Malibu
Malibu estas urbo en la kantono Los-Anĝeleso en la ŝtato Kalifornio de Usono. Laŭ la usona censo de 2020 ĝi havis 10 654 loĝantojn.[1]
Malibu | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Usona ŝtato | Kalifornio | ||
Kantono | Kantono Los-Anĝeleso | ||
Poŝtkodo | 90263–90265 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 10 654 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 207 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 34° 2′ N, 118° 42′ U (mapo)34.035-118.695Koordinatoj: 34° 2′ N, 118° 42′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 32 m [+] | ||
Areo | 51 km² (5 100 ha) | ||
Horzono | pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Malibu situas borde de la Pacifika Oceano kaj konatas pro siaj sablaj plaĝoj, kiel metropolo de usonaj bretovelistoj kaj kiel hejmurbo de filmaj steluloj kaj aliaj kunlaborantoj de la filmindustrio ligita al la proksima metropolo Los-Anĝeleso kaj ties "filma urbo" Holivudo.
La plej multaj loĝantoj vivas kelkcent metrojn for de la "pacifika marborda ŝoseo" (Pacific Coast Highway), kiu trairas la urbocentron. For de la marbordo kaj la sablaj plaĝoj, oriente proksimas naturaj parkoj kiel la ŝtata parko Malibu Creek kaj la nacia parko Santa Monica Mountains. La urba administrejo emas varbi per la slogano „Where the mountains meet the sea“ ... "kie la montoj renkontas la oceanon".
La urbo estas sidejo de la universitato Pepperdine.
Konataj urbanojRedakti
- Emilie Autumn, muzikistino
- Timothy Hutton, aktoro
- Navi Rawat, aktorino
- Chelse Swain, aktorino
- Dominique Swain, aktorino
- Shwayze, rap-muzikisto
- Thomas Gottschalk, germana televida moderatoro
- Jürgen Klinsmann, germana futbala trejnisto kaj eksa profesia futbalisto