Ŝaljumo

La ŝaljumo (france chalumeau, ʃa.ly.mo; el greka: κάλαμος, kalamos, kiu signifas "kalam-akoron") estas solanĉa ligna blovilo de l’ malfrua baroka kaj frua klasika epokoj. La ŝaljumo estas popola instrumento, kiu estas antaŭulo al la moderna klarneto. Ĝi estas cilindre borita kun ok tonotruoj (sep antaŭe kaj unu malantaŭe por la dikfingro) kaj larĝa buŝaĵo kun unuopa kana anĉo, kiu estas apartigebla el la instrumenta korpo.[1] Same kiel la klarneto, la ŝaljumo preterbloviĝas je perfekta kvinto.

Moderna lerneja ŝaljumo

NotojRedakti

  1. Kurt BIRSAK, The Clarinet: A Cultural History (angle, "La Klarneto: Kultura historio"), 1995: Obermayer, Buchloe, Germanio; 165 paĝoj. ISBN 978-3927781061