Teréz Várhegyi
Teréz Várhegyi [vArhedji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Várhegyi Teréz estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Ŝi estis la unua edzo de Tibor Miklós.
Teréz Várhegyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de oktobro 1945 en Budapeŝto |
Morto | 29-an de novembro 2011 (66-jaraĝa) en Siófok |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1968) |
Familio | |
Edz(in)o | Tibor Miklós |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Teréz Várhegyi[1][2] naskiĝis la 5-an de oktobro 1945 en Budapeŝto, ŝi mortis la 29-an de novembro 2011 en Siófok.
Biografio
redaktiTeréz Várhegyi komencis sian scenejan karieron kiel dancisto en 1960 en malgranda teatro. Inter 1962-1964 ŝi ricevis rolojn en Teatro de Kecskemét. Ŝi akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1968. Ŝia ĉefinstruisto estis Zsuzsa Simon. Ŝi komencis sian profesian aktoran karieron en Operetoteatro (Budapeŝto), poste en aliaj teatroj. Baldaŭ ŝi ligiĝis al filma produktejo, fine ŝi estis sendependa aktoro. Ŝi edziniĝis kaj naskis filon.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Puck
- La Du Ĝentlemanoj el Verono - Lucetta
- Molière: La Nobela Burĝo - S-ino Jourdain
- Hervé: Mam'zelle Nitouche - Marianne
- Leonard Bernstein: West Side Story - Akárkié
- István Zágon - Károly Nóti - Mihály Eisemann: Hyppolit, la lakeo - Mimi
- Pongrác Kacsóh: János vitéz - duonpatrino
- Ernő Szép: Patika S-ino Ignác
Ŝiaj kinaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Mindenki ártatlan? (1962)
- Kakuk Marci (1973) – Rozi
- Cha-Cha-Cha (1982) – panjo Gruber
- Balekok és banditák (1997)
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Iva Janžurová, Shirley MacLaine[3]
Ŝiaj televiziaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Közbejött apróság (1966)
- Bonan vesperon somero, bonan vesperon amo (1972) - hararistino
- A közös kutya (1983) - instruistino
- Szomszédok (serio, 1992-1993) – Erzsike