Trenton
Trenton estas la ĉefurbo de la usona ŝtato Nov-Ĵerzejo. Ĝiaj koordinatoj estas 40° 13′ N, 74° 45′ U (mapo)40.216666666667-74.75.
Trenton | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Lando | Usono | ||
Federacia ŝtato | Nov-Ĵerzejo | ||
Kantono | Mercer | ||
Fondita en | 1792 | ||
Poŝtkodo | 08608–08611, 08618–08620, 08625, 08628, 08629, 08638, 08641, 08648, 08650 | ||
Telefona antaŭkodo | 609 | ||
Kodo laŭ Fips | 34-74000 | ||
Kodo laŭ Gnis | 0884540 | ||
Retpaĝaro | www.trentonnj.org [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Eric Jackson (D) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 84 913 (2010) | ||
Loĝdenso | 4 288,5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 13′ N, 74° 45′ U (mapo)40.216666666667-74.75Koordinatoj: 40° 13′ N, 74° 45′ U (mapo) | ||
Alto | 16 m | ||
Areo | 21,1 km² (2 110 ha) | ||
- Tera areo | 19,8 km² (1 980 ha) | ||
Horzono | UTC-5 | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Laŭ la 2000 popolnombrado, ĝi havis 85.403 loĝantojn. Ĝi ankaŭ estas la ĉefurbo de Kantono Mercer. Simila al plejparto de Nov-Ĵerzejaj urboj, Trenton estas regita per urbestro-konsilantaro sistemo de urba regado. (La urbestro kaj konsilantaro kune regas la urbon.) Trenton foje mallonge estis la ĉefurbo de Usono.
HistorioRedakti
La Batalo de Trenton estis malgranda sed grava batalo dum la Usona Revolucia Milito kiu okazis matene de la 26a de Decembro, 1776. Post la Generalo George Washington trapasis la riveron Delavaron norde de Trenton la antaŭan nokton, Washington kondukis la kernon de la Kontinenta Armeo konttaŭ la soldatoj el Hesio kazernigitaj ĉe Trenton. Post mallonga batalo, preskaŭ la tuta Hesia forto estis kaptita, kun apenaŭaj perdoj ĉe la flanko de la usonanoj. Tiu batalo ege stimulis la antaŭe malfortan milit-spiriton de la Kontinenta Armeo, kaj inspiris reenlistigojn.