Entomologio

(Alidirektita el Entomologo)

Entomologio (el la grekaj entomos, insekto kaj logos, scienco) estas fako de bestoscienco kiu studas la insektojn.

Skemo de anatomio de insekto
Kolekto de insektoj ĉe la Nacia Muzeo de Rio-de-Ĵanejro

Historio de entomologio redakti

Entomologio enradikiĝas en preskaŭ ĉiu kulturo ĉiutempa ekde prahistoriaj tempoj, ĉefe je la apero de la agrikulturo (plagoj, bredado de abeloj), sed la scienca studo komencis ĵuse en la 16-a jarcento. La listo de insektistoj tra la tuta historio estas enorma kaj inkludas nomojn kiel Charles Darwin, Vladimir Nabokov, Karl von Frisch ( Nobel-premio en 1973), kaj multajn aliajn.

Kiel fondinto de moderna entomologio estas konsiderata Anna Maria Sibylla Merian. Populara bildo de la klasika insektisto estas saĝulo kun papilikaptilo kaj mallonga pantalono.

Sciencisto, kiu studas entomologion, estas entomologo.

Objekto de la fako redakti

 
Granda kolekto de koleopteroj

El ĉirkaŭ 1,3 milionoj de priskribitaj vivantaj specioj, la insektoj estas pli da du trionoj el ĉiuj konataj organismoj[1] kaj, krome ili havas longan fosilian historion, ĉar ties apero okazis je la Devonio, antaŭ ĉirkaŭ 400 milionoj da jaroj. Ili havis multajn formojn de interagado kun homoj kaj kun aliaj vivformoj sur la tero; pro tio la entomologio konsistigas tre gravan fakon ene de la bestoscienco. La entomologio inkludas ofte la studon de aliaj artropodoj kiel araneoidoj, krustuloj kaj miriapodoj, kvankam tiu ampleksigo estas teknike malĝusta.

Aplikita aŭ ekonomika entomologio redakti

La aplikita entomologio estas la pristudo de la insektoj interesaj por la homa estaĵo, ĉu pro la produktoj el ili havigitaj, ĉu pro la efiko kiu okazigas ĉe la homaj havaĵoj. Estas ĉefe gravaj la jenaj insektoj:

Jura entomologio redakti

La jura entomologio baziĝas sur la ekologia sinsekvo de la artropodoj kiuj instaliĝas en kadavro por certigi la precizajn daton kaj eĉ la horon de iu morto. Ĝi estas ĉefe utila ĉe kadavroj oldaj je tagoj, semajnoj aŭ monatoj.

Entomologoj redakti

Entomologiaj socioj hispanlingvaj redakti

Alfabete (en la hispana) laŭ landoj:

Literaturo redakti

Li Kexi, H.Steinmaan, I. Zombori, Atlaso de insekta morfologio, eld. Ĉina Esperanto-eldonejo, 512 paĝoj[2],

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Chapman, A. D.. (2006) Numbers of living species in Australia and the World, p. 60. ISBN 978-0-642-56850-2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-11-30. Alirita 2008-04-08.
  2. (eo) Pri "Atlaso de insekta morfologio", El Popola Ĉinio, n-ro 12, 1988

Eksteraj ligiloj redakti