Vikipedio:Artikolo de la semajno/2006

2005  • 2006  • 2007  • 2008  • 2009  • 2010  • 2011  • 2012  • 2013  • 2014  • 2015  • 2016  • 2017  • 2018  • 2019  • 2020

En 2006 ankoraŭ ne konserviĝis la ĉefpaĝaj resumoj de la vikipediaj artikoloj de la semajno. Tial la jena listo nun en iuj kazoj nur mencias la artikolajn titolojn, kaj malgraŭ laŭebla atento ĝi povas esti manka. Tamen indas havi la liston, laŭ modelo de pli postaj jaroj, por facila superrigardo.

Vidu ankaŭ: arkivo de diskutitaj, elektitaj kaj ne elektitaj kandidatoj por "artikolo de la semajno" en 2006.

Semajno 1 redakti

Rusia rublo

Semajno 2 redakti

 

Projekto Apollo de NASA estis serio de homportantaj kosmoflugaj misioj faritaj de Usono uzante la kosmoŝipojn Apollo kaj la Saturnan familion de raketaj lanĉiloj, dum la jaroj 19611972. Ĝia celo estis veturigi homon sur la lunon kaj reveturigi lin sekure al la tero, ene de la jardeko 1960. Tiun celon plenumis la misio Apollo 11 en Julio 1969. La programo daŭris ĝis la fruaj 1970-oj, por efektivigi la komencan sciencan esploron de la luno, totaligante ses sukcesajn surluniĝojn. La nomo Apollo venas el la angla nomo de la antikva greka dio Apolono.

La surluniĝo kun homoj estis celo de kaj Usono kaj Sovetunio, sed la konkuron gajnis Usono. La surluniĝo formis la pinton de la kosmokonkuro.

La celo esplori la lunon oni forlasis en septembro 1972, post Apollo 17. La kialoj pro tio estis manko de mono kaj la senintereso de usona publika opinio rilate al la daŭro de la projekto. Malgraŭ tiu, estis kvar pliaj kunhomaj misioj kiuj ne celis atingi la lunon - tri misioj Skylab kiuj uzis la kosmoŝipon Apollo, kaj unu misio Apollo 18 (Apollo-Soyuz). Oni forlasis la kosmoŝipojn Apollo en 1975.

Legu la artikolon ...

Semajno 3 redakti

Eritreo estas ŝtato etendiĝanta en nordorienta Afriko sur marbordo de Ruĝa Maro. Ĝiaj kontinentaj limoj havas longecon 1630 km. Eritreo najbaras okcidente kun Sudano (605 km), Etiopio sude (912 km) kaj Ĝibutio sudoriente (113 km). Al Eritreo apartenas ankaŭ Dahlaka Insularo en Ruĝa Maro. Eritreo sendependiĝis de Etiopio en 1993 kaj tiel estas unu el la plej junaj sendependaj ŝtatoj en la mondo.

Legu la artikolon...

Semajno 4 redakti

 

Saŭno estas dometo aŭ loko, kiun oni hejtas kaj kie la homoj ŝvitbanas. En ĝi troviĝas forno (aŭ alia varmigilo) por varmegigi ŝtonojn, sur kiujn oni verŝas akvon vaporigante ĝin. La saŭno tre similas al la vaporbanejo.

La historio de saŭno estas jam pli ol miljara ĉe la nordaj popoloj. Ĉe la diversaj etnoj evoluis diversaj tipoj de la saŭno. La plej konata formo estas la finna saŭno.


Legu la artikolon...

Semajno 5 redakti

 

Václav HAVEL (1936), ĉeĥoslovaka kaj ĉeĥa prezidento en la jaroj 19891992 kaj en 19922003. Li estis knabo el riĉa familio, poeto kaj dramverkisto, kiu dum longaj dek du jaroj tenis en siaj manoj standardon de rezisto kontraŭ komunisma reĝimo. Preskaŭ rekte el malliberejo li transloĝiĝis en Pragan burgon, kie li alternis sian malliberiganton Husákon. Malgraŭ tio ke li de komence asertis, ke li volas esti prezidento nur provizore, li eltenis en Praga burgo longajn dek tri jarojn. Kaj dum la mondo senlime la tutan tempon ŝatis lin, hejme li fariĝis celtabulo de kritiko kaj anekdotoj.

Legu la artikolon...

Semajno 6 redakti

 
Du artsketistoj dum la monda ĉampiponeco de arta sketado 2004 en Dortmund

Arta sketado estas speco de vintra sporto, en kiu oni emfazas artan kreigon de piruetoj, saltoj kaj paŝoj. Artaj sketistoj renkontiĝas en konkursoj je nacia kaj internacia nivelo, kiel estas ekz. Ĉampioneco de Eŭropo kaj mondo, Naciaj ĉampionecoj, Ĉampioneco de kvar kontinentoj, Grand-Prix en arta sketado k.a. La arta sketado estas ankaŭ unu el oficialaj disciplinoj de Vintraj olimpiaj ludoj.

Pluraj artaj sketistoj, fininte amatoran karieron, agadas kiel trejnistoj, aŭ en diversaj glaciaj revuoj.


Legu la artikolon...

Semajno 7 redakti

 

Gento (nederlande:Gent[Ĥent]) estas la ĉefurbo de la flandra provinco Orienta Flandrio en Belgio. La urbo havas preskaŭ 230.000 enloĝantojn. Ĝi situas ĉe la kunfluiĝo de la riveroj Skeldo kaj Liso. Oni ankaŭ foje ĝin nomas "De fiere stede" - la fiera urbo. En 2005 la urbo estis nomita "La plej agrabletosa urbo de Flandrio" de 'Toerisme Vlaanderen & Brussel'. La sankta patrono de Gento estas Sankta Bavo kaj ĝiaj enloĝantoj ricevis la kromnomon "stroppendragers" - portantoj de pendŝnuro.

Legu la artikolon...

Semajno 8 redakti

 
Flago de Kanado

Kanado estas la plej norda lando en Nordameriko. La lando etendiĝas inter la Atlantika Oceano en la oriento kaj la Pacifika Oceano en la okcidento, kaj havas landlimon kun Usono sude kaj nordokcidente (Alasko). Kanado ankaŭ atingas la Arktan Oceanon en la nordo kie la teritoriaj pretedentoj etendiĝas ĝis la Norda Poluso.

Post Rusio, Kanado estas la dua plej granda lando laŭ tuta areo. Tamen ĝia popoldenseco estas tre malgranda (po 3 homoj en kvadrata kilometro), tiel ke entute estas nur 32 milionoj da loĝantoj. Kvankam Kanado havas pli grandan geografian areon ol la najbara Usono, ĝi nur havas unu naŭonon de ties popolkvanto.

Kanado estas necentra federacio de 10 provincoj kaj 3 teritorioj kuniĝintaj laŭ proceso nomata konfederaciiĝo.

Legu la artikolon...

Semajno 9 redakti

 

Borobuduro estas la plej granda budhisma monumento de la mondo. Ĝi situas en la meza Javo proksimume 40 kilometrojn nordokcidente de la urbo Yogyakarta, unu el centroj de tradicia java kulturo. Nuntempe ĝi estas la plej populara turisma atrakcio en Indonezio.

Ĝi estis konstruita en la 8-a jarcento, origine kiel hinduisma templo. Poste, ĝi estis plukonstruita de budhistoj, kaj tiel iĝis budhista stupao. Post la alveno de islamo al Javo, oni ĉesis uzi ĝin, kaj ĝi dum pluraj jarcentoj kaŝiĝis sub kreskaĵoj. Nur en la 19-a jarcento ĝi estis retrovita de koloniistoj.

Legu la artikolon...

Semajno 10 redakti

 
Pecoj de ĉina ŝako

Ĉina ŝako (aŭ ĉine 象棋 (pinjine xiàngqí; prononco: ŝjangĉi) estas ĉina tabulludo por du ludantoj, kaj apartenas al la sama familio de ludoj kiel la okcidenta ŝako kaj la japana ŝogio. Oni jam dum 700 jaroj ludas ĝin laŭ la samaj reguloj (do iomete pli longe ol la okcidenta ŝako). Ĝia ĉina nomo signifas "elefanta tabulludo".

La ĉina ŝako konjekteble devenas de la Hinda ŝako (Ĉaturango), kiu per la persa versio Ŝatranĝo estas la fonto ankaŭ de okcidenta ŝako; cetere la ĉina ŝako transiris al Japanio kie ĝi fariĝis la japana ŝako aŭ Ŝogio. El inter la kvar, la plej kompleksa estas la japana ŝogio (ĝi entenas teorie 10223 eblecojn), dum la ĉina ŝako havas kompleksecon de 10150 (t.e. 10 sekvita per 150 nuloj!) kaj la okcidenta ŝako 10123.

Populareco: Ĝi estas multe ŝatata de la ĉina popolo; preskaŭ ĉiujare oni okazigas naciskalan konkurson de ĉina ŝako. Multaj provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj fondis ŝakludan asocion. Iuj grandaj urboj funkciigas ŝakludajn klubon, societon, domon kaj lernejon. Ĉina ŝako, same kiel eŭropa, estas lernejo por la intelekto, kaj ankaŭ la karaktero, ĉar la ludo kun siaj senfinaj eblaj situacioj povas kaj lertigi homan penson kaj hardi psikon. Ĉie en Ĉinio videblas ŝakludo kun multaj rigardantoj.


Legu la artikolon...

Semajno 11 redakti

 
Galaksio NGC 4414, 62 milionojn da lumjaroj fora, en konstelacio Berenica Hararo

Galaksioj estas grandegaj gravite ligitaj sistemoj, kiuj enhavas stelojn, gason, polvon, plasmon kaj verŝajne nevideblan malluman materion. Maso de tipa galaksio estas 1011sunmasoj. Tipaj galaksioj enhavas inter 10 milionojn kaj mil miliardojn (107 – 1012) da steloj kiuj orbitas ĉiuj ĉirkaŭ komuna gravitcentro. Aldone al unuopaj steloj kaj maldensa interstela medio, la plej granda parto el galaksioj enhavas grandan nombron da multopaj steloj, stelaj aroj kaj ankaŭ variajn nebulozajn tipojn. Galaksioj havas inter kelkajn milojn da lumjaroj ĝis kelkajn centmilojn da lumjaroj je diametro kaj estas apartaj unu de alia per distancoj de milionoj da lumjaroj.

Kvankam la tiel nomata malluma materio kaj malluma energio ŝajnas reprezenti ĝis 90% el la maso de la galaksioj, la naturo de tiu ĉi nevidata komponaĵo ne estas bone komprenata. Ekzistas iuj pruvoj ke supermasivaj nigraj truoj povus ekzisti centre de multaj, eble de ĉiuj galaksioj.

Legu la artikolon ...

Semajno 12 redakti

 
Flago de Sud-Afriko

La Respubliko de Sud-Afriko (angle: South Africa, afrikanse: Suid-Afrika) estas la plej suda nacio en Afriko. Ĝiaj najbaraj landoj estas Namibio, Bocvano, Zimbabvo, Mozambiko, Svazilando kaj Lesoto.

Sud-Afriko evoluis iel malsame ol la aliaj Afrikaj landoj pro du kialoj: la granda nombro de enmigrintoj el Eŭropo kaj la minerala riĉeco kiu gravigis la nacion por okcidentaj landoj, speciale dum la Malvarma Milito. Pro la unua, Sud-Afriko estas rase tre diversa ŝtato. Ĝi enhavas la plej grandajn nombrojn da "Koloruloj" (t.e., rase miksitaj homoj), da eŭropidoj kaj da hindoj en Afriko. Proksimume 75% el la loĝantaro konsistas el nigruloj.

Rasa konflikto inter la Eŭropa minoritato kaj la nigrula majoritato estas gravega temo en la historio kaj politiko de la lando, rezultiginte la apartismon kiun efektivigis la Nacia Partio en 1948. La apartismaj leĝoj ekaboliĝis en 1990 post longa kaj perforta batalo de la nigra majoritato, kaj de iuj eŭropidoj, mestizoj kaj hindoj.

En 1994 Nelson MANDELA estis elektita kiel la unua nigra prezidento. La nuna prezidento, Thabo MBEKI, estis elektita en la dua demokrata baloto (1999) kaj denove en 2004.

Legu la artikolon...

Semajno 13 redakti

 

Reĝo Arturo estas grava figuro de la mitologio de Britio, en kiu li prezentas la idealon de reĝado kaj en milito kaj en paco. Li estas la centra persono en la serio de legendoj konataj kiel la Artura legendo. Oni disputas pri tio, ĉu Arturo aŭ ajna modelo por li entute iam ajn ekzistis. En la plej fruaj mencioj kaj en la kimraj tekstoj oni neniam donas al li la titolon "Reĝo". Fruaj tekstoj mencias lin kiel dux bellorum ("gvidanto de militoj", "militestro") kaj la mezepokaj kimraj tekstoj ofte nomas lin ameraudur ("imperiestro"; tiu vorto estas pruntita de la latina imperator, kio povus signifi ankaŭ "militestro").

La nomo devenas de la kelta radiko "Arz" kiu signifas "urso", simbolo de forto, stabileco kaj protekto, karakteroj ekzistantaj en lia legendo: li estis homo forta, trankvila kaj kiel reĝo garantianto de la sekureco de siaj regatoj. En la kelta civilizacio la urso estis ĉefe besto emblema de la reĝeco.

Legu la artikolon...

Semajno 14 redakti

 

Johnny DEPP estas fama usona aktoro. Li naskiĝis la 9-an de junio 1963 en Owensboro, Kentukio, Usono. Lia unua filmo estis A Nightmare on Elm Street en 1984. Li famiĝis en 1987 per sia rolo en la televida serio 21 Jump Street. En 1990 li renkontis reĝisoron, kiu determinis lian kinan karieron: Tim Burton. Per multaj kunaj filmoj li helpis lin fariĝi mondkonata aktoro, kiu kutimas emfazi sian apartecon kaj sian ikonrompecon.

Jam delonge Depp estas la koramiko de la franca kantistino kaj aktorino Vanessa Paradis, kun kiu li havas du infanojn. Li vivas nun inter Los-Anĝeleso kaj vilao en suda Francio, kaj ankaŭ estas bienulo de bahama insulo.

Legu la artikolon...

Semajno 15 redakti

 

La menstrua ciklo markas periodajn fiziologiajn ŝanĝojn en la korpo de femalo, kiuj estas sub kontrolo de la reprodukta hormona sistemo kaj devigaj por reproduktado. La menstruaj cikloj ĉe virinoj tipe aperas je monata bazo inter pubereco kaj menopaŭzo. Krom homoj la menstruajn ciklojn havas nur grandaj simioj diference de oestra ciklo ĉe plimulto de specioj de mamuloj.

Dum la menstrua ciklo sekse matura femala korpo evoluigos unu ovolon (porokaze du, el kiuj povas estiĝi neidentaj ĝemeloj) kaj liberigos ilin en la tempo de ovumado. Plenigaĵo de utero (endometrio) kreskas sinkrone. Ovuminte la plenigaĵo ŝanĝiĝos por prepari potencialan implantaĵon de la fekundigita ovolo por fondi gravedecon. Se la fekundiĝo kaj la gravedeco ne sekvas, la utero seniĝos de la plenigaĵo kaj komenciĝos nova menstrua ciklo. Procezo de senigado de la plenigaĵo nomiĝas menstruo (aŭ neformale monataĵo). La menstruo porekstere montriĝas en formo de sangado: la baza parto de endometrio kaj sangproduktoj, kiuj elkorpiĝas el la korpo tra vagino.

Legu la artikolon...

Semajno 16 redakti

 

Asmat estas nomo de tribo de indiĝenoj, vivanta en Indonezio, sur Okcidenta Nov-Gvineo. Proksimume 65.000 homoj de tribo Asmat vivas en duondolĉa delto, kiu donas fiŝojn, testudojn kaj krabojn. Asmatoj estis ĉiam la plej timigataj ĉasistoj de kranioj kaj kanibaloj. Bazo de ilia vivo estas por ili la morto de malamiko. Asmat-ow signifas veraj homoj diference de spiritoj de antaŭuloj kaj bestoj.

Legu la artikolon...

Semajno 17 redakti

 

Monato estas internacia Esperant-lingva magazino sendependa kun artikoloj pri politiko, kulturo, scienco, moderna vivo kaj aliaj temoj. Ĝi estas presita en Belgio, kaj havas legantojn en 65 landoj. Ĝi estas unika, ĉar por ĝi raportas nur korespondantoj el la lando mem, kiuj do fone konas la lokan situacion.

Monato estis fondita en 1979 de Stefan Maul. La unua numero aperis la 15-an de januaro 1980, kaj ekde tiam aperas mezume unu numero ĉiumonate. Monato estas la posteulo de Semajno, de kiu aperis nur unu numero, tiu de la 1-a de septembro 1978.

Legu la artikolon...

Semajno 18 redakti

 

La Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio (angle National Aeronautics and Space Administration - NASA) estas la oficiala usona agentejo de kosma esplorado kaj studo. Ĝi estas nemilita organizaĵo, tamen ĝi faras militajn kaj nemilitajn misiojn.

La vizio de NASA estas "plibonigi vivon tie ĉi, etendi vivon tien, kaj trovi vivon preteren".

Ĝia misio estas "kompreni kaj protekti nian hejman planedon, esplori la universon, serĉi por vivo, kaj inspiri la sekvantan generacion de esploristoj".

Legu la artikolon...

Semajno 19 redakti

 

Kolombio (hispanlingve Colombia [koLOMbja]) estas ŝtato lokita en la nordokcidento de Sudameriko. Laŭ loĝantaro, Kolombio estas la tria plej granda lando en Latinameriko - nur Brazilo kaj Meksiko estas pli grandaj. En la okcidento estas Pacifiko, en la nordo la Kariba Maro, en la oriento Venezuelo kaj en sudo la ĝangalo de Amazono. La lando estis nomita laŭ Kristoforo Kolumbo.

La ĉefaj eksportaĵoj de Kolombio estas kafo, perloj, nafto, karbo, floroj, smeraldoj kaj kokaino. 80 % de la kokaino en la mondo estas produktitaj en Kolombio. La Malneta Enlanda Produkto de Kolombio estas 87 miliardoj da usonaj dolaroj, do po 1.910 $ porkape.

Legu la artikolon...

Semajno 20 redakti

 

Francio estas ŝtato, kies teritorio ĉefe situas en okcidenta Eŭropo sed ankaŭ inkludas kelkajn transmarajn dependaĵojn en aliaj kontinentoj. Parizo, la franca ĉefurbo, viciĝas inter la unuarangaj internaciaj metropoloj. Francio etendiĝas ekde Mediteraneo ĝis la Manika Markolo, kaj ekde la riverego Rejno ĝis la Atlantika Oceano. Francoj ofte uzas la kromnomon l'Hexagone (la "sesangulo") por difini la eŭropan teritorion de Francio pro ĝia geografia ŝajno.

Francio estas demokratio, organizita kiel relative centralizita respubliko kun dukapa ekzekutivo. Ekonomie estis tiu lando la kvina plej riĉa ŝtato de la tuta mondo en 2004. Ĝiaj ĉefaj idealoj estas resumitaj en la fama Deklaracio de Homaj kaj Civitanaj Rajtoj de 1789. Krome estas Francio unu el la fondintaj membroj de Eŭropa Unio en 1957, sed ankaŭ de la Unuiĝintaj Nacioj en 1945. Kiel unu el la venkintoj de la Dua Mondmilito, Francio estas unu el la kvin konstantaj membroj de la Konsilio de Sekureco. La franca armeo disponas pri la atombombo.

La nomo France devenas de la Frankoj, ĝermana tribo kiu okupaciis la landon post la disfalo de la romia imperio.

Legu la artikolon...

Semajno 21 redakti

 

Pío BAROJA y NESSI (naskiĝis en San Sebastián je la 28-a de decembro 1872, mortis en Madrido je la 30-a de oktobro 1956), estis grava hispana verkisto kiu elstaris pro siaj romanoj kaj apartenis al skolo nomita “generacio de 1898”.

Baroja verkis prefere laŭ la rakonta genro (rakontoj, noveloj, romanoj) sed verkis ankaŭ eseon, teatron, poezion (Canciones del suburbio) kaj biografion.

Li proponis malferman romanmetodon, tio estas, li sentis la romanon kiel fluo de okazintaĵoj kiuj sekvas unu la alian. Tiu sekvo ĉirkaŭiras la ĉefrolulon sur kiu baziĝas la mesaĝon de ĉiu verko. La historio estas kaj senfina kaj seneka. Pro tio oni povus konsideri, ke Baroja estas romanisto de okazintaĵoj unu post la alia.

Legu la artikolon...

Semajno 22 redakti

Gŭangŝjio

Semajno 23 redakti

 

Hejma kato (latine Felis silvestris f. catus) estas jam dum kelkaj jarcentoj hejma besto. De siaj antaŭuloj ĝi heredis eminentan aŭdkapablon kaj vidkapablon kaj perfekte akomoditan por ĉasado korpon. Ankoraŭ antaŭ nelonge la kato estis neforpripensebla parto de ĉiu provinca domo. Sed kun evoluo de civilizo estas de tiu ĉi provinca medio senĉese malpli multe kaj la kato perdas sian postenon de utila hejma besto. En urboj ĝi fariĝas pro siaj reprodukta kapablo kaj pro potencionala danĝero de kontaĝo de toksinoplasmozo kaj diversaj parazitoj nebonvenigata problemo. Aliflanke estas dank‘ al relativa nepretendema zorgeco kaj kapablo aldoni al loĝejo varmon de hejmo senĉese pli multe ŝatata hejma besto.


Legu la artikolon

Semajno 24 redakti

 
Rastafariana desegno

Rastafaria movado estas religia movado kiu komenciĝis en Jamajko en la fruaj 1930-aj jaroj el Bibliaj profetaj diraĵoj, nigrulaj sociaj kaj politikaj streboj kaj la instruoj de la jamajka publikigisto kaj organizanto Marcus Garvey, ĝenerale pensita la iniciinto. Estis ĉ. 1 000 000 Rastafarianoj tutmonde en 2000. Oni taksas ke sesdek elcento da Jamajkanoj pensas sin rastafarianoj. Rastafarianismo komencis ĉe laborklasaj nigruloj en Jamajko, sed jam disvastiĝis tra multe da la mondo per enmigrado. Do Rastafarianismon oni povas klasi kun religioj de Amerikaj negroj. Mezklasanoj, blankuloj, azianoj, kaj araboj estas nun minoritatoj en la religio.

Legu la artikolon...

Semajno 25 redakti

 
Charles Lemaire

Charles Lemaire (naskiĝis la 26-an de marto 1863, mortis la 21-an de januaro 1926) estis esplor-vojaĝisto en Meza Afriko kaj la patro de Esperanto en Belgio. Iam fine de la 19-a jarcento eŭropaj esploristoj ekpenetris en la plej forajn regionojn de Afriko. Unu inter ili estis la belga oficiro Charles Lemaire. Li meritas specialan atenton ne nur pro siaj esplorvojaĝoj kaj siaj detalaj raportoj, sed ankaŭ pro verkado de kelkaj interesaj libroj, krome kiel multflanka organizanto kaj socia aganto, kaj ĉefe kiel unua direktoro de la Belga Kolonia Altlernejo (kiu funkciis en Antverpeno de 1920 ĝis 1962).

Aparte interese estas, ke li estas la persono, kiu faris la unuan veran propagandon por Esperanto en Belgio. Se oni deziras iom pli bone koni la homon Lemaire, iu aparte bona informfonto estas la dulingva libro Tra Mez-Afriko - A Travers l'Afrique centrale, eldonita en 1906 de la belga presisto (kaj Esperanto-aktivulo) Antoon Jozef Witteryck. Legu pli...

Semajno 26 redakti

Kalgario (angle: Calgary) estas urbo en la provinco Alberto, en okcidenta Kanado. Ĝi lokiĝas en la sudo de la provinco en regiono de montetoj kaj altaj ebenoj 80 km-ojn oriente de la Rok-Montaro. Ĝi estas la plej granda urbo de Alberto kaj la tria plej granda en Kanado; ĝi estas la plej granda metropola regiono en Kanado inter Toronto kaj Vankuvero.

Kalgario estas bone konata kiel cel-loko por vintraj sportoj kaj ekoturismo, proksima al pluraj montaj ripoz-lokoj. La ekonomio de Kalgario fokusiĝas unuavice je la nafto-industrio, sed agrikulturo, turismo, kaj teknologiaj industrioj ankaŭ grave kontribuas al la rapida ekonomia kreskado de la urbo. Kalgario nun havas la due plej altan koncentriĝon de ĉef-oficejoj en Kanado. La urbo ankaŭ gastigas plurajn grandajn festivalojn ĉiujare, inkluzive la Kalgaria Stampedo, la Festivalo de Popol-Muziko, la Lilaka Festivalo, kaj la due plej granda kariba festivalo en Kanado (Carifest). Kalgario estis la unua kanada urbo, kiu gastigis la Vintrajn Olimipikojn, en 1988.

Legu la artikolon...

Semajno 27 redakti

 

Bonsajo estas malnova arto de miniaturigo de arboj kaj ties kulturado en florpotoj. Bonsajo similas laŭ grandeco al ordinara ĉambrofloro, sed laŭ proporcioj al normala arbo. Fakte bonsajo estas "preciza", sed malgrandigita kopio de arbo, elkreskinta en naturkondiĉoj.

Bonsajo, traduko el la japana 盆栽 [bonsai], signifas "kreskaĵon en plata ujo". Kiel devena lando de bonsajo estis erare konsiderata Japanio, sed fakte la arto de kulturado de miniaturaj arboj en ujoj aperis en malnovepoka Ĉinio proksimume antaŭ 2 mil jaroj. La arto kulturi bonsajojn venis en Japanion nur en la 6-a jarcento, kune kun budhismo. Ĉi tie la arto de kulturado de bonsajoj ricevis pluan evoluon. Kaj ĝuste de tie ĉi ĝi komencis sian venkan marŝon tra la tuta mondo.

Legu la artikolon...

Semajno 28 redakti

 

Ĉasado estas la serĉado, sekvado, kaptado, mortigo kaj utiligo de ĉaseblaj sovaĝaj bestoj. Preskaŭ ĉie en la mondo ekzistas leĝoj, kiuj reguligas, kiam kiu rajtas ĉasi kion - Ĉasado nepermesata nomiĝas "ŝtelĉasado".

Jam en la frua ŝtonepoko la homoj ĉasis - ĝenerale oni karakterizas la tiu-epokajn homojn kiel "ĉasistoj kaj kolektistoj". La ĉasado ne nur liveris viandon manĝeblan, sed ankaŭ ostojn necesajn por farado de ĉiuspecaj iloj, kaj felojn por vestado.

Kiam la homoj pli kaj pli ekhavis konstantajn loĝlokojn kaj pli kaj pli ekhavis dombestojn, kiuj liveris viandon, ostojn kaj felojn (kaj aldone lakton, lanon kaj ovojn), la graveco de ĉasado malkreskis. Jam en la antikvaj altkulturaj civilizacioj la ĉasado rigardiĝis luksa kaj distra hobio, kiun flegis ne plu ĉiuj, sed nur elektitaj homoj. Tamen ekzistis ĉasaj kultoj por antikvaj dioj, kiuj aparte rilatis al ĉasado - kiel la greka diino Artemisa kaj la romia diino Diana. Ankaŭ la katolika eklezio rapide nomumis sanktulon respondecan por ĉasado, la sanktan Huberton.

Legu la artikolon...

Semajno 29 redakti

 

Fortalezo (portugale Fortaleza (fortikaĵo)), ĉe la Atlantiko, estas la ĉefurbo de Cearao, nordorienta subŝtato de Brazilo. Je du gradoj sude de la ekvatoro, je altitudo ĉirkaŭ 21m, ĝi estas municipa centro de 313,8 km² de areo kaj 2 097 757 da enloĝantoj (urba denseco: 6 685,01 po km²). En ĝia metropola areo vivas ĉirkaŭ 3,1 milionon da enloĝantoj je 2001. Fortalezo allogas ĉiujare milionojn da turistoj el tuta Brazilo kaj de cetera mondo. Ĝi situas ĉe koordinatoj 3° 43′ S 38° 33′ U / 3.717 °S, 38.550 °U / -3.717; -38.550 (mapo)Koordinatoj: 3° 43′ S 38° 33′ U / 3.717 °S, 38.550 °U / -3.717; -38.550 (mapo).

Ĝi estas grava haveno, kiu eksportas kotonon, kafon, felojn kaj aliajn produktojn de la landinterno.

Legu la artikolon...

Semajno 30 redakti

 

Filologio (de la greka φιλολογία, philología, "amo al lingvo") — unuiĝo de kelkaj sciencoj (lingvistiko, literaturologio, tekstologio k. a.), kiuj esploras homan kulturon per analizo de teksto. Alivorte, per filologio oni komprenu la studon (ne nur sciencan, sed ankaŭ artan aŭ filozofian), kiu serĉas la interpretadon de tekstoj en ilia socia kunteksto.

Kvankam kelkaj antikvaj aŭtoroj, kiel Platono, jam uzis la vorton, estis Friedrich August Wolf, en 18-a jarcento kiu uzis unue la vorton en moderna senco. Vere, Wolf faris vortludon, ĉar kiam li publikigis sian verkon "Prolegomena ad Homerum" (1795), oni demandis lin, al kiu studobjekto tiu libro apartenas, laŭdire, li respondis "Filologio", kiu povas signifi "amo al lingvo", sed ankaŭ "mia propra scienco" (philos ankaŭ estas pronomo, kiu signifas "(ies) propra").

Legu la artikolon...

Semajno 31 redakti

 
Komputila modelo de la studio

Kio? Kie? Kiam? (ruse Что? Где? Когда? [ŝto gdje kagDA]) estas intelekta kvizludo, tre konata en ruslingva medio. Ĝi estis inventita en 1975 de televida reĝisoro Vladimir Voroŝilov. La ludo rapide fariĝis tiom populara, ke krom la origina televida versio aperis sporta varianto de la ludo. Dum la ludo teamo el 6 (ĝis 8 en sporta versio) personoj devas respondi demandojn, havante por pripenso kaj pridiskuto nur unu minuton. La demandoj estas ĉiam tiaj, ke oni povas respondi ilin surbaze de ĝeneralaj "lernejaj" scioj kaj iom da logiko. Por ĉiu korekta respondo la teamo ricevas unu poenton.

La ludo postulas grandan klerecon kaj vastan superrigardon en la modernaj scioj, kapablon rapide, originale kaj foje neordinare pensi. El la ludtitolo oni povas (erare) konkludi, ke por bone respondi necesas scii multajn konkretajn faktojn. Reale la demandoj kiuj postulas prifaktan scion estas neinteresaj, kaj oni ĉiel strebas eviti tiajn. Bona demando mem enhavas en si ĉion necesan por la respondo, krom tio eble bezonatas komunaj ĝeneralaj scioj el mezlernejaj studoj, atentemo, observemo ktp. Legu pli...

Semajno 32 redakti

Marilyn MANSON, pseŭdonimo de Brian Hugh Warner (naskita la 5-an de januaro 1969 en Ohio) estas ĉefo kaj membro de la samnoma muzik-grupo kies nunaj aliaj anoj nomiĝas Chris Vrenna, Madonna Wayne kaj Tim Skold. La rokmuziko de la kalifornia grupo (naskita en 1990) fariĝis unu el la plej populara alternativ-muziko en Usono kaj eĉ tutmonde, kiu proksimiĝas al metalroko, industria roko kaj glamo. La grupo estas laŭ kelkaj la plej fama gota muzikgrupo, kvankam la nocio "fama" tuj malproksimas ĝin el tiu movado.

Legu la artikolon...

Semajno 33 redakti

 
Balenoptero

La plej granda mamulo de la hodiaŭa kaj verŝajne ankaŭ la plej granda mamulo de ĉiuj tempoj estas blua grandega baleno (Balaenoptera musculus). Rekordaj unuopuloj povas ĝiskreski ĝis 33,5 tunoj kaj pezo ĝis 190 tunoj. Sed kutime ili ĝiskreskas ĝis longeco de "solaj" 19 – 27,5 m kaj pezo 60 – 140 tunoj. Ankaŭ pluaj cetacoj atingas grandegajn dimensiojn. Al la plej grandaj apartenas balenoptero finvalo (Balaenoptera physalus), kiu ĝiskreskas ĝis 18 – 23 (27,3) m kaj pezo 45 – 70 (100) t, plu balenoptera norda (Balaenoptera borealis) kun 12 – 15 (21) m kaj 20 – 30 (40) t, grenlanda baleno (Balaena mysticetus) kun 15 – 18 (20) m kaj 50 – 70 (100) t, ĝiba baleno (Megaptera novaeangliae) 11 – 19 m kaj 25 – 30 (40) t. El dentigitaj cetacoj la plej granda estas kaĉaloto (Physeter catodon) kun 8 – 20 (23,1) m kaj pezo 35 – 70 (85) tunoj. Mamuloj povas atingi tiujn ĉi grandecojn sole dank‘ al restado en akva medio, kiu superportas iliajn korpojn. Sur seka tero eĉ malpli grandaj cetacoj sufokiĝos pro la pezo de sia propra korpo.

Legu la artikolon...

Semajno 34 redakti

 

Ludoviko la 14-a (franclingve Louis XIV, prononcu [lui katorz]) (naskiĝis la 5-an de septembro 1638 en Saint-Germain-en-Laye - mortis la 11-an de septembro 1715 en Versailles) reĝis kiel burbona monarko de Francio kaj de Navaro ekde la 14-a de majo 1643 ĝis sia morto, kiam li estis 77 jarojn aĝa. Li heredis la tronon nur kelkaj monatoj antaŭ sia kvina datreveno, sed ne posedis efektivan potencon antaŭ la morto de sia ĉefministro, la kardinalo Jules Mazarin, en 1661. Ludoviko la 14-a, ankaŭ konata kiel la Reĝo-Suno (Le Roi Soleil) aŭ kiel Ludoviko la Granda (Louis le Grand), regis Francion dum sepdek du jaroj, tio estas la plej longa reĝado en tiu lando kaj eĉ en iu ajn alia grava reĝlando. Ludoviko la 14-a grandege plifortigis la potencon kaj la influon de Francio en Eŭropo, ĉefe per tri gravaj militoj - la Franca-Nederlanda milito, la Milito de la ligo de Augsburg kaj la Sukceda Milito de Hispanio - sed ankaŭ per aktiva subteno de arto, scienco kaj ekonomio. Post multaj jarcentoj, la reĝo plie finpretigis la submeton de la plej tumultemaj feŭdaj sinjoroj per la kunvenigo de ili ĉe la kastelo de Versailles, kaj tiel asertis la ĉiopovan aŭtoritaton de la franca monarkio.

Legu la artikolon...

Semajno 35 redakti

 
La Matrimandiro, la plej fama kaj centra konstruaĵo en Aŭrorurbo, tiel nomata "spirito de la domaro" ade konstruita de 30 jaroj

Auroville (laŭ franca prononco [orovil]) estas komunaĵo de proksimume 2.000 internaciaj homoj ekkonstruita en 1968 laŭ la ideoj de Sri Aŭrobindo, barata filozofo kaj la direktoj de Mirra Alfassa, ankaŭ nomita « Patrino ». La tiel nomata urbo troviĝas en sudorienta Barato, 160 km-oj sude de Ĉenajo kaj 6 km-oj norde de Pondiĉero, en Tamilnado, ĉe la marbordo. Aŭrorurbo aspektas nun pli kiel arbaro inter kiu staras pli ol 100 komunaĵoj ol kiel vera urbo. La projekto iom post iom popularigis kaj allogas nun multajn turistojn de la tuttero scivolajn pri tiu originala entrepreno.

Legu la artikolon...

Semajno 36 redakti

 
Paroĥa preĝejo kun paroĥestrejo el norda flanko

La romkatolika paroĥa preĝejo de la Plej Sankta Triunuo en Fulnek, estanta post la kastelo ĉefdominanto de la urbo, apartenas al la plej artvaloraj barokaj konstruaĵoj en Nordorienta Moravio.

La preĝejo estas ununava, okcidentflanke kunigita kun gotika klostro, kiu iĝis parto de malsupra etaĝo de la paroĥestra domo. La profundeca norda-suda nav-akso direktiĝas orte al la Kastela Altaĵo, la larĝeca akso paralelas kun teoria suda flanko de la placo. La ĉefaltaro direktas norden kun eta dekliniĝo okcidenten. Orientflanke estis konstruita ovala kapelo de Sankta Jozefo. En la norda navflanko dominas masiva masonita ĥorejo.

La origina paroĥa preĝejo de Fulnek, konsekrita al Sanktaj Filipo kaj Jakobo, staris surloke de la hodiaŭa Kapelo de Sankta Jozefo maldekstraflanke de la navo. Oni ne plu scias, kiam la preĝejo konstruiĝis, la plej malnova pruvo pri ĝi devenas de dokumento de la 26-a de februaro 1293 per kiu sinjoro Oldřich de Lichtenburk, ido de la potenca klano de Ronovec kaj posedanto de la regiono de Fulnek vendis al la vilaĝestro Štědron el Jílovec tiean vilaĝestrejon por dek markoj.

Legu la artikolon...

Semajno 37 redakti

 
La mapo montras la centron de Romo en la epoko de la imperiestroj (cezaroj)

La Imperiestraj Forumoj en Romo estas aro de konstruaĵoj ĉirkaŭ placo, kiujn sinsekve konstruis aŭ alikonstruis la romiaj imperiestroj en la urbokerno. Ilia konstruado okazis inter la jaroj -46 kaj 113, sub ordonoj de la imperiestroj Julio Cezaro, Aŭgusto, Vespasiano, Domiciano kaj Trajano. Krom Domiciano, ĉiu el tiuj imperiestroj donis sian nomon al unu el la forumoj.

Al la Imperiestraj Forumoj oni ne kalkulas la Roman Forumon, alinome la malnova foirejo respublika, kies unua instalo datiĝas al la reĝa epoko (4-a jarcento antaŭ nia epoko), kaj kiu dum jarcentoj estis la politika, religia kaj ekonomia centro de la urbo.

Malgraŭ la multaj novaj konstruaĵoj kaj la rekonstruaĵoj de pli malnovaj, kaj malgraŭ la multaj monumentoj, kiuj ĝin ornamas, la Roma Forumo neniam havis unuecan karakteron. Sub Cezaro kaj Aŭgusto la konstruado de la Julia Baziliko kaj la riparado de la Emilia Baziliko, kiuj limis la longajn flankojn de la placo, donis al ĝi tamen certan regulecon.

Legu la artikolon...

Semajno 38 redakti

 
Monto Sankta Mikaelo en Normandio.

Monto Sankta Mikaelo (en la franca: Mont Saint Michel) estas roka insulo en la vadomaro de la marenfluejo de la Couesnon, ĉirkaŭ 1 kilometro antaŭ la normanda marbordo. La insulo famiĝis pro la tie konstruita benediktana monaĥejo (11-a ĝis 16-a jarcento), kiu superrigardas la nur ĉirkaŭ 55.000 kvadratmetrojn grandan insuleton (ĉirkaŭo de proksimume 830 metroj). La statuo de Sankta Mikaelo sur la pinto de la abateja preĝejo kulminas je 170 metroj super la maro. Ĝi estas unu el la plej belaj ekzemploj pri franca mezepoka arkitekturo kaj pri abatejo fortikigita.

Monto Sankta Mikaelo nomiĝas ankaŭ la urbo (departemento Manche, regiono Malsupra Normandio), kiu estis fondita en 708, kaj vivis dum la mezepoko danke al pilgrimuloj kaj hodiaŭ danke al turismo.

Ankoraŭ hodiaŭ loĝas kaj laboras benediktanoj en la monaĥejo, kvankam la Monto Sankta Mikaelo iĝis granda turistocelo, kiun vizitas ĉirkaŭ 3,5 milionoj da homoj ĉiujare. La monto kaj la golfeto estas parto de la Monda Heredaĵo de Unesko, ekde 1979 Legu pli...

Semajno 39 redakti

 

Fero estas kemia elemento en la perioda tabelo de elementoj kun la simbolo Fe (de la latina Ferrum, fero) kaj ordonumero 26. Ĝi estas metalo de la 4-a periodo kaj de la 8-a grupo en la perioda tabelo.

La averaĝa fero-atomo havas 56-oblan mason de unu hidrogen-atomo. Fero estas la deke plej ofta elemento en la universo.

Legu la artikolon ...

Semajno 40 redakti

 

Naciismo estas ideologio, laŭ kiu la nacio, kune kun la etneco aŭ la nacia identeco estas fundamentaĵo de la socia vivo de homoj, kaj kiu faras certajn politikajn eldirojn surbaze de tiu kredo: antaŭ ĉio, ke la nacio estas "la sola legitima bazo por la ŝtato", kaj ke "ĉiu nacio rajtas havi sian propran ŝtaton". Alie dirite, ĝi estas "unuavice principo, laŭ kiu la politika unuo kaj la nacia unuo devas esti kongruaj" (Ernest Gellner). En tiu formo la naciismo estas universala ideologio; sed la termino referencas ankaŭ al la specifa ideologio de naciismaj movadoj, kiuj faras politikajn pretendojn por difinitaj nacioj. La naciismon oni difinas ankaŭ kiel "specifan nocian perspektivon" naskitan en Anglio dum la 16-a jarcento kaj poste disvastiĝintan al aliaj komunumoj, kiu prezentas "la konsistigan elementon de la moderna epoko". Tiuj movadoj eventuale pridisputas unuopajn pretendojn unu de la alia, sed ili dividas komunan naciisman ideologion.

Legu la artikolon...

Semajno 41 redakti

 

Arkeologio tradicie estas parto de la historia scienco, kiu sin bazas sur homaj restaĵoj, enkadre de monumentoj kaj artoj de la antikva epoko. Laŭ alia vidpunkto, arkeologio estas parto de antropologio kiu studas restaĵojn de materia kulturo. En 1948, Walter Taylor deklaris ke arkeologio ne apartenas al historio kaj eĉ ne al antropologio, sed estas memstara scienco. Hodiaŭ, tiuj tri vidpunktoj havas subtenantojn.

Nuance, paleontologio estas historia esploro rekte de animalaj (inkluzive homaj) kaj vegetalaj restaĵoj, rigardataj kiel kapablaj signi pri la pasinta praa vivo, dum arkeologio okupiĝas pri faraĵoj. Ekzemple, arkeologio esploras konstruaĵojn de la antikva homo, dum paleontologio homajn ostojn tie restintajn.

Laŭmaterie, la informoj pri la pasinteco povas esti la plej diversaj temoj, - pri ekonomio, arto, civilizo, antropologio ktp., - per kiuj fariĝas la materia divido de la arkeologio en plurajn apartajn dividojn, aŭ specojn.

Legu la artikolon...

Semajno 42 redakti

 
Mozart (1756-1791)

La klasika epoko en okcidenta muziko okazis en granda parto de la 18-a jarcento, kaj en la fruan 19-an jarcenton. Kvankam la terminon klasika muziko oni uzas kiel ĝeneralan terminon, kiu signifas ĉiajn specojn de muziko en tiu ĉi tradicio, ĝi malpli ofte povas signifi ankaŭ tiun ĉi apartan epokon interne de tiu tradicio. Kiel limdatojn por la periodo oni ofte citas la jarojn 1750 kaj 1820, sed estis konsiderinda komuntempo je ambaŭ flankoj kun la antaŭa kaj posta periodoj, same kiel okaze de ĉiuj muzikaj epokoj. Kaj iuj fontoj eĉ mencias 1730 kiel la komencan jaron.

Legu la artikolon...

Semajno 43 redakti

 
Adriaen van de Venne, Fiŝkaptado de animoj, 1614

Historion de kristanismo eblas kompreni principe per du manieroj: tamen kiel fako de historio, kiu dediĉas sin al historio de kristanaj eklezioj; sed kelkaj teologoj komprenas la t.n. eklezian historion kiel memstaran teologian disciplinon. La diferenco inter ambaŭ konceptoj konsistas en tio, ke dum historiisto konceptas la historion enkadre de metodologio al lia fako propra, teologo uzas metodikon propra al teologio - kaj ĉikaze li komprenos la eklezian historion kiel parto de la t.n historio de savo.

Legu la artikolon...

Semajno 44 redakti

 

Der Schatz im Silbersee (La trezoro sur Arĝenta lago) estas nomo de filmo de 1962 filmita laŭ motivo de romano Der Schatz im Silbersee de Karl May.

En la tempo, kiam Horst Wendlandt decidis filmi sian unuan filmon de Karl May La trezoron sur Arĝenta lago, li estis jam tre sukcesa producento. Sed li ne estis finance tiel sendependa kiel lia antaŭa okupiganto Artur Brauner. Li do devis konvinki al kunlaborado siajn kunulojn. Preben Philipsen rapide kapjesis – li sciis, ke Wendlandt kapablas ŝanĝi preskaŭ ĉiun objekton de sia intereso en oran minejon. El Hamburgo li forvojaĝis ĝis Munkeno, por ke li konvinkigu Waldfried Barhel-on, ĉefon de firmao Constantin. Barthel ankaŭ konsentis kaj oni povis filmi la plej multekostan filmon de postmilita periodo.

Legu la artikolon...

Semajno 45 redakti

 

La eŭska lingvo estas lingvo parolata de eŭskoj en Eŭskio, regiono de nordorienta Hispanio kaj sudokcidenta Francio. Lingvistoj kredas ke la eŭska estas izolita lingvo, do ke neniu alia lingvo estas en la sama lingva familio kiel ĝi.

En Baskio estas proksimume 690.000 homoj parolas la eŭskan denaske, el kiuj 500.000 loĝas en la parto de Baskio, kiu apartenas al Hispanio. Ankaŭ estas sufiĉe multaj denaskaj eŭsk-parolantoj ekster Eŭskio, tiel ke la tuta nombro de denaskaj parolantoj eble eĉ atingas 800.000.

Nuntempe, ĝi estas kunoficiala lingvo en Eŭska Aŭtonoma Komunumo kaj partoj de Navaro, sub protekto de Hispana Konstitucio de 1978. Eŭska televido dediĉas kanalon al ĝi, kaj pluraj radiostacioj sendas muzikon kaj novaĵojn eŭske. Akademio (Euskaltzaindia) kreis komunan kleran dialekton (euskara batua, "unuigita eŭska lingvo", moknome euskeranto) baze je gipuska dialekto.

Legu la artikolon...

Semajno 46 redakti

 
Princo Rastislav

La historio de Slovakio konsistis el la jenaj ĉefaj periodoj:

Legu la artikolon...

Semajno 47 redakti

 
Viro el tribo Dani

Dani estas etna grupo de indiĝenoj de tribo de danioj vivanta en Indonezio, en Nov-Gvineo, en Papuo Barato, en valo Baliem. La valo Baliem troviĝas meze de montaroj de insulo Nov-Gvineo, proksimume 3500 km oriente de ĉefurbo Ĝakarto. Nur en la jaro 1938 unuafoje tuŝis la valon Baliem piedo de fremda homo.

Legu la artikolon...

Semajno 48 redakti

 

Delfenoj (Delphinidae) estas familio de maraj kaj riveraj mamuloj el la ordo cetacoj, subordo dentocetacoj. Al la familio apartenas 40 genroj. Delfenoj vivas en ĉiuj maroj.

Delfenoj formas grupon kun kompleksa socia strukturo; ili kunlaboras por la ĉaso aŭ la reciproka defendo. Multaj eksperimentoj montris ilian grandan inteligenton kaj interalie la kapablecon sin rekoni en spegulo kaj uzi ilojn. Ilia lingvo bazita sur ultra-sonoj ne aŭdeblaj de homoj estas kompleksa lingvo.

Estis multaj kazoj, kiam delfeno savis vivon de homo.

Legu la artikolon...

Semajno 49 redakti

Gotika muziko

Semajnoj 50 ĝis 52 redakti

 

Krimo kaj Puno (ruse: Преступление и наказание) estas romano verkita de rusa verkisto Fjodor Dostojevskij. Unue eldonita en revuo nomita La Rusa Mesaĝisto, ĝi aperis en dek du monataj felietonoj en 1866 kaj poste eldoniĝis kiel libro. Kune kun Milito kaj Paco de Lev Tolstoj, la romanon oni konsideras unu el la plej bone konataj kaj plej influaj rusaj romanoj.

Krimo kaj Puno fokusiĝas sur Raskolnikov, senmoniĝinta studento kiu ellaboras planon mortigi kaj rabi malamatan lombardistinon, por solvi tiel siajn financajn problemojn kaj samtempe por senigi la mondon je ŝia malbonegeco. Iom simptomante megalomanion, Raskolnikov kredas sin aparte lerta homo, simila al Napoleono. Kiel eksterordinarulo, li sentas sin pravigita je sia decido murdi, ĉar li ekzistas ekster moralaj limoj kiuj efikas por "ordinaraj" homoj ("Ĉu mi estas homo aŭ bestaĉo tremanta? Ĉu bestaĉo tremanta aŭ ĉu mi havas rajton?", - demandas li sin mem, kuraĝige). Tamen, tuj post sia krimo, Raskolnikov malsaniĝas kaj ĉagreniĝas de la memoro pri siaj agoj. Krimo kaj Puno bildigas la iom-post-ioman konsciiĝadon de Raskolnikov pri sia krimo kaj lian kreskantan deziron konfesi.

Legu la artikolon...