Löhne

komunumo de Nordrejn-Vestfalio en okcidenta Germanio

Löhne estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Herford de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Fine de decembro 2022 la urbo havis 40 265 loĝantojn.

Löhne
Blazono
Löhne (Germanio)
Löhne (Germanio)
DEC

Map

medium-sized district town • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Detmold
Distrikto Distrikto Herford
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 05732, Gohfeld: 05731, Wittel: 05228
Poŝtkodo 32584
Aŭtomobila kodo HF
Oficiala Municipokodo 05758024
Subdivido 5 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Kurt Quernheim
Partio de komunumestro Nepartia
Adreso de la administrejo Oeynhausener Str. 41
Demografio
Loĝantaro 40265 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 52° 12′ N, 8° 42′ O (mapo)52.28.7Koordinatoj: 52° 12′ N, 8° 42′ O (mapo)
Areo 59,41 km²
Oficiala retejo https://www.loehne.de/
vdr

Rilatoj al Esperanto redakti

En la 1960-aj jaroj la fervora esperantisto Hermann Behrmann estis juna instruisto en Löhne. Ĉirkaŭ la jaro 1969 li en la urbo fondis Esperanto-eldonejon. Post lia translokiĝo al Paderborn, estiĝis el ĝi la Esperanto-Centro Paderborn, kiu registriĝis kiel asocio laŭ germana juro en 1977. Tiu ĉi centro - ĉiam gvidata de Hermann Behrmann - startigis la kampanjon "Testo 5.000": Oni serĉis 5.000 homojn, kiuj pretis "testi" Esperanton, lernante la lingvon pere de "Esperanto Programita". La partoprenantoj povis senpage pruntepreni la lernokajerojn kaj la diskojn. Kvankam la nombro de lernintoj kaj lernantoj superis 5.000 jam en 1980, la "testo" estis daŭrigata ĝis ĉ. la jaro 1988. Ĉirkaŭ la jaro 1998 Hermann Behrmann (kaj kun li la Esperanto-Centro) translokiĝis al Berlino. La Esperanto-Centro en 2003 kuniĝis kun la asocio EsperantoLand.

 
kastelo Ulenburg
 
historia trabfaka domo
 
kirkoj en la urbopartoj Obernbeck
 
…kaj en Mennighüffen