La Anserludo estas tabulludo por du aŭ pliaj ludantoj. Ĉiu ludanto antaŭeniras per po unu peco tra tabulo kun formo de spiralo kun 63 fakoj kiu havas diversajn desegnojn. Depende el la fako al kiu oni alvenis, oni povas ricevi profitoan aŭ malprofitan, nome kroman antaŭeniron, bremson aŭ eĉ devigan retroeniron, kaj en kelkaj el ili estas indikata puno. Siavice la ludanto uzas po unu aŭ po du ĵetkubojn (depende de la diferencaj versioj) kiuj indikas la nombron de fakoj kiujn ĝi devos antaŭeniri. Venkas en la ludo tiu kiu la unua alvenos al la fako 63, nome "la ĝardeno de la ansero", sed tute ĝuste ĉar se oni alvenas sed ne per ĝusta fakonombro sed per malmankaj oni devos retroeniri la malmankajn fakojn.

Anserludo

emblemo

tabulludo
vdr
Tabulo por Anserludo.

Konatajn pozitivajn fakoj montras la bildoj de anseroj, ĵetkuboj (kiuj permesas duoble ludi), negativajn la bildoj de gastejo, prizono, labirinto aŭ puto, dum bildo de ponto povas esti ĉu pozitiva ĉu negativa ĉar temas pri interligita bildo kiu iras de malantaŭa fako al antaŭa aŭ inverse, depende de kien oni alvenis.

Estas dokumentoj pri la ludo jam el la 16a jarcento, sed foje oni rilatis ties devenon ĉu al la Troja Milito ĉu al la Templanoj kies kaŝitaj simboloj estus en la ludo, kiel ekzemple la propra bildo de la ansero aŭ anserpiedo, kaj eĉ al la Jakoba Vojo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti