Leo WHITE (10a de Novembro, 1882 – 20a de Septembro, 1948) estis germandevena angl-usona aktoro de kino kaj teatro, kiu aperis kiel rolulo en multaj filmoj de Charlie Chaplin.

Leo White
Persona informo
Naskiĝo 10-an de novembro 1882 (1882-11-10)
en Grudziądz
Morto 20-an de septembro 1948 (1948-09-20) (65-jaraĝa)
en Glendale
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco UsonoGermana Imperiestra Regno vd
Profesio
Okupo scenaristo • filmaktoro • filmreĝisoroaktoro • reĝisoro vd
Aktiva dum 1911– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li startigis sian kinan karieron en 1911 kaj en 1913 li translokiĝis al Essanay Studios. En 1915, li ekaperis en komikaj filmoj de Chaplin kaj plue en la komedioj de Chaplin ĉe Mutual Films. Lia lasta apero en filmo de Chaplin estis malgranda rolo en The Great Dictator, publikigita en 1940.[1]

Antaŭ sia morto en 1948, White jam estis aperinta en ĉirkaŭ 400 filmoj. Li estis entombigita en Glendale (Kalifornio).

Notoj redakti

  1. allmovie bio on Leo White, by Hal Erickson [1] Alirita la 2an de Septembro 2018.