West Side Story (filmo)

(Alidirektita el West Side Story)

West Side Story ("Okcidentflanka Rakonto") estas muzika kaj dancada drama filmo el la jaro 1961, bazita je dramo de Broadway kun la sama nomo. Ĝi ankaŭ estas libere bazita je Romeo kaj Julieto de William Shakespeare. La muziko de Leonard Bernstein (komponado) kaj Stephen Sondheim (liriko) rapide iĝis klasikaĵo de popmuziko. La filmo estis reĝisorita de Jerome Robbins kaj Robert Wise, kaj gajnis 10 Akademiajn Premiojn. La filmo estis elektita de la Usona Kongresa Biblioteko kiel "kulture grava", kaj tial konservita ĉe la Usona Nacia Film-Registro.

Okcidentflanka Rakonto
filmo
Originala titolo West Side Story
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla & hispana lingvo
Kina aperdato 16-a de oktobro 1961
Daŭro 152 minutoj
Ĝenro Muzika/dancada dramo
Kameraado Daniel L. Fapp
Buĝeto Usona $6,000,000
Reĝisoro(j) Jerome Robbins
Robert Wise
Produktisto(j) Robert Wise
Scenaro Jerome Robbins
Ernest Lehman
Laŭ la verko de Arthur Laurents (dramo)
Filmita en Usono
Loko de rakonto Nov-Jorko
Muziko de Leonard Bernstein (muziko)
Stephen Sondheim (liriko)
Rolantoj Natalie Wood • Richard Beymer • Russ Tamblyn • Rita Moreno • George Chakiris • Simon Oakland • Jose De Vega • Ned Glass • Eliot Feld
Produktinta firmao United Artists 
The Mirisch Company
Distribuo United Artists
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Filmo • Akademia Premio por la Plej Bona Neĉefa Aktorino • Akademia Premio por la Plej Bona Neĉefa Aktoro • Akademia Premio por la Plej Bona Reĝisoro • Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio, Kolora • Akademia Premio por la Plej Bona Filmoredaktado • Akademia Premio por la Plej Bona Kostuma Dezajno, Kolora • Akademia Premio por la Plej Bona Arta Direktado, Kolora • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Muziko en Filmo • Akademia Premio por la Plej Bona Sonmiksado • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Aperas en la filmo gesteluloj Natalie Wood, Richard Beymer, Russ Tamblyn, Rita Moreno, George Chakiris kaj multaj aliaj.

Gajnitaj Akademiaj Premioj

redakti