Krisztina Máté [kristina], laŭ hungarlingve kutima nomordo Máté Krisztina estas hungara prezentisto, altlerneja instruisto. Ŝia edzo estis András Bárdos.

Krisztina Máté
Krisztina Máté
Krisztina Máté
Persona informo
Naskiĝo 16-an de septembro 1970 (1970-09-16) (53-jaraĝa)
en Siófok
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de PécsUniversitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o András Bárdos
Okupo
Okupo prezentisto
vdr

Krisztina Máté[1][2] naskiĝis la 16-an de septembro 1970 en Siófok.

Biografio redakti

Krisztina Máté maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, sed ekde 1987 ŝi partoprenis en lokaj televidaj programoj, pli poste en loka studio de Hungara Televizio en Pécs. Ŝi akiris estetikan diplomon en Scienca Universitato Janus Pannonius en 1994, prezentistan diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1997. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Ádám Horváth kaj Tamás Vitray. Ekde 1995 ŝi estis prezentisto en la Hungara Televizio, baldaŭ en aliaj privataj televizioj. Ŝi akiris sciencan gradon DLA en 2003. Ekde 2010 ŝi instruis en Altlernejo János Kodolányi, ekde 2018 en la Teatra Altlernejo (intertempe levita al universitato). Ekde 2019 ŝi estis produktoro. Ŝi ricevis premiojn en 1998 kaj 2006. Ŝi edziniĝis en 2001, ŝi naskis 2 gefilojn en 2004 kaj 2007.

Ŝia kontribuo redakti

  • Műsorvezetés a gyakorlatban. Fejezetek egy kezdő rádiósoknak és televíziósoknak szóló kézikönyvből – factual műsorok vezetéséhez (disertaĵo kune kun András Bárdos, 2003)

Ŝia filma rolo redakti

  • Forró nyomon (televida serio, 1998-2001) - gastiganto

Ŝiaj televidaj produktaĵoj (elekto) redakti

  • Cápák között (serio, 2019)

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti