco | 49.9 |
Paĝoj | 1 458 410 |
Redaktoj | 22 540 721 |
Uzantoj | 613 156 |
Aktivaj uzantoj | 2 709 |
Administrantoj | 31 |
Dosieroj | 1 |
Historio de fondiĝoRedakti
Ĝi estis unue lanĉita la 3-an de majo 2002, sed tiam kun anglalingva interfaco kaj sen artikoloj kaj aktiva redaktantaro. Unua administranto de la Ĉeĥa Vikipedio estis ĉeĥa esperantisto Miroslav Malovec, kiu nur kelkajn tagojn antaŭe dum la Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko en Dobřichovice renkontiĝis kun usona esperantisto Chuck Smith kaj je lia instigo tradukis el esperanto en la ĉeĥan longan tekston por la ĉefpaĝo.[1] "La tekston mi sekve sendis al alia usona esperantisto Brion Vibber. Tiu alŝutis la tekston en Vikipedion kaj mi nur poste vidis, ke iujn aferojn mi tradukis malbone kaj mi petis Brion pri korekto. Li donis al mi la rajton miajn erarojn korekti kaj tiel mi fariĝis "administranto", tute sen voli korekti iun alian."
ReferencojRedakti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Česká Wikipedie en la ĉeĥa Vikipedio.
- ↑ Hlavní strana, Česká Wikipedie, 2002-11-17