Tibor Vályi-Nagy [vAji-nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vályi-Nagy Tibor estis hungara kuracisto, onkologo, profesoro.

Tibor Vályi-Nagy
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1912 (1912-03-19)
en Debrecen
Morto 21-an de aŭgusto 1969 (1969-08-21) (57-jaraĝa)
en Siófok
Mortokialo drono
Tombo Debreceni köztemető
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Debrecen
Okupo
Okupo kuracisto • farmakologo • biokemiisto
vdr

Tibor Vályi-Nagy [1][rompita ligilo] naskiĝis la 19-an de marto 1912 en Debrecen. Li mortis la 21-an de aŭgusto 1969 en Siófok.

Biografio redakti

Tibor Vályi-Nagy akiris kuracistan diplomon en Universitato de Debrecen en 1938, sed li lernis ankaŭ kemion. Jam ekde 1933 li laboris en kemia instituto. Post siaj studoj li laboris en la universitato ĝis sia abrupta morto. En la fruaj 1940-aj jaroj li studvojaĝis al Vieno kaj Berlino, poste li estis armea kuracisto. En 1944 li estis nomumita privata profesoro. Li partoprenis en la rezista movado dum la nazia erao, eĉ li estis arestita kaj poste deportita al Germana Regno. En 1945 li liberiĝis, poste li estis kuracisto de militkaptituloj. Ekde 1949 li gvidis universitatan instituton, krome li instruis, en 1951 li estis elektita katedrestro. Li studvojaĝis al Cambridge en 1948, al Novjorko en 1962. En 1953 li kandidatiĝis. Li okupiĝis ĉefe pri la antibiotikoj, li inventis signifan kuracilon en 1949.

Memorigiloj redakti

  • memormedalo
  • strato en Debrecen

Fontoj redakti