Malfermi la ĉefan menuon

Edward Doubleday (1811-1849) estis angla entomologo, ornitologo, naturalisto, kaj fakulo pri la papilioj Lepidopteraj. En 1830, li kuniĝis al iu angla kvakerano, Robert Foster[1], cele al vojaĝo al Usono, kaj dum lia restado tie li skribis serion da leteroj kiuj estis publikigitaj en la Entomologia Revuo de Londono sub la titolo "Komunikoj pri naturhistorio el Nord-Ameriko"[2]. Li ankaŭ longe restis en la Kaskadoj de Trenton[3], sur la rivero West Canada Creek[4], kiu estas alfluanto de la rivero Mohoko[5], en la subŝtato Nov-Jorkio. Kune kun John Obadiah Westwood (1805-1893) li partoprenis en la verko "The Genera of Diurnal Lepidoptera"[6], ilustrita de William Chapman Hewitson (1806-1878). Li estis frato de la entomologo Henry Doubleday (1808-1875).

Eduardo Dabaldejo
(1811-1849)
Edward Doubleday interesiĝis ĉefe pri la lepidopteraj.
Edward Doubleday interesiĝis ĉefe pri la lepidopteraj.
Persona informo
Naskiĝo 9-a de oktobro 1811
en Epping, Flago-de-Anglio.svg Anglio
Morto 14-a de decembro 1849
en Londono, Flago-de-Anglio.svg Anglio
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando [#]
Alma mater Brita Muzeo
Familio
Gefratoj Henry Doubleday [#]
Profesio
Profesio ornitologo • lepidopterologio [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Selektita verkaroRedakti

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti