Librotenado

(Alidirektita el Librotenisto)

Librotenado estas la registrado kaj ordigo de ĉiuj komercaj procesoj en ekonomia unuo (ekz. entrepreno, asociofonduso) surbaze de pruviloj. Librotenisto enskribas ĉiujn fluojn de mono (en- kaj elspezojn) kaj de varoj por doni informojn al la entreprenisto kaj al eksteraj instancoj (ekzemple al impostkontrolistoj kaj revizoroj).

La librotenado estas bazo de la kontado. Ĉi-lasta ampleksas krom librotenado ankaŭ analizojn, statistikojn, komparajn kalkulojn kaj planadojn (taksojn de estontaj en- kaj elspezoj).

Vidu ankaŭ redakti