Spezkonto estas konto uzata por komercaj kaj financaj interrilatoj reprezentantaj rilatecon ekzistantan inter du homoj, kiuj interspezas kaj konsentas kunfandi malŝuldojn kaj ŝuldojn rezultantajn el interspezado en saldon laŭ unueca reĝimo. Ĝi do jure distingiĝas disde deponkonto.

Spezkonto estas deponkonto en banko, kiu rolas kiel monpivota konto por ĉiutagaj rilatoj inter banko kaj ties kliento.

Ĉe tia spezkonto okazas:

La spezkonto, estas la sola deponkonto kiu povas esti alternative kaj kreditiva kaj debetiva (kaj ebligi mallongdaŭran pruntedonon laŭ banka formala rajtigo, kiun oni nomas kreditmalfermon, laŭ bone difinitaj limoj).

Oni kutime distingas inter:

  • privataj spezkontoj, uzataj de privatuloj
  • profesiaj spezkontoj, uzataj de entreprenoj aŭ profesiuloj (unuopaj entreprenistoj, sendependaj profesiuloj,...).

Ĉiun spezkonton, oni asocias kun bankidentiga numero (RIB).

Tenanto kaj mandatulo redakti

La klienton, kiu posedas spezkonton, oni nomas posedanto. Se la spezkonto estas tenata de pluraj homoj (geedza konto...), oni priskribas tiujn posedantojn kunposedantoj.
Posedanto ankaŭ povas prokuracii al krompersono, kiun li/ŝi tiam mandatigas por la konto (mandatuloj rajtas plenumi iajn operacojn, eventuale limigitaj.

Simpla aŭ kolektiva konto redakti

Oni ankaŭ distingas :

  • la unuopula konto (la ununura posedanto estas la banka kliento)
  • la pluropula konto (pluraj posedantoj konsistigas la bankan klienton).

El inter la pluropulaj kontoj, ankaŭ oni trovas kun-uzatajn (parkonton ekzemple) kaj neonigeblajn kontojn.

  • Kunkonto : subskribo el unu el la posedanto sufiĉas por funkciigi ĝin (krom por apartaj faroj, kiel ekzemple malfermo de retabona kontrakto, kiu postulas konsenton de ambaŭ posedantoj).
  • Unuopula aŭ neonigebla konto (interalie uzata por mastrumi heredrajton.) : subskribo de ĉiuj kunposedantoj necesas por funkciigi la konton.