Antal Tápai
Antal Tápai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Tápai Antal estis hungara skulptisto, platetisto, instruisto.
Antal Tápai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de aprilo 1902 en Kistelek |
Morto | 20-an de septembro 1986 (84-jaraĝa) en Szeged |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Antal Tápai [1] naskiĝis la 6-an de aprilo 1902 en Kistelek, li mortis la 20-an de septembro 1986 en Szeged.
Biografio redakti
Antal Tápai frekventis bazlernejon, poste faklernejon en Szeged, li estis ferlaboristo. En 1923 li komencis libertempe skulptadi. Helpe de la urba stipendion li studis en Hungara Belarta Altlernejo inter 1926-1931. Lia plej grava instruisto estis István Szentgyörgyi (skulptisto). Post la diplomo li pasis 3 monatojn en Romo, poste li revenis al Szeged. En 1948 li fondis artistan rondon, en la 1960-aj jaroj li establis en gimnazio artan fakultaton, kiun li gvidis ĝismorte. Li ricevis premiojn inter 1929-1985.
Elektitaj solaj ekspozicioj redakti
- Szeged (1931, 1942, 1958, 1973, 1980, 2002)
- Kistelek (2002-, konstanta)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj redakti
Elektitaj skulptaĵoj redakti
-
Vitristo
-
Gipsa busto
Elektitaj similaj artaĵoj redakti
- „IV. Béla futárja” (Kisújszállás, monumento)
- "Országos Munkás Dallosünnep Szeged" (1926, bronza plateto)
- reliefoj sur la pordoj de Preĝejo Koro de Jesuo (Szeged)
Liaj libroj redakti
- Szeged vasművessége (1980, kunverkinto)
- Életutam (memuaro, 1983)