Batalo de San Marino

La Batalo de San Marino estis konflikto en la 17a–20a de septembro 1944 dum la Kampanjo de Italio de la Dua Mondmilito, en kiu fortoj de la Germana Armeo okupis la neŭtralan Respubliko San Marino, kaj estis poste atakitaj de la fortoj de la Aliancanoj. Ĝi estis foje konata ankaŭ kiel Batalo de Monte Pulito.

San Marino estis deklarinta sian neŭtralecon dekomence en la milito, kaj tiel restis netuŝita de la milito en Eŭropo ĝis 1944, kiam la fortoj de la Aliancanoj avancis ĝis ia distanco ene de la Itala Duoninsulo. Ĉefa germana defendejo, nome la Gota Linio, trapasis la duoninsulon mallongdistance sude de la Sanmarina landlimo, kaj fine de junio, la lando estis bombita de la Royal Air Force, kio mortigis 35 personojn, en la kredo ke la Germana Armeo estis prenita poziciojn en ties teritorio. En Operaco Olivo, lanĉis fine de aŭgusto fortan atakon de Aliancanoj en la orienta pinto de la linio, cele al trapaso tra Rimini — oriente de San Marino — kaj trarompi en la ebenaĵoj norde de la urbo. Kvankam San Marino estas sudokcidente de Rimini, la plano estis preterpasi ĝin entute. Reage al la movoj de la Aliancanoj, la germanoj sendis malgrandan forton en San Marino por gvardi siajn liniojn de komunikado kaj agadi kiel artileriaj observantoj.

Post kelkaj tagoj, la ĉefa forto de la ofensivo estis haltigita sude de Rimini pere de forta rezistado kaj aĉa vetero, kaj la Britaj kaj Hindiaj flankaj fortoj ekpeliĝis okcidenten, kaj kaptis la frontolinion al San Marino. La 17an de septembro la 4a Hindia Infanteria Divizio atakis fortojn de la 278a Infanteria Divizio konkerante du montetojn ĝuste trans la Sanmarina landlimo; post forta batalado por akiri kontrolon de la montetoj, la situacio stabiliĝis en la 19a, kaj la Aliancanaj fortoj ekavancis al la urbo San Marino mem. La urbo estis kaptita vespere de la 20a de septembro, kaj la 4a Hindia Divizio lasis la landon la 21an, lasante ĝin sub la kontrolo de la lokaj defendofortoj.

Bibliografio redakti

  • Baker, Anthony (1986). Battle Honours of the British and Commonwealth Armies. Littlehampton Book Services Ltd. ISBN 0-7110-1600-3.
  • Brooks, Thomas R. (1996). The War North of Rome: June 1944 – May 1945. Littlehampton Book Services Ltd. ISBN 1-885119-26-7.
  • Fisher, Ernest F. (1989). Cassino to the Alps. United States Army Center of Military History.
  • Linklater, Eric (1951). The Campaign in Italy. HMSO.
  • United States Department of State. Foreign Relations of the United States Diplomatic Papers, 1944. Europe (Volume IV). United States Department of State.