Tabulludo

speco de ludoj

Tabulludoj estas ludoj kiuj uzas tabulon kaj pecojn sur la tabulo. Ili kutime havas formalan neambiguan regularon kaj specifan celon kaj finkondiĉon (malkiel rolludoj, ekzemple). Iuj ludoj ne havas veran tabulon (ekzemple povus esti kaheloj metataj laŭvice sur la tablon), sed sufiĉe similas al aliaj tabulludoj, do estas konsiderataj kiel tabulludoj. Tabulludoj povas enhavi lotecajn pecojn, ekzemple kartoj, ĵetkuboj, ktp. Ili povas enhavi kaŝitajn informojn (sciataj de ne ĉiuj ludantoj, aŭ de neniuj).

Tabulludo, Homo, ne koleru!
Moderna tabulludo

EkzemplojRedakti

Bela ekzemplo de alternativa tabulludo estas nova versio de la tabulludo Monopoly: "The Dispossessed Monopolist" (La senposeda monopolisto) dediĉita al la fenomeno de absoluta varigado. Ĝi celas kreskigi la konscion pri la fakto, ke paŝon post paŝo ĉiu homa rimedo fariĝas komerca, devas esti pagata kaj tial faras de ni modernajn sklavojn. La ludo komencas kie Monopolo finiĝas kutime: monopolisto posedas ĉion, okupas kaj varigadas rimedojn kiel akvo, privateco, milito, rifuĝintoj, amo, sekretoj, produktiveco, postvivado, justeco ktp.[1] Aliaj ekzemploj de tabulludoj estas :

 
Tabulludoj en Norda Ameriko

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. (angla) The dispossessed monopolist Arkivigite je 2018-05-21 per la retarkivo Wayback Machine, a boardgame by Janna Uhlrich, Motel Spatie.