Kalvinana preĝejo (Siófok)

Kalvinana preĝejo en Siófok

La kalvinana preĝejo estas sakrala konstruaĵo en Siófok (Hungario).

Kalvinana preĝejo de
Siófok
Kalvinana preĝejo en Siófok
Kalvinana preĝejo en Siófok
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Siófok
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Somogy
paroĥo loke
Dato de konsekro 1994
Konsekrinto Mihály Márkus
Arkitektura priskribo
Arkitektoj János Ripszám
Konstruado 19921994
Specifo
Ligiloj
Adreso Siófok, Kele utca 10-13
vdr

Historio redakti

En la 18-a jarcento vivis kalvinanoj en Siófok, ili havis diservojn en la proksima vilaĝo Kiliti (nun jam parto de Siófok). La kalvinana grupo estis fondita en 1909 kiel filio de Kiliti. En 1923 simpla teretaĝa preĝdomo estis konstruita kun konsekro de László Ravasz. Post tri jaroj turo estis alkonstruita super la enirejon, ĝi havis ankaŭ sonorilon aĉetitan pli frue. En 1932 la grupo memstariĝis, ekde 1948 la preĝdomo havis propran pastron. En 1961 la preĝdomo estis renovigita, dum ne alvenis permeso konstrui ordinaran kirkon. La permeso venis jam depost la socialismo en 1990. Samtempe la municipo donacis parcelon apud la preĝdomo. La kirko videbla nun estis konstruita inter 1992 kaj 1994. Nova orgeno alvenis en 2005.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto, sed la turo kaj la navoflanko rekte atingas la trotuaron. Kelkaj ŝtupoj kuras al la enirejo. La fasado estas malsimetria, ĉar la kvadrata turo situas en la maldekstre flanko. La turpinto estas pinta piramida.

Fontoj redakti

 
Kalvinana preĝejo (Siófok)