Megalomanio

Megalomanio (de la greka vorto μεγαλομανία) estas psiĥopatologia kondiĉo karakterizata de iluziaj fantazioj pri riĉeco, potenco, aŭ ĉiopovo - ofte aŭ ĝenerale konata kiel iluzioj de grandeco. Ĝi inkluzivas obsedon pri grandiozaj aŭ ekstravagancaj aferoj aŭ agoj. Ĝi foje simptomas maniajnparanojajn malsanojn.

En fikcio redakti

Megalomanion oni ofte bildigas en fikcio, kutime kiel afliktiĝo de superkanajloj. Oni ne ĉiam ĝuste uzas la vorton laŭ strete ĝusta maniero. Ekzemple, estas ordinara afero priskribi kanajlon megalomania se tiu evidentigas obsedon gajni potencegon kaj riĉegon (anstataŭ iluzion ke li jam posedas tiajn aferojn). Tamen, fikcio ankaŭ entenas aŭtentike megalomaniajn superkanalojn (ekzemple, la kanajlo en Flash Gordon Conquers the Universe ~ Flash GORDON Venkas la Universon), kaj la duaranga obsedo kun grandiozaj aŭ ekstravagancaj aferoj aŭ agoj estas ordinara trajto de superkanajloj.

Charlie Chaplin parodiis la pli amuzajn kaj ridindajn aspektojn de megalomanio en The Great Dictator (La Granda Diktatoro), lia klasika filma komedio pri Adolf Hitler.

Stewie Griffin de la komedia serio Family Guy (Familia Ulo) havas multajn trajtojn megalomaniajn en liaj revoj pri monda regado kaj en liaj provoj je patrinomortigo, kvankam liajn multajn malsukcesajn provojn oni forŝultrumas pro tio ke li estas bebo.

Vidu ankaŭ redakti