Bad Kissingen
Bad Kissingen estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la samnoma distrikto Bad Kissingen kaj en la distriktaro Malsupra Frankonio de la federacia lando Bavario, kaj estas la administra centro de la distrikto. La urbo situas borde de la rivero Fränkische Saale, alfluanto de la rivero Majno (ne miksenda kun la pli norda kaj pli granda rivero Saale, alfluanto de la rivero Elbo). Fine de decembro 2019 la komunumo havis 22 443 loĝantojn.
Bad Kissingen | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Bavario | |||||
Distriktaro | Malsupra Frankonio | |||||
Distrikto | Distrikto Bad Kissingen | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 0971 | |||||
Poŝtkodo | 97688 | |||||
Aŭtomobila kodo | KG | |||||
Oficiala Municipokodo | 09672114 | |||||
Subdivido | 9 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Kay Blankenburg | |||||
Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Rathausplatz 1 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 22443 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 12′ N, 10° 4′ O (mapo)50.210.066666666667Koordinatoj: 50° 12′ N, 10° 4′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 220 m | |||||
Areo | 69,42 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.badkissingen.de/ | |||||
Historio Redakti
Kissingen, sub la nomo Kizziche jam en la 9-a jarcento aperinte, estis ĝis 1291 posedaĵo de la grafoj de Henneberg, el kiuj branĉo nomiĝis laŭ la proksime de Kissingen situanta Burgo Bodenlaube. En 1394 aĉetis la tuton la ekleziuloj de Würzburg - kaj la regiono iĝis bavara la unuan fojon.
La 10-an de julio 1866 okazis surloke sanga batalo inter la armeoj de la Reĝlandoj Bavario kaj Prusio. Memore al la falintaj bavaroj apud la preĝeja korto konstruiĝis honora monumento. La 13-an de julio 1874 la frenezulo Kullman atencis la princon Bismarck, kion memoras bronza statuo de la princo en la proksimeco de la salkolekta muro.
Vidindaĵoj Redakti
- Kastelo Aschach je 8 km for de Bad Kissingen
Rilatoj al Esperanto Redakti
En Bad Kissingen en 2013 mortis la instruisto kaj esperantisto Hermann Behrmann, kiu fondis la libroeldonejon kaj libroservon Esperanto-Centro Paderborn.
-
Bad Kissingen ĉirkaŭ 1900
-
Rigardo al Bad Kissingen
-
Ludovika ponto (Ludwigsbrücke) en 1908
-
Teatrofesto ĉe la Supra Salejo (Obere Saline)