Universitato de Oulu

La Universitato de Oulu (finne Oulun yliopisto) estas publika esploruniversitato situanta en Oulu en norda Finnlando.

Universitato de Oulu
publika universitato
Informoj
fondodato 1958
Situo
Geografia situo 65° 4′ 0″ N, 25° 27′ 0″ O (mapo)65.06666666666725.45Koordinatoj: 65° 4′ 0″ N, 25° 27′ 0″ O (mapo)
lando Finnlando
urbo Linnanmaa
poŝtkodo 90014
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• FinELib
• Eŭropa Alianco por Sociaj kaj Homaraj Sciencoj
• ORCID
• Coalition for Advancing Research Assessment vd
filiita al
• Compostela Group of Universities vd
filioj
• Graduate School, University of Oulu
Q45134648 vd
Universitato de Oulu (Finnlando)
Universitato de Oulu (Finnlando)
DEC
Universitato de Oulu
Universitato de Oulu
Map
Universitato de Oulu
vdr

Historio redakti

La universitato estis inaŭgurita la 8-an de julio 1958, sed fakta instruado ne komenciĝis ĝis 1959. Proksimume 13 000 studentoj studas en la universitato kaj la kunlaborantaro sumiĝas al proksimume proksimume 2 700 [1]. Krom Oulu, ekzistas eĉ pli da departementoj subkontraktitaj al aliaj lokoj en la norda parto de la lando.

21 Internacia magistraj programoj estas ofertitaj de la universitato [2]. La universitato estas ofte rangita kiel unu el la plej bonaj universitatoj en Finnlando kaj en la pinta-400 tutmonde [3][4].

Alkroĉita al la filozofia fakultato estas la Giellagas Instituto, kun finna nacia respondeco disponigi instrukcion en samea lingvo kaj samea kulturo kaj faras esploradon pri temoj de samea intereso.

Organizo redakti

  • Fakultato de Homaj Sciencoj
  • Fakultato de Edukado
  • Fakultato de Natursciencoj
  • Fakultato de Medicino
  • Fakultato de Ekonomiko
  • Fakultato de Teknologio
  • Fakultato pri informa teknologio kaj elektrotekniko
  • Fakultato de Biokemio kaj Molekula Medicino

La universitato havas du kampusojn en Oulu - unu en la Linnanmaa distrikto, 5 km norde de la urbocentro, la alia en Kotinkangas, gastigas la medicinan fakultaton kaj estas integrita kun la universitata hospitalo. Krome, la Fakultato de Arkitekturo havas sian propran konstruaĵon en la centro de Oulu. La ekstereja kampuso situas en Kajaani.

La Universitato de Oulu havas multajn esplorstaciojn kaj malproksimajn unuojn, inkluzive de:

  • geofizika observatorio en Sodankylä
  • biologia esplorstacio en Kuusamo
  • Suda Instituto en Nivala
  • Kemi filio - Tornio
  • Raahe filio

Galerio redakti

Referencoj redakti

  1. University (angle). www.oulu.fi. Alirita 2019-05-03.
  2. International Master's Programmes (angle). www.oulu.fi. Alirita 2019-05-03.
  3. Academic Ranking of World Universities 2009. Shanghai Jiao Tong University. Arkivita el la originalo je 2013-03-23. Alirita 2010-06-21.
  4. THE - QS World University Rankings (angle). QS Quacquarelli Symonds Limited. Alirita 2014-12-30.

Eksteraj ligiloj redakti