20-a de septembro
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
septembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 20-a de septembro estas la 263-a tago de la jaro (la 264-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 102 tagoj restas.
Je la 20-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
redakti- -331: Dum militiro al Babilonio armeo de Aleksandro la Granda transpasis dum plena luna eklipso la riveron Tigriso
- -52: Gaŭla Milito: venko de la Romia Imperio en la batalo de Alesia
- 1066: Vikingoj konkeris Anglion per venko en la batalo de Fulford
- 1187: Armeo de Saladino komencis sieĝon de la ĉefurbo de Jerusalema reĝlando
- 1260: La dua el du gravaj praprusaj ribeloj fare de prusa tribo de Baltoj komenciĝis kontraŭ Ordeno de germanaj kavaliroj
- 1378: Granda okcidenta skismo komenciĝis kaj daŭris 50 jarojn ene de Katolika Eklezio - ĉefepiskopo de Cambrai iĝis kontraŭpapo Klemento la 7-a
- 1410: Sigismondo la 1-a elektiĝis kiel reĝo de Germanio
- 1459: Unua mencio pri Bukareŝto en dokumento subskribita de Vlad la 3-a Drakulo
- 1498: Japanio: cunamo kaŭzita de tertremo forviŝis konstruaĵon kun statuo de Budho Amitabo en Kōtoku-in (Kamakuro)
- 1519: Hispanio: Ferdinando Magelano eknavigis por la unua ekspedicio ĉirkaŭ la mondo, el haveno en Sanlúcar de Barrameda (Andaluzio)
- 1576: Pola reĝo Stefan Batory vokis Gdańsk antaŭ reĝa tribunalo kun riproĉo de majestatenco kaj ribelo
- 1580: Pola kavalerio (2500 rajdosoldatoj) sub gvido de princo Janusz Zbaraski frakasis la rusan (4000 rajdosoldatoj) en batalo de Toropec
- 1600: Naŭjara milito: batalo de Moyry Pass (interalie en Graflando Louth) komenciĝis
- 1604: Okdekjara Milito: post 3 jaroj kaj 3 monatoj Ostendo estis konkerita de hispana armeo - Sieĝo de Ostendo finita
- 1644: Ĉina imperiestro Shunzhi translokigis la ĉefurbon de Ĉinio de Ŝenjango al Pekino
- 1697: Kadre de la 5-a aŭstro-turka batalo okazis mara batalo de Eŭbeo
- 1697: Subskribo de la Traktato de Rijswijk inter Francio kaj Ligo de Augsburg ĉesiganta la naŭjaran militon
- 1703: Milito de hispana sukcedo: venko de habsburga armeo super la prusa en batalo de Höchstädt an der Donau
- 1730: Rezulte de renverso falis sultano Ahmed la 3-a - la nova iĝis Mahmud la 1-a
- 1792: En Francio oni permesis divorcojn
- 1792: Unua Koalicio-Milito: en batalo de Valmy franca armeo venkis armeojn de Aŭstrio kaj Reĝlando Prusio
- 1814: verkiĝis The Star Spangled Banner, la estonta nacia himno de Usono
- 1835: Socia ribelo de farmistoj kaj malriĉuloj eksplodis en Suda Rio-Grando kontraŭ regopovoj de Brazila Imperio
- 1854: Krimea milito: venko de brita-franca-turka armeo super la rusa en la unua pli grava batalo de Almo
- 1859: Malfermo de bestoĝardeno en Kopenhago
- 1862: Sankt-Peterburga Konservatorio estas fondita kiel la unua en la Rusia Imperio
- 1865: Aŭstra imperio: imperiestro Francisko Jozefo la 1-a suspendis februaran patenton de 1861, sed ĝi fariĝas bazo por posta decembra konstitucio de 1867
- 1870: Unuiĝo de Italio: post 11 tagoj itala armeo konkeris Romon, ĉefurbon de Papa Ŝtato, kiu ne agnoskis la anekson. La papo konsideris sin malliberulo en Vatikanurbo - tera povo de la papoj estis limigita
- 1882: Portugalio: Figueira da Foz iĝis urbo
- 1868: Kroata-hungara interkonsento antaŭvidis, ke Kroatio-Slavonio devus havi sian propran regionan administradon kaj juĝan organizon en la hungara parto de Aŭstrio-Hungario - valida ĝis 1918
- 1893: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Kampanio
- 1898: Germana balto Konstantin Rengarten finis kvar-jaran perpiedan vojaĝon ĉirkaŭ la mondo laŭ la itinero: Rigo-Rostovo ĉe Dono-Irano-Irkutsk-Urga-Pekino-Japanio-Usono (Seatlo-Novjorko)-Francio-Rigo, trapasante 26 877 km
- 1900: Malfondo de Papa Ŝtato fare de la papo Leono la 13-a
- 1908: Sankt-Peterburgo: pro epidemio de ĥolero mortis ĉirkaŭ 7 000 personoj
- 1916: Unua Mondmilito: Imperiestro Francisko Jozefo la 1-a eldonis en Vieno dekreton pri transformo de Polaj Legioj en Polan Helpan Korpuson
- 1917: Pola Nacia Komitato estis agnoskita de Francio kiel unusola laŭleĝa reprezentanto de la pola afero en Okcidenta Eŭropo
- 1918: Azerbajĝano: en Bakuo brita armeo pafmortigis 26 komisarojn, ligitaj al Bakua Komunumo, i.a. Stepan Ŝahumjan
- 1919: Nestor Maĥno interkonsentis kun la registaro de Ukraina Popola Respubliko kune batali kontraŭ la volontula armeo de Anton Denikin
- Soveta-Pola Milito (1919-1921): Batalo ĉe Niemen komencita, post la Batalo de Varsovio kaj frakaso de Ruĝa Armeo, kiu militiris al Okcidenta Eŭropo
- 1923: Dua Pola Respubliko: 38 ministoj pereis en incendio de minejo en Dąbrowa Górnicza
- 1932: Puneo: Mahatmo Gandhi komencis fastostrikon en malliberejo
- 1936: En Lvovo okazis la 1-a kongreso de la Fronto de Nacia Unueco - kontraŭstaranta al politiko de UNDO (Ukraina Naci-Demokrata Unuiĝo) kaj teroro de la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj
- 1938: Dum la Sudeta krizo ĉeĥoslovaka registaro malakceptis postulojn de Francio kaj Britio pri retiro de la areoj de ĉeĥa teritorio kun pli ol 50% de la germana loĝantaro
- 1939: Soveta invado en Pollandon: Defendo de Grodno kontraŭ la Ruĝa Armeo komenciĝis; komenciĝis evakuo de Pinsk; unuoj de la Ruĝa Armeo okupis Kovel; germana-pola milito: Batalo de Bzura finiĝis; batalo de Tomaszów Lubelski finiĝis - armeoj "Kraków" kaj "Lublin" kapitulacis; germanaj taĉmentoj eniris Bjalistokon; dek-taga defendo de Hel komenciĝis; Hitler ordonis teni en koncentrejoj ĉiujn polajn sileziajn ribelantojn de 1919-1921
- 1940: franca reĝimo de Vichy rompis diplomatiajn rilatojn kun okupata Pollando; Mararmeo: du-taga batalo pri konvojo HX-72 (41 ŝipoj) komencita
- 1941: Holokaŭsto: en Litovio en arbaro apud Vilnius murdiĝis 403 judoj; Mediteraneo: atako de italaj torpedoj al unuoj en la Ĝibraltara haveno; nokte britaj aviadiloj bombadis Bremenon
- 1942: Okupado de Pollando: Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando formiĝis; Operaco Reinhardt: murdiĝis ĉ. 3 000 judoj en Ĥmelnicka provinco; grekoj sukcese atencis kontraŭ granda faŝisma organizaĵo; Orienta Fronto: sovetaj trupoj haltigis germanan atakon al montpasejoj de Kaŭkazo; Nord-Afrika kampanjo: generalo Eisenhower fiksis daton de operaco Torĉo al la 7-a de novembro
- 1943: Lastaj judaj laboristoj de koncentrejo Treblinka sendiĝis al tiu en Sobibor; Itala Fronto: germanoj finis sian evakuon de Sardio al Korsiko
- 1944: Ribelo de Varsovio: 200 vunditaj polaj soldatoj evakuiĝis per kloakoj al Mokotów; parto de ribelantoj transiris Vistulon per boatoj. Kampanjo de Italio: kvartaga Batalo de San Marino finita. En Estonio la ruĝa armeo konkeris Rakvere.
- 1946: Unua Festivalo de Cannes komenciĝis
- 1949: En Federacia Respubliko Germanio ekfunkciis unua registaro de Konrad Adenauer
- 1951: Grekio kaj Turkio iĝis membroj de NATO
- 1954: UN akceptis konvencion pri statuso de sennaciuloj
- 1954: Konstitucio de Ĉina Popola Respubliko ekvalidis
- 1954: Unua altnivela programlingvo aperis en la programlingvo Fortran - tradukilo
- 1955: Soveta registaro atribuis plenan suverenecon al Germana Demokratia Respubliko
- 1960: Benino, Burkino, Centr-Afrika Respubliko, Ebur-Bordo, Gabono, Kameruno, Kipro, Respubliko Kongo, Madagaskaro, Niĝero, Somalio kaj Togolando aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1966: Gujano aniĝis al UN
- 1969: Waldemar Baszanowski atingis en Varsovio mondĉampionecon pri halterlevo
- 1970: Projekto Luna: sovetunia robota kosmoveturilo Luna 16 grundiĝis sur la Luno — ĝi revenis kun specimeno de regolito
- 1977: Ĝibutio kaj Vjetnamio aniĝis al UN
- 1978: Gigantmontaro: landlime de Pola Popola Respubliko kaj Ĉeĥoslovakio okazis renkonto de la pola opozicio el Komitato por Defendo de Laboristoj kaj ĉeĥa organizaĵo Ĉarto 77
- 1979: En Centr-Afrika Respubliko helpe de francaj specialaj fortoj oni faligis diktatoron Jean-Bédel Bokassa
- 1984: Libano: teroristo-sinmortiganto atakis usonan ambasadon en Bejruto mortigante 22 homojn kaj vundante dekojn
- 1988: Hungario: László Maróthy, ministro pri medio kaj akvo-administrado, argumentis favore al la akva laboraĵo Gabčíkovo, ke ĉesigi la konstruadon kostus pli ol fini ĝin
- 1990: Sud-Osetio proklamis sendependecon de Kartvela Soveta Socialisma Respubliko
- 1991: En Gdańsk fondiĝis Unio de Baltaj Urboj - kunlaborreto de pli ol 100 urboj el la regiono de Balta Maro
- 2001: En Usona Kongreso prezidento George W. Bush deklaris militon kun terorismo
- 2003: Civitanoj de Latvio referendumis por aliĝo al Eŭropa Unio
- 2004: Vikipedio registris unu milionon da artikoloj
- 2006: Jemeno: Ali Abdula Saleh refoje gajnis prezidentan balotadon
- 2006: Tajlando: rezulte de ŝtatrenverso ĉefministro Taksin Ĉinaŭat estis forigita kaj la regopovon transprenis Konsilio pri Administra Reformado
- 2008: Prezidento de Sud-Afrika Respubliko Thabo Mbeki anoncis demision
- 2009: Sud-Sudano: en batalo de Duk Padiet pereis ĉirkaŭ 100 personoj ortojpro atako de Nueroj kontraŭ Dinkaoj
- 2013: Irako: 18 personoj pereis kaj 20 vundiĝis en bomba atako kontraŭ sunaisma moskeo en Samaro
- 2015: Nova konstitucio de Nepalo ekvalidis
- 2018: Katastrofo de pramo sur Viktoria lago - 228 personoj pereis, 41 saviĝis
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: Nokte Armitaj fortoj de Ukrainio paffaligis sturman aviadilon Su-25, aer-teran krozmisilon X-59 kaj 5 senpilotajn aviadilojn; ukrainaj informadikistoj rompis retpaĝon de la Wagner-grupo kopiante i.a. liston de solduloj
- 2008: Inaŭguro de Esperanto-Muzeo en Svitavy, prizorgata de Ĉeĥa Esperanto-Asocio
Naskiĝoj
redakti- 1486: Arthur Tudor, princo de Kimrujo (m. 1502)
- 1503: Andrzej Frycz Modrzewski, pola latinlingva politika verkisto de renesanco, reĝa sekretario, kies libro pri eklezio estas en la Indekso de malpermesitaj libroj (m. 1572)
- 1590: Robert Garnier, franca dramisto kaj poeto (n. 1544)
- 1728: Christian Wilhelm Oemler, germana teologo, verkisto kaj saksia-vajmara eklezioficisto (m. 1802)
- 1744: Giacomo Quarenghi, itala arkitekto famiĝinta en la Rusia imperio (m. 1817)
- 1746: Moric Benjovski, pola vojaĝisto, partoprenanto de Bara Konfederacio, ekziligita al Kamĉatko, aŭtoro de memoraĵoj (m. 1786)
- 1752: Louise de Stolberg-Gedern, belga edzino de Charles Edward Stuart, jakobita pretendanto al angla kaj skota tronoj (m. 1824)
- 1758: Jean Jacques Dessalines, haitia politikisto kaj unua reganto (m. 1806)
- 1760: Christoph Wilhelm Mitscherlich, germana klasika filologo (m. 1854)
- 1778: Fabian Gottlieb von Bellingshausen, estona vojaĝisto, malkovrinto kaj esploranto de Antarkto (m. 1852)
- 1786: Franz Passow, germana filologo klasika kaj leksikografo (m. 1833)
- 1825: Hermann Wislicenus, germana pentristo (m. 1899)
- 1831: Hedwig Dohm, germana verkistino, radikala feministino (m. 1919)
- 1833: Ernesto Teodoro Moneta, itala Nobelpremiita politikisto, itala membro de Internacia Oficejo de la Paco (m. 1918)
- 1842: James Dewar, skota kemiisto kaj fizikisto, malkovrinto de la kemia formulo de benzeno (m. 1923)
- 1843: Aladár Benedek, hungara poeto, redaktoro (m. 1915)
- 1844: Mór Kallina, aŭstra-hungara arkitekto, konstruinto de Malgranda Sinagogo de Budapeŝto, Luterana preĝejo (Vár), Palaco Vigadó de Buda (m. 1913)
- 1845: Márton Özséb Fermendzsin, hungara franciskano, historiisto (m. 1897)
- 1853: Chulalongkorn, reĝo de Siamo, dum kies regado la lando evitis koloniigon, iniciatinto de longefikaj reformoj (m. 1910)
- 1858: Johannes Bühring, germana pedagogo kaj regionhistoriisto (m. 1937)
- 1860: Viktor Rákosi, hungara verkisto, ĵurnalisto (m. 1923)
- 1870: Émile Peltier, franca pastro kaj pioniro de Katolika Esperanto-movado, celebrinta unuan meson en E-o dum la UK 1905, ano de Lingva Komitato, fondinto de "Espero Katolika" (m. 1909)
- 1872: Maurice Gamelin, generalo de Francaj Armitaj Fortoj (m. 1958)
- 1873: Ferenc Szisz, hungara aŭtokonkursisto (m. 1944)
- 1878: Upton Sinclair, usona verkisto, politikisto, vegetarano, priskribita en la libro Unuetaĝa Usono (m. 1968)
- 1880: Georges Pouchot, franca profesoro, fondinto de la Amikaro Esperantista de Lyon, sekretario de Federacio Esperantista Rodana kaj administranto de Espéranto-France (m. nekonata)
- 1885: Jelly Roll Morton, usona ĵazmuzikisto, pianisto kaj komponisto (m. 1941)
- 1890: Lajos Kántor, rumania hungara filologo (m. 1966)
- 1897: Áron Tamási, rumania hungara-hungara verkisto (m. 1966)
- 1900: Jiří Baum, ĉeĥa araneologo, ornitologo, vojaĝanto kaj verkisto, viktimo de Aŭŝvico (m. 1944)
- 1900: Humberto de Alencar Castello Branco, diktatoro de Brazilo (m. 1967)
- 1900: Sándor Bihari, rumania hungara komponisto, instruisto (m. 1984)
- 1901: György Bácski, rumania hungara ĵurnalisto, poeto, tradukisto (m. 1978)
- 1903: Alexandre Deulofeu, kataluna politikisto kaj filozofo pri historio (cikla teorio pri evoluo de civilizoj) (m. 1978)
- 1916: Rudolf August Oetker, germana entreprenisto (m. 2007)
- 1917: Fernando Rey, hispana aktoro (m. 1994)
- 1920: Hanns Cibulka, germana verkisto, poeto kaj rakontisto (m. 2004)
- 1921: Chico Hamilton, usona ĵaza tamburisto (m. 2013)
- 1922: Rejna de Jong, nederlanda instruistino kaj esperantistino (m. 2007)
- 1926: Apollónia Kovács, rumania hungara, hungara aktorino, kantistino (m. 2012)
- 1929: Angéla Soós, rumania hungara aktorino (m. 2015)
- 1934: Sophia Loren, itala aktorino, kinlegendo
- 1935: János Kardalus, rumania hungara instruisto, etnografia esploristo (m. 2006)
- 1940: Aso Taro, ĉefministro de Japanio, prezidanto de Liberal-Demokrata Partio
- 1944: Ferenc Hann, hungara arthistoriisto, muzeologo (m. 2010)
- 1948: George R. R. Martin, usona fantasta kaj horora verkisto
- 1951: Javier Marías, hispana verkisto kaj tradukisto (m. 2022)
- 1952: István Király, rumania hungara filozofo, universitata instruisto (m. 2023)
- 1958: Andor Kőmíves, rumania hungara pentristo, altlerneja instruisto
- 1963: Márta Bodó, rumania hungara redaktorino
- 1968: Tibor Nagy-Bodó, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro
- 1969: Richard Witschge, nederlanda futbalisto, membro de la nederlanda nacia teamo de futbalo
- 1972: Victor Ponta, ĉefministro de Rumanio
- 1975: Asia Argento, itala aktorino, reĝisorino, diskĵokeino
- 1975: Juan Pablo Montoya, kolombia aŭtomobilisto
- 1977: Jagoda Marinić, germana verkistino kaj kritikistino
- 1979: Alfréd Macalik, rumania hungara pentristo (n. 1888)
Mortoj
redakti- 1168: Paskalo la 3-a, itala kontraŭpapo (n. ĉirkaŭ 1110)
- 1460: Gilles Binchois, francoflandra komponisto, poeto kaj ekleziulo (n. ĉirkaŭ 1400)
- 1501: Agostino Barbarigo, doĝo de Venecio (n. ĉirkaŭ 1420)
- 1565: Cipriano de Rore, franc-flandra komponisto de renesanco, aktiva en Italio (n. ĉirkaŭ 1515)
- 1627: Janus Gruterus, flandra humanisto, filologo, historiisto, libraristo, poeto (n. 1560)
- 1639: Johannes Meursius, nederlanda humanisto, antikvaĵisto, profesoro pri historio kaj la greka lingvo (n. 1579)
- 1762: Paul Troger, aŭstra pentristo, freskanto kaj grafikisto (n. 1698)
- 1796: Juan José Elhuyar, hispana kemiisto kaj mineralogo, kunmalkovrinto de volframo (n. 1754)
- 1850: Valerius Wilhelm Neubeck, germana kuracisto kaj verkisto (n. 1765)
- 1854: Frederick Catherwood, brita arkeologo, desegnisto de la majaaj ruinoj (n. 1799)
- 1863: Jacob Grimm, germana lingvisto kaj fabelisto, aŭtoro de la leĝo de Grimm (n. 1785)
- 1866: Friedrich Adolph Haage, germana entreprenisto, pioniro de poŝtmenda komerco (n. 1796)
- 1873: András Tatai, hungara reformita altlerneja instruisto (n. 1803)
- 1875: Gustav Pfleger Moravský, ĉeĥa verkisto (n. 1833)
- 1894: Heinrich Hoffmann, germana kuracisto kaj verkisto (n. 1809)
- 1897: Karel Bendl, ĉeĥa komponisto kaj korusestro (n. 1838)
- 1898: Theodor Fontane, germana verkisto (n. 1819)
- 1900: Karl Schenkl, aŭstra klasikaj filologo kaj eldonisto (n. 1827)
- 1908: Pablo Sarasate, hispana violonisto kaj komponisto (n. 1844)
- 1910: Josef Kainz, aŭstra aktoro (n. 1858)
- 1917: Émile Boirac, franca filozofo kaj parapsikologo, prezidanto de UK 1905 kaj de Lingva Komitato, rektoro de la Akademio de Esperanto, aŭtoro de Plena Vortaro (n. 1851)
- 1920: Benedek Bálint, hungara grafikisto, ksilografo, industriartisto (n. 1860)
- 1930: Gomboĵab Cibikov, rusia burjata esploristo de Tibeto, orientalisto (n. 1873)
- 1932: Wovoka, indiana profeto, pajuteo, kreinto de spirit-danco (naskiĝis ĉirkaŭ 1856)
- 1933: Annie Besant, angla teozofino, feministino, verkistino, la dua gvidantino de Teozofia societo (n. 1847)
- 1936: János Tornyai, hungara pentristo el Hódmezővásárhely (n. 1869)
- 1942: Kārlis Ulmanis, ĉefministro kaj prezidento de Latvio, ekzilita kaj mortinta en gulago (n. 1877)
- 1944: 12-jara Witold Modelski, pola infano-soldato de Pola Enlanda Armeo, la plej juna partoprenanto de la ribelo de Varsovio (n. 1932)
- 1945: Augusto Fragoso, prezidento de Brazilo, generalo (n. 1869)
- 1947: Fiorello H. La Guardia, usona advokato, politikisto kaj urbestro de Nov-Jorko (n. 1882)
- 1957: Jean Sibelius, finnlanda komponisto, inspirita de la finnlingva literaturo, kreinto de 7 simfonioj (n. 1865)
- 1960: László Bárdos, rumania hungara ĵurnalisto (n. 1897)
- 1960: Endre Koréh, hungara operkantisto (n. 1906)
- 1961: Andrzej Munk, pola filmreĝisoro (n. 1921)
- 1967: Bertalan Fövenyessy, hungara komponisto (n. 1875)
- 1971: Giorgos Seferis, greka Nobelpremiita verkisto, tradukisto kaj eseisto (n. 1900)
- 1973: Emilian Loth, pola sciencisto, kemiisto, pioniro de Esperanto, apoginta Antoni Grabowski dum lia dummilita esperantigado de Sinjoro Tadeo, prezidanto de PEA (n. 1888)
- 1973: Pál Gömöri, hungara kuracisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1905)
- 1975: Saint-John Perse, franca poeto kaj diplomato, Nobelpremiito (n. 1887)
- 1979: Ludvík Svoboda, ĉeĥa armea generalo, prezidento de Ĉeĥoslovakio (n. 1895)
- 1979: Emil Buchar, ĉeĥa astronomo, geodeziisto kaj pedagogo, malkovrinto de asteroido Tynka (n. 1901)
- 1986: Antal Tápai, hungara skulptisto, platetisto, instruisto (n. 1902)
- 1988: Tibor Sekelj, kroata vojaĝisto, entrepreninta ekspediciojn tra Sudameriko, Azio kaj Afriko, verkisto, juristo, ĵurnalisto, poligloto, kunfondinto de Internacia Geografia Asocio, Internacia Komisiono por Ordigo de Geografiaj Nomoj, Internacia Instituto por Oficialigo de Esperanto kaj Esperantlingva Verkista Asocio (n. 1912)
- 1988: Lajos Gábos, rumania hungara geologo (n. 1927)
- 1994: Reto Rossetti, svisa-brita profesoro kaj esperantisto, kies poemoj kaj noveloj troviĝas en Kvaropo, Pinta Krajono, Baza legolisto kaj Angla Antologio, tradukinto de Otelo (n. 1909)
- 1996: Pál Erdős, hungara matematikisto (n. 1913)
- 1996: Dénes Keresztes, rumania hungara psikologo, redaktoro (n. 1945)
- 1998: Raoul Schránil, ĉeĥa aktoro (n. 1910)
- 1999: Raisa Gorbaĉova, soveta, rusia sociologino (n. 1932)
- 2000: German Stepanoviĉ Titov, sovetia kosmonaŭto (n. 1935)
- 2001: József Zsigmond, rumania hungara memuaristo, etnografo (n. 1919)
- 2005: Simon Wiesenthal, juda arkitekto, malliberulo de 6 germanaj koncentrejoj, postmilita ĉasisto de naziaj militkrimuloj, i.a. de Adolf Eichmann (n. 1908)
- 2006: Sven Nykvist, sveda artisto, direktoro de fotografio (n. 1922)
- 2007: Alaine Polcz, hungara psikologino, verkistino (n.1922)
- 2011: Burhanuddin Rabbani, prezidento de Afganio, murdita (n. 1940)
- 2020: Gerardo Vera, hispana scenaristo, verkisto, aktoro kaj reĝisoro (n. 1947)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Antikva Grekio: la sepa tago de la Eleŭzisaj Misteroj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sanktaj sacerdoto Andreo Kim Tae-gon kaj 102 aliaj (103 koreaj martiroj)
- Pollando: pola Tago de Infanĝardenano, ekde 2013
La 20-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.