Preĝejo Sankta Laŭrenco (Siófok)
La preĝejo Sankta Laŭrenco estas la plej granda sakrala konstruaĵo en urbo Siófok (Hungario).
Preĝejo Sankta Laŭrenco | |
---|---|
Preĝejo Sankta Laŭrenco en Siófok
| |
katolika preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Siófok |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Somogy |
diocezo | Kaposvár |
dekanujo | Suda Balatono |
paroĥo | ĉe Preĝejo Vizito de Maria (Siófok) |
Dato de konsekro | 1995 |
Konsekrinto | Béla Balás (episkopo) |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | János Ripszám |
Konstruado | 1993–1995 |
Specifo | |
Enhaveco | 360 homoj |
Longo | 32 m |
Larĝo | 15 m |
Konstrumaterialo | masonita el kutimaj brikoj |
Ligiloj | |
Historio redakti
Depost la socialismo la urbo kompense donis parcelon, ĉar redono de lernejo ne povis esti. Tiu moderna kirko estis konstruita inter 1993-1995. En la sekvaj jaroj kelkaj internaj laboroj estis faritaj.
Konstruaĵo redakti
La kirko situas sola en korto ĉe stratangulo kaj havas bazilikajn trajtojn. La fasado estas simetria, tamen la aparta kampanilo disrompas la vidon staranta antaŭe kaj dekstre. Malsupre larĝaj kvadrataj arkadoj etendiĝas, al kiu kelkaj ŝtupoj kuras. Malantaŭ la arkadoj estas 3 pordoj. Ĉe fino de la navo po unu sakristioj aliĝas. La navofino estas arka. Interne estas nekutime hela pro la bazilika stilo. La orgeno konformas al koncerta kriterio. La altara murpentraĵo prezentas martirecon de Sankta Laŭrenco. Sur la muroj la bildoj prezentas hungarajn martirojn.