Löhne
Löhne estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Herford de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Fine de decembro 2022 la urbo havis 40 265 loĝantojn.
Löhne | ||||||
| ||||||
mezgranda distrikta urbo • urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Detmold | |||||
Distrikto | Distrikto Herford | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 05732, Gohfeld: 05731, Wittel: 05228 | |||||
Poŝtkodo | 32584 | |||||
Aŭtomobila kodo | HF | |||||
Oficiala Municipokodo | 05758024 | |||||
Subdivido | 5 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Kurt Quernheim | |||||
Partio de komunumestro | Nepartia | |||||
Adreso de la administrejo | Oeynhausener Str. 41 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 40265 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 52° 12′ N, 8° 42′ O (mapo)52.28.7Koordinatoj: 52° 12′ N, 8° 42′ O (mapo) | |||||
Areo | 59,41 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.loehne.de/ | |||||
Rilatoj al Esperanto
redaktiEn la 1960-aj jaroj la fervora esperantisto Hermann Behrmann estis juna instruisto en Löhne. Ĉirkaŭ la jaro 1969 li en la urbo fondis Esperanto-eldonejon. Post lia translokiĝo al Paderborn, estiĝis el ĝi la Esperanto-Centro Paderborn, kiu registriĝis kiel asocio laŭ germana juro en 1977. Tiu ĉi centro - ĉiam gvidata de Hermann Behrmann - startigis la kampanjon "Testo 5.000": Oni serĉis 5.000 homojn, kiuj pretis "testi" Esperanton, lernante la lingvon pere de "Esperanto Programita". La partoprenantoj povis senpage pruntepreni la lernokajerojn kaj la diskojn. Kvankam la nombro de lernintoj kaj lernantoj superis 5.000 jam en 1980, la "testo" estis daŭrigata ĝis ĉ. la jaro 1988. Ĉirkaŭ la jaro 1998 Hermann Behrmann (kaj kun li la Esperanto-Centro) translokiĝis al Berlino. La Esperanto-Centro en 2003 kuniĝis kun la asocio EsperantoLand.