Ligna blovinstrumento

Ligna blovinstrumento estas iu el familio de blovinstrumentoj en kiu sono estas farata per blovo tra buŝpeco kontraŭ anĉo aŭ rando de la muzikilo. Ili estas origine farata el ligno, sed nun povas esti farata el aliaj materialoj.

Jen tri ĉefaj specoj de lignaj blovinstrumentoj:

  • Unuobla-anĉaj instrumentoj utiligas unu anĉon – maldike tranĉitan pecon da kano (aŭ eventuale plasto) – tiu estas tenata kontraŭ la aperturo de la buŝpeco. Kiam aero estas blovata inter la anĉo kaj buŝpeco, la vibradoj kreas sonon. Unuobla-anĉaj instrumentoj inkluzivas la klarneton kaj saksofonon.
  • Duobla-anĉaj instrumentoj utiligas du precize tranĉitajn pecojn de kano kunligitajn ĉe la bazo. Kiam aero estas blovata inter la anĉoj, sono kreiĝas. Ekzemploj da ĉi tiu speco estas fagoto, hobojo kaj sakŝalmo.
  • Flutecaj instrumentoj faras la sonon per blovo kontraŭ bevela rando de la buŝpeco. Ekzemploj de ĉi tiu speco estas fajfilo kaj fluto.

Ekzemploj de lignaj blovinstrumentoj redakti


Eksteraj ligiloj redakti