Esperanto-Centro Paderborn

Esperanta informa kaj serva centro

Esperanto-Centro (Paderborn), nuna nomo EsperantoLand, ekestis kiel esperanta eldonejo, poste aldoniĝis libroservo; ĝi estis fondita de Hermann Behrmann. Intertempe la asocio sub la nuna nomo EsperantoLand organizas ankaŭ Esperanto-renkontiĝojn kaj funkciigas informriĉajn retpaĝojn.

Ĝi registriĝis kiel asocio laŭ germana juro en 1977. Ĝia antaŭulo estis la Esperanto-eldonejo en Löhne fondita en 1969. En 2003 la Centro kuniĝis kun la laborgrupo EsperantoLand sub tiu nomo. Ĝi havas sian sidejon en Berlino. Nuntempe ĝi nur malofte eldonas librojn (en 2006 reeldono de Tesi, la testudo).

La asocio daŭrigas la vendadon de la librostoko de la Esperanto-Centro. Krome ĝi organizas renkontiĝojn kiel Novjara Renkontiĝo, PRINTEMPE, SOMERE kaj Internacia Kongreso (IK). La nuna asocio EsperantoLand publikigas la retejojn www.esperantoland.de kaj www.esperantoland.org kun diversaj subretejoj (i.a. tutmondaj mapoj de Esperanto-grupoj, de renkontiĝoj kaj de kursoj).

La centro eldonis unue la kurson Esperanto programita, poste ankaŭ tradukojn de Richard Schulz kaj librojn pri la Analiza Skolo.

Ĝia gazeto Speciala Cirkulero estis unue informilo por lernantoj de Esperanto kaj klientoj de la libroservo; ekde 1987 ĝi fariĝis ĉefe forumo de la Analiza Skolo. Nuntempe ĝi ne plu aperas.

Eksteraj ligiloj redakti