Oulu
Oulu (sveda nomo Uleåborg; iam uzata esperantigo: Oŭlo) estas urbo kaj komunumo (de oficiala nomo Oulun kaupunki) en la provinco Norda Ostrobotnio en la norda parto de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi estis parto kaj la administra centro de la gubernio Oulu. En januaro 2006 la urba komunumo havis 128 962 loĝantojn.
Oulu | |
---|---|
Blazono | Situo |
Retpaĝo de la urbo: www.ouka.fi | |
Provinco | Norda Ostrobotnio |
Fondita | 1605 |
Areo | 369,7 km² |
Loĝantaro | 128 962 (2 006) |
Finnlingvaj | 97,7 % |
Svedlingvaj | 0,2 % |
Tie naskiĝis la komponisto Leevi Antti Madetoja kaj la politikisto Matti Ahde.
En 1989-1990 la esperanto-verkisto Jorge Camacho loĝis en Oulu, kie li verkis la plejmulton de siaj unuaj poemoj.
En 2026 Oulu estos Kultura Ĉefurbo de Eŭropo.[1][2]