Hjalmar Fridolf Siilasvuo

(Alidirektita el Hjalmar "Sivu" Siilasvuo)

Hjalmar Fridolf Siilasvuo, konata sub kromnomo Sivu (1892 - 1947) estis finna generalo, konsiderata kiel la plej bona el la finnaj kampaj komandantoj de la dua mondmilito.

Hjalmar Fridolf Siilasvuo
Persona informo
Naskonomo Hjalmar Fridolf Strömberg
Naskiĝo 18-an de marto 1892 (1892-03-18)
en Helsinko
Morto 11-an de januaro 1947 (1947-01-11) (54-jaraĝa)
en Oulu
Tombo Oulu Cemetery
Ŝtataneco Finnlando
Familio
Infanoj Ensio Siilasvuo • Rolf Siilasvuo
Okupo
Okupo politikistomilitisto
vdr
Kolonelo Siilasvuo (dekstre) dum batalo sur vojo el Raate.

Dum Vintra milito li gvidis la rapide formitan nekompletan 9-an infanterian divizion, kun kiu li unue en batalo ĉe Suomussalmi neniigis la 44-an armean korpuson de Ruĝa Armeo (inkluzive de la superelita 44-a divizio de "Stalin", respektive "Blua" divizio) kaj sekve li transŝovis kun ĝi en regionon de Kuhmo, kie li finis ĉirkaŭigon de la 54-a infanteria divizio de Ruĝa Armeo.

Dum februaro kaj marto li poste plutenis la ĉirkaŭgon kontraŭ liberigaj provoj de la 33-a infanteria kaj elita skiista brigado de Balin (kiu estis en la batalo tute neniigita).

Pli grandan parton de daŭriga milito li gvidis la 3-an armean korpuson de Finna armeo unue en la norda Finnlando (1941) kaj poste (1944) sur Karela istmo, kie li havis grandan kvocienton en la finna venko en ĉefa batalo en regiono Tali-Ihantala.

En Laponia milito li gvidis taĉmentojn elpremantaj germanojn el la norda Finnlando kaj Laponio.

La 21-an de decembro 1944 li ricevis Krucon de Mannerheim.

Li estas patro de generalo Ensio Siilasvuo.