Supraśl (Súpraŝl) estas urbo en Podlaĥia provinco en nordorienta Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Supraśl en distrikto Białostocki. Tra la urbo fluas samnoma rivero.

Supraśl

Flago

Blazono

Flago Blazono
urbo
Supraśl (Pollando)
Supraśl (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Supraśla
Provinco Podlaĥia provinco
Distrikto Distrikto Białostocki
Komunumo Komunumo Supraśl
Speco de komunumo Urbo-kampa
Koordinatoj 53° 13′ N, 23° 20′ O (mapo)53.21666666666723.333333333333Koordinatoj: 53° 13′ N, 23° 20′ O (mapo)
Areo 5,68 km²
Loĝantaro 4526 (en 2004)
Loĝdenso 796,8 loĝ./km²
Poŝtkodo 16-030
Telefona antaŭkodo 85
TERYT 3202602094
Estro Wiktor Grygiencz
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Piłsudskiego 58
Poŝtkodo de estraro 16-030
Telefono de estraro 85 718-31-65
Fakso de estraro 85 713-15-00
Poŝto de estraro um@suprasl.pl
Komunuma retejo http://www.suprasl.com.pl
vdr
Monaĥejo de Suprasl
Monaĥejo de Suprasl

Unesko redakti

En la urbo hejmas unu el nur ses ortodoksaj monaĥejoj (por viroj) en Pollando, la Monaĥejo de la Anunciacio de Supraśl. La Kodekso de Supraśl, la plej malnova slava literaturaĵo en Pollando kaj unu el la plej malnovaj de ĝia speco en la mondo, nomatas laŭ tiu monaĥejo. Ekde la 20a de septembro 2007 ĝi apartenas al la Unesko-programo Memoro de la Mondo.

Supraŝl kaj Esperanto redakti

En 2009, okaze de UK 2009 en Bjalistoko, Supraśl gastigis la 40-an Internacian Infanan Kongreseton[1].

Vidindaĵoj redakti

 
Bildo el la muzeo de ikonoj.

Ekzistas ikonomuzeo[2] kiu gatigas 300 ikonojn, sanktajn objektojn kaj unikajn freskojn. En la muzeo troviĝas daŭra ekspozicio 'Ikonoj en bildoj kaj vortoj' dispersita en 9 ĉambroj kiuj celas prepari la menson de la vizitantoj kompreni la religian, sed ankaŭ la historian kaj moralan karakteron de la ikonoj en la ortodoksa eklezio. La koncepton pripensis la artistikan direktoron de la muzeo de Podlaĥio en Bjalistoko Andrew Lechowski. La aŭtoro de la skripto estis Krystyna Mazuruk. Vizitantoj povas spekti 3 filmojn tie : fari ikonojn, la historio de la Supraśl-monaĥejo kaj ortodoksaj preĝejoj en Podlaĥio[3]. Ekzistsas similaj polaj ikonomuzeoj en Varsovio kaj Sanok.

Dua mondmilito redakti

  • 11.10.1943: Germanaj policoj pafmortigis en Woronicze kaj Łaźnie, apud Supraśl, respektive 65 kaj 56 personojn pro kunlaboro kun sovetaj partizanoj

Eksteraj ligiloj redakti

(pola vikipedio) Muzeum Ikon w Supraślu

Fotogalerio redakti

Referencoj redakti

  1. Retejo de IIK 2009
  2. (pola) Muzeum Ikon w Supraślu
  3. Pollando - biciklaj mondvojaĝoj de esperantista duopo.

Vidu ankaŭ redakti