Leevi Antti Madetoja
Leevi Antti MADETOJA (naskiĝis la 17-an de februaro, 1887 mortis la 6-an de oktobro, 1947) estis finna komponisto de klasika muziko. Li estas konsiderata unu el la plej gravaj finnaj komponistoj post Jean Sibelius.
Leevi Antti Madetoja | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Leevi Antti Madetoja |
Naskiĝo | 17-an de februaro 1887 en Oulu |
Morto | 6-an de oktobro 1947 (60-jaraĝa) en Helsinko |
Tombo | Tombejo Hietaniemi |
Lingvoj | finna |
Loĝloko | Lallukka Artists’ Home |
Ŝtataneco | Finnlando |
Alma mater | Universitato de Helsinko Oulun Lyseon Lukio (en) |
Familio | |
Edz(in)o | L. Onerva (en) (1913–1947) |
Infanoj | 0 |
Okupo | |
Okupo | dirigento muzikologo muzikkritikisto koreografo komponisto libretisto |
Lia vivo
redaktiLi naskiĝis en Oulu kaj estis la tria infano de Anders Antinpoika Madetoja kaj ties edzino Anna Elisabeth. Lia patro aŭdis pri la naskiĝo de sia filo en Usono, kien li iris por "gajni la vivon". Leevi fakte neniam vidis sian patron, mortintan en printempo 1888 ĉe la rivero Mississippi, dum li planis la translokiĝon de sia familio al Usono.
Lin instruis Jean Sibelius kaj Armas Järnefeldt en Helsinki inter 1908 - 1910, poste li studis kun Vincent d'Indy en Parizo kaj Robert Fuchs en Vieno.
En 1913 li edziĝis al Hilja Onerva Lehtinen, la konata finna poetino, sed la rilato ne estis sukcesa; li eĉ proponis geedziĝon kun studento sia, Taru Pellinen, en 1927.
Inter 1912 kaj 1914 li estis vicdirigento ĉe la Filharmonia Societo en Helsinko, kaj inter 1914 kaj 1916 li dirigentis en Viipuri. Post la jaro 1916 li instruis, unue ĉe la Muzika Instituto, Helsinki, kaj post 1926 ĝis sia morto, ĉe la Universitato de Helsinki.
Ĉefaj verkoj
redaktiSimfonioj
redaktiBaledo
redakti- Okon Fuoko Op.58 (1930)