Jerome ROBBINS (denaske Jerome Rabinowitz; Novjorko, 11a de oktobro 1918 - samloke, 29a de julio 1998) estis usona dancisto, koregrafo, direktoro de kompanio kaj instruisto de baleto.

Jerome Robbins
Persona informo
Naskiĝo 11-an de oktobro 1918 (1918-10-11)
en Nov-Jorko, Nov-Jorkio
Morto 29-an de julio 1998 (1998-07-29) (79-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo apopleksio
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Novjorko • Weehawken High School
Okupo
Okupo koreografo • baleta dancisto • baleta majstro • teatra reĝisorofilmreĝisorodancisto • teatra produktoro • reĝisoro • theater artist
Verkoj Fanfare
TTT
Retejo http://jeromerobbins.org
vdr

En 1950 li kunlaboris kun la Kontraŭmalusona Komitato antaŭ kiu li denoncis supozitajn komunistajn kolegojn.

Edukita en moderna danco kaj en la diversaj esprimoj de la usona populara danco, li atingis grandajn sukcesojn en Broadway pere de muzikaloj kiel On the Town kaj West Side Story. Lia entuziasmo al baleto kondukis lin al la Ballet Theatre kaj al la Baleto de Novjorko por kiuj li kreis ŝlosilajn verkon kiel Fancy Free, The CageAfternoon of a Faun. Nomunita en 1969 baletmajstro de la Baleto de Novjorko fare de George Balanchine, ĝia arta direktoro, li kontribuis al kreado de repertorio kaj stilo kiuj estis difinita kaj aprezata kiel aŭtente usona.[1] Post la morto de Balanchine en 1983, Robbins esti ĝis sia demizio en 1990 arta kun-direktoro de la kompanio kun la dancisto Peter Martins. Li revenis al la Baleto de Novjorko en 1995 pere de la West Side Story Suite, nome kompilaĵo de la plej famaj pecoj de la muzikalo kaj en 1957 pere de Brandenburg pri la samnomaj konĉertoj de Johann Sebastian Bach.[2]

Notoj redakti

  1. Joan Acocella, "American Dancer", en: The New Yorker, 28a de majo 2001, p. 122
  2. Horst Kögler, The Concise Oxford Dictionary of Ballet, Oxford 1988, p. 348

Bibliografio redakti

  • Lawrence, Greg (2001). Dance with Demons: The Life of Jerome Robbins. G.P. Putnam's Sons. ISBN 0-399-14652-0. OCLC 45015298.
  • Jowitt, Deborah (2005). Jerome Robbins: His Life, His Theater, His Dance. Simon & Schuster. ISBN 978-0-684-86986-5.
  • Vaill, Amanda (2006). Somewhere: The Life of Jerome Robbins. Broadway. ISBN 978-0-7679-0420-9.
  • Conrad, Christine (2001). Jerome Robbins: That Broadway Man', Booth-Clibborn ISBN 1-86154-173-2
  • Emmet Long, Robert (2001). Broadway, the Golden Years: Jerome Robbins and the Great Choreographer Directors, 1940 to the Present. Continuum International Publishing Group. ISBN 0-8264-1462-1
  • Altman, Richard (1971). The Making of a Musical: Fiddler on the Roof. Crown Publishers.
  • Thelen, Lawrence (1999). The Show Makers: Great Directors of the American Musical Theatre. Routledge.ISBN 0415923468