Suda Transdanubio
statistika regiono de Hungario
Suda Transdanubio (hungare Dél-Dunántúl) estas unu el la sep regionoj de Hungario. Komence de 2019 en la statistika regiono vivis 879 596 loĝantoj[1] sur areo de 14 198 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 62 loĝantoj/km².
Suda Transdanubio | |||
---|---|---|---|
Regiono | |||
regiono de Hungario [+] | |||
Lando | Hungario | ||
- koordinatoj | 46° 0′ 0″ N, 18° 0′ 0″ O (mapo)4618Koordinatoj: 46° 0′ 0″ N, 18° 0′ 0″ O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 14 198 km² (1 419 800 ha) [+] | ||
Areo | 14 198 km² (1 419 800 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 879 596 [+] (1-a de januaro 2019) | ||
Denseco | 61,95 loĝ./km² [+] [+] | ||
Suda Transdanubio | |||
Vikimedia Komunejo: Southern Transdanubia [+] | |||
Ĝi ampleksas la departementojn Somogy (SO), Tolna (TO) kaj Baranya (BA). Ĝia ĉefurbo estas Pécs. Aliaj pli gravaj urboj estas Kaposvár, Szekszárd kaj Mohács. La teritorio konsistas el montetaro Mecsek, el diversaj montetaroj. fine el ebenaĵo. Oriente la Danubo, sude la Dravo fluas, norde Balatono etendiĝas.
Dum la socialismo en tiu areo oni minadis karbojn kaj uraniojn, tiutempe gravajn.
Plej grandaj urboj
redaktiUrbo | Loĝantaro (2009) | Departemento |
---|---|---|
Pécs | 156.974 | BA |
Kaposvár | 67.663 | SO |
Szekszárd | 33.883 | TO |
Komló | 25.881 | BA |
Siófok | 24.221 | SO |
Dombóvár | 20.084 | TO |
Paks | 19.833 | TO |
Mohács | 19.129 | BA |
Fontoj
redaktiLa datenoj venis el la Hungara Vikipedio.