The Great Dictator
The Great Dictator (La Granda Diktatoro) estas filmo kiun Charlie Chaplin realigis en 1940. Ĝi satire traktas la faŝismon kaj speciale ĝian germanan varianton, la naziismon. Charlie Chaplin rolas kiel Adenoid Hynkel, karikaturo de Adolf Hitler. Jack Oakie rolas kiel Benzino Napaloni, karikaturo de Benito Mussolini.
Esperantaj ŝildoj en la filmoRedakti
En la filmo oni povas vidi sur ŝildoj en la juda kvartalo esperantajn vortojn. Multaj el ili estas ŝanĝitaj por igi ilin aspekti pli polecaj aŭ pli germanecaj.
Charlie Chaplin parodias la hitleran saluton Heil Hitler en la filmo The Great Dictator, Usono, 1940 (la filmo havas kvazaŭ-Esperantajn signojn) (1940)
- Piedvestejok: Botisto
- Barber: Razn, Haru Tondadoz, Lipharoj Tondadoz
- Drinkumz
- Tabakbutiky: Cigaroj Cigarizoj
- Restoraciz
- Kafejo: Bierr, Kafü
- Papervendissn
- Ĉambroj
- Legomo & Fruktü Vendejü: Rapoj, Terpumoj
- Solej Fresaj Legomaj
- Vestajoj Malnovaj
Eksteraj ligilojRedakti
- esperantlingva artikolo de Jean Amoroux esperante
- La fina parolado (en YouTube) kun subtekstoj portugalaj kaj supertekstoj en Esperanto
- Stanislavo Belov (2019-05-12)La Granda Diktatoro (The Great Dictator) – amuza naivaĵo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-05-14. Alirita 2019-05-14. (recenzo pri la filmo)