Luterana preĝejo (Siófok)

La Luterana preĝejo estas jam sakrala historia monumento (deklarita en 1997) en urbo Siófok (Hungario).

Luterana preĝejo de Siófok
La luterana preĝejo de Siófok
La luterana preĝejo de Siófok
Luterana kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Siófok
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Somogy
paroĥo loke
Dato de konsekro 1992
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Imre Makovecz
Konstruado 19871990
Specifo
Konstrumaterialo lignoj
Ligiloj
Adreso Siófok, Városközpont, Fő utca, Oulu park
vdr

Historio redakti

La sporadaj luteranoj en Siófok apertenis al la luterana grupo de Enying. Ekde 1934 jam diservoj okazis en la kalvinana preĝejo (Siófok). Dum la 2-a mondmilito la luteranoj luis domon por preĝdomo, ĝi estis aĉetita en 1948. La nun videbla preĝejo estis konstruita inter 1986-1990. La necesa ligno alvenis el la finna ĝemelurbo Oulu, tial la ĉirkaŭa parko ricevis la nomon Oulu Park, kie trovis lokon ankaŭ la paroĥo.

Konstruaĵo redakti

La moderna konstruaĵo situas sola en parko. La fasado estas simetria. La kvar partoj de la konstruaĵo - ankaŭ nomita la "Ŝipo de Kristo" - montras al la kvar direktoj kaj havas kvar enirejojn. Ĝia simbola sistemo estas riĉa: super la ĉefa enirejo videblas anĝelaj flugiloj, kiuj "protektas" la enirantajn en la preĝejon, kaj sur la supro de la tegmento estas metita vivo-arbo, el kiu kreskas kruco. la Golgota kruco ne simbolas morton, sed montras la vojon al la eterna vivo. Statuo de László Péterfy pri Resurekto anstataŭas la altaran bildon.

Fontoj redakti