Siófok
Siófok [ŝiOfok] estas urbo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Siófok, kies centro ĝi estas. Sió estas rivero kaj kanalo en la regiono, fok estas kabo.
Siófok | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
| |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hungario | ||
Regiono | Suda Transdanubio | ||
Departemento | Somogy | ||
Distrikto | Siófok | ||
Adreso | Fő tér 1
8600 Siófok | ||
Poŝtkodo | 8600 | ||
Telefonkodo | (+36) 84 | ||
Kodo laŭ KSH | 17631 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro (ekde 2015) | Róbert Lengyel (senpartia[1]) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 25 386 (1-a de januaro 2015)[2] | ||
Loĝdenso | 194,76 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 54′ N, 18° 3′ O (mapo)46.90518.055555555556Koordinatoj: 46° 54′ N, 18° 3′ O (mapo) | ||
Alto | 124 m [+] | ||
Areo | 124,66 km² (12 466 ha) | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Geografio redakti
Siófok situas sur ebenaĵo, sur suda bordo de Balatono, ĉe kluzo inter Balatono-Sió, laŭ ĉefvojo, fervojo kaj aŭtoŝoseo M7 Budapeŝto-Nagykanizsa. La urbo nomiĝas ĉefurbo de Balatono kaj grava haveno de Balatono, laŭokaze ankaŭ Sió estas navigebla.
Historio redakti
Pli frue romianoj loĝis tie. La urbo menciiĝas unuafoje en la fondletero de la Tihany-a Abatejo 1055. La turkoj tenis la komunumon inter 1552-1688, dume la haveno iĝis milithaveno. En 1693 ligna, en 1736 ŝtona preĝejo omaĝe al Virgulina Maria konstruiĝis. Ekde 1810 Siófok estis diliĝencostacio inter Transilvanio-Adriatiko, en 1846 komenciĝis la vaporŝipado en la lago. En 1861 la fervojo, en 1865 la kluzo ekfunkciis, akvonivelo de la lago stabiliĝis. Tio ebligis konstruojn de feridomoj ĉe la bordo. En la sama jaro Siófok iĝis grandvilaĝo, en 1950 distriktejo, en 1968 urbo, dume najbaraj komunumoj, ripozejoj Balatonszabadi, Balatonszéplak, Balatonkiliti kaj Sóstó aliĝis al Siófok.
En Balatonkiliti radiostacio funkcias. Somere pli ol 100 mil da somerumantoj troviĝas en la urbo.
Sakralaj vidindaĵoj redakti
- paroĥa preĝejo Vizito de Maria (Siófok)
- paroĥa preĝejo Sankta Kleto (Siófok) (Balatonkiliti)
- preĝejo Sankta Laŭrenco (Siófok) (1995)
- preĝejo Sankta Kruco (Siófok) (1998)
- Luterana preĝejo (Siófok) (1990)
- Kalvinana preĝejo (Siófok) (1994)
- Kalvinana preĝejo (Balatonkiliti) (1798)
Muzeoj, ekspozicioj redakti
- Sud-Balatona Kultura Centro (Placo Fő Nr. 2.)
- Akvomastruma Muzeo
- muzeo Kálmán Imre
- Mineralmuzeo
- Galerio Jordán
- Galerio Szilfa
- Levi Artejo-Galerio
Famuloj redakti
- en Siófok naskiĝis:
- en Siófok mortis:
Ĝemelurboj redakti
Referencoj redakti
- ↑ Siófok települési választás eredményei (2014) (hungare). Országos Választási Iroda. Alirita 2014-10-15.
- ↑ Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)