Preĝejo Sankta Kleto (Siófok)

La paroĥa preĝejo sankta Kleto estas sakrala monumento historia en urbo Siófok (Hungario), ĝis 1968 en vilaĝo (Balaton)Kiliti.

Paroĥa preĝejo Sankta Kleto
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Siófok
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Somogy
diocezo Kaposvár
dekanujo Suda Balatono
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado 18011804
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 8611 Siófok-Balatonkiliti Asztalos J. u. 4.
vdr

Historio redakti

La iama vilaĝo Kiliti (hungara nomo de Kleto) estis menciita unue en latina formo Cleti en 1229, la paroĥo en 1333. La vilaĝo ricevis sian loknomon de la preĝeja patrono. Tiu kirko estas la unusola en Hungario kun patronnomo Kleto. Dum dominado de turkoj la loĝantoj prenis la kalvinismon, samtempe ili uzis la iam katolikan kirkon. Supozeble en 1673 la katolikoj rericevis la preĝejon, sed dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a (1703-1711) denove la kalvinanoj uzis ĝin. La katolikoj konstruis sonorilostablon en 1747, kaj la kirko estis rericevita nur en 1763 en malbona stato. Pli granda kirko estis konstruita inter 1801-1804 en alia loko, la paroĥejo en 1812. En la preĝejkorto kalvario estis konstruita en 1855. Renovigaj laboroj okazis interne en 2001, en la korto en 2002, la fasado post du jaroj.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto iomete en pli alta loko. En la korto estas videbla la menciita kalvario kaj monumento pri Ĉieleniro de Maria fare de Imre Varga kreita en 2004. La fasado estas simetria, meze malsupre la enirejo funkcias, la plej supre la turo altiĝas. Por la turo 2 sonoriloj estis kreitaj en 1923. Sur la fasado estas videbla ankaŭ 2 malplenaj niĉoj kaj fenestro. La navo finiĝas en absido, sed apude sakristio situas. Interne la klasikisma ĉefaltaro estis farita en la frua 19-a jarcento, ties bildo prezentas martirecon de Kleto. La bildo estis restaŭrita en 2003.

Kermeso okazas en la 26-an de aprilo, praktike en la lasta dimanĉo de aprilo.

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti