Kastelo Aschach
Kastelo Aschach toviĝas 8 km for de Bad Kissingen, en la Saale-valo proksime de Bad Bocklet. Ankaŭ danke al siaj tri muzeoj ĝi nombriĝas inter la plej interesaj konstruaĵoj de Malsupra Frankonio.
Kastelo Aschach | ||
---|---|---|
kastelo • arkeologia loko [+] | ||
Koordinatoj | 50° 15′ 15″ N, 10° 3′ 45″ O (mapo)50.25419165404510.062401433373Koordinatoj: 50° 15′ 15″ N, 10° 3′ 45″ O (mapo) | |
Kastelo Aschach | ||
Vikimedia Komunejo: Schloss Aschach [+] | ||
Historio redakti
Komenciiĝis la historio de la konstruaĵo en la 12-a jarcento, kiam la grafoj de Henneberg konstruigis la mezepokan burgon. La princoj-episkopoj de Würzburg rekonstruigis la komplekson post la detruo dum la Kamparanaj ribeloj. Aschach iĝis ĉaskastelo kaj administrejo de la princoj-episkopoj. Ekde 1874 ĝi servis kiel sidejo de la grafoj de Lŭburg. En 1955 estis donacita la kastelo kun ĉiuj kolektoj al la Distrikto Malsupra Frankonio. La 16-a jarcento plej grave aspektigas la komplekson, kies parko kun kafejo kaj restoriacio en la t.n. Eta kastelo invitas je ripozumado.
Muzeoj redakti
Muzeo Grafo Lŭburg redakti
Tiu ĉi muzeo gastas en la Granda kastelo. Tie konserviĝis la loĝĉambroj de la lastaj kastelposedantoj en la stilo de la Periodo de spekulanto-kompanioj. Friedrich Graf von Lŭburg (1829-1905) kaj lia filo Karl (1872-1956) ekipigis la kastelon per altvaloraj artaĵoj kaj artmetiaĵoj. Portretoj, skulptaĵoj, arĝentaĵoj el Aŭgsburgo, porcelanaĵoj, mebloj kaj la plej grava kolekto pri Orienta Azio troviĝas inter la grafa kolektaro.
Muzeo regionhistoria redakti
La duan muzeon gastigas la baroka fruktodeponejo (1692) kaj alia nova konstruaĵo. Ekde 1984 eblas admiri tie la kolektojn regionhistoriajn de la tuta distrikto. La ekspozicio dokumentadas la vivon kamparan, la loĝadon kaj la komercadon en la Rhön-regiono de 1850-1950. Sur du etaĝoj kaj en flanka ejo prezentatas la ĉiutaga vivo de la kamparuloj.
Lerneja muzeo redakti
En la iama domo de la ĝardenisto (1774) instalitis klasĉambro el pasintaj jaroj, tipa por la regiono. Por ĉiuj vizitantoj, junuloj kiel olduloj, mergiĝo en lernejan vivon iaman estas mojosa afero. Konsiderinda nombro da ekspoziciobjektoj pri la temoj "Lernejo kaj lernado" montratas kiel ankaŭ multe da didaktikaj vandbildoj historiaj.
Fonto redakti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Castellum Aschach en la latina Vikipedio.